Socialismo kun homa vizaĝo

Socialismo kun homa vizaĝo (ĉeĥe: socialismus s lidskou tváří, slovake: socializmus s ľudskou tvárou) estis politika programo anoncita per Alexander Dubček kaj liaj kolegoj kiam li fariĝis prezidanto de la Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio en januaro 1968. Ĝi estis procezo de milda demokratiĝo kaj politika liberaliĝo kiu ankoraŭ povigus la Komunistan Partion konservi realan regpovon.

Origino redakti

La programo estis provo venki la senreviĝon de la ĉeĥoslovaka popolo kun la politika kaj ekonomia situacio tiuepoka. Kiel sugestas la nomo, la planno estis spiri novan vivecon en la idealojn de socialismo, kiu perdis popularan subtenon pro la registara politiko de la antaŭaj du jardekoj. Ĝi neniam intencis rekrei merkatan kapitalismon. La postvenintaj evoluoj estis nomiĝonte la Praga printempo.

Programo redakti

La programo komence elvokis pli grandan partoprenon de la popolo en loka kaj landa politiko sub la ombrelo de la Komunista Partio, por pli granda libereco de la gazetaro kaj de kulturo, kaj emfazis la bezonon de persona agado ekonomie. La plej malamitaj reprezentantoj de la antaŭa regnostilo estis ellasita.

La programo kontemplis nek la ekziston de sendependaj politikaj partioj nek privata posedeco de kompanioj. Partopreno en Orientaj Blokaj strukturoj ne estis kontestita. La okazaĵoj de la Praga Printemo, precipe ilia rapideco kaj pliserioziĝo, preterpasis la originan programon, surprizante kaj konsternante ĝiajn aŭtorojn.

Subpremo redakti

La Sovetunio timis perdi kontrolon de la lando kaj invadis Ĉeĥoslovakion je la 21-a de aŭgusto, 1968, kun 200.000 trupoj kaj 5000 tankoj. La liberaligaj reformoj estis eliminitaj ŝtup-post-ŝtupe, kaj la lando eventuale reiris al la centrigita skemo kun la Komunista Partio, kiu organizis ĉiun aspekton de politika kaj ekonomia vivo. La plejparto de la influaj homoj engaĝiĝintaj en la programo perdis ilian politikan regnopovon kaj estiĝis celoj de persekuto.

Rezulto redakti

La nur travivinta ŝanĝo estis la federaliĝo de la lando (per la kreo de la Ĉeĥa Socialista Respubliko kaj la Slovaka Socialista Respubliko en 1969). La Komunista Partio baldaŭ nomis "socialismon kun homa vizaĝo" kiel "provo detrui la avantnaĝojn de socialista socio kaj repreni la malnovan sistemon de homekspluatado" kaj akuzis ockidentan imperialismon kaj elmigrintoj de la komenco kaj flegado de la programo.

En 1987 la Sovetunia estro Miĥail Gorbaĉov agnoskis, ke sia liberaliga politiko de glasnost kaj perestrojko ŝuldis multon al la socialismo kun homa vizaĝo de Dubček. Kiam demandita tion, kio estis la diferenco inter la Praga Printempo kaj siaj propraj reformoj, Gorbaĉov respondis, "Deknaŭ jaroj."