Konsilio de Reciproka Ekonomia Helpo

Konsilio de Reciproka Ekonomia Helpo (KREH) estis organizaĵo por ekonomia kunagado de la socialismaj landoj. Ĝi estis fondita en jaro 1949 (responde al Marŝal-plano) kaj malfondita en jaro 1991. Ĝia sidejo estis en Moskvo.

Konsilio de Reciproka Ekonomia Helpo
emblemo
flago
internacia organizaĵo
Komenco 25-a de januaro 1949 vd
Fino 28-a de junio 1991 vd
Geografia situo 55° 45′ 12″ N, 37° 34′ 37″ O (mapo)55.7534337.576903Koordinatoj: 55° 45′ 12″ N, 37° 34′ 37″ O (mapo)
Sidejo Moskvo
Konsilio de Reciproka Ekonomia Helpo (Moskvo)
Konsilio de Reciproka Ekonomia Helpo (Moskvo)
DEC
Konsilio de Reciproka Ekonomia Helpo
Konsilio de Reciproka Ekonomia Helpo
Lokigo de Moskvo en Rusio
Map
Konsilio de Reciproka Ekonomia Helpo
vdr

Historio redakti

Komence ĝi apenaŭ funkciis pro la aŭtarkia ekonomia politiko de la membroŝtatoj. Post morto de Stalin komenciĝis la kunorganizado de la ŝtataj ekonomiaj planoj. Oni dividis la laborojn, evoluojn kaj elformis grandseriajn produktadojn (ekde 1971 kiel Kompleksa Programo). Ĉar Rumanio kaj Bulgario restis plu aŭtarkia lando, ili ne plu kunlaboris kun la KREH.

La Konsilio agadis plej aktive ekde fine de la 1960-aj jaroj ĝis komenco de la 1980-aj. La organizaĵo konstrukciis normojn por siaj anaj landoj.

Oni kalkulis la prezojn por krudmaterialoj laŭ prezoj de la lastaj 3-5 jaroj. Tiel la eksplodo de la naftoprezoj (1973) atingis la landojn nur pli poste. Ĉar la Sovetunio certigis la krudmaterialojn por la landoj malaltpreze kaj grandkvante, la teknika evoluo postrestis, ne okazis strukturaj reformoj en la industrio, kio kaŭzi nekonkurkapablon[laŭ kiu?] de tiuj landoj.

Komunaj planoj redakti

Oni establis komunajn investojn kiel:

  • Naftodukto Amikeco
  • Orenburga tergasa ekspluato

Multaj komunaj planaj kaj organizaj asocioj.

Membroj de la organizaĵo redakti

Nomoj de la organizaĵo en lingvoj de ĝiaj membroj estas:

  • en Bulgara lingvo Съвет за Икономическа Взаимопомощ, СИВ
  • en Ĉeĥa lingvo Rada vzájemné hospodářské pomoci, RVHP
  • en Germana lingvo Rat für gegenseitige Wirtschaftshilfe, RGW
  • en Hungara lingvo Kölcsönös Gazdasági Segítség Tanácsa, KGST
  • en Pola lingvo Rada Wzajemnej Pomocy Gospodarczej, RWPG
  • en Rumana lingvo Consiliul de Ajutor Economic Reciproc, CAER
  • en Rusa lingvo Совет Экономической Взаимопомощи, СЭВ
  • en Slovaka lingvo Rada vzájomnej hospodárskej pomoci, RVHP
  • en Hispana lingvo Consejo de Ayuda Mutua Económica, CAME
  • en Vjetnama lingvo Hội đồng Tương trợ kinh tế, HĐTTKT

Komunista cenzuro redakti

En la periodo de Pola Popola Respubliko temaro ligita kun la Konsilio de Reciproka Ekonomia Helpo estis objekto de cenzuro, kiu forigis ĉiajn kritikajn opiniojn kontraŭ la organizaĵo, kaj ankaŭ multe da meritaj informoj pri ties agado. Tomasz Strzyżewski en sia libro pri cenzuro en PPR publikigis direktivojn por cenzoristoj de Ĉefoficejo pri Kontrolo de Gazetaro, Publikaĵoj kaj Spektakloj: En informoj pri KREH oni ne devas allasi publikigon de kritikaj materialoj, dubigantaj celecon kaj principojn de ekonomia kunlaboro de socialismaj landoj kaj malkaŝitaj disiĝoj inter unuopaj landoj aŭ entenenataj kritikon de ilia starpunktoj.

Oni ankaŭ cenzuris ĉiajn informojn pri militara kunlaboro, kaŝis ekziston en KREH de la Komisiono pri armea industrio kaj kunlaboron kun Varsovia Traktato. Oni ne povis publikigi kurzojn de naciaj valutoj de la landoj apartenantaj al KREH kaj iliajn transkalkulaĵojn, kaj ankaŭ bazitajn sur ili statistikajn analizojn.


Bibliografio redakti