Peña Cabarga (elparolu pEnja kabArga) estas karsta montaro en Kantabrio (Hispanio). Ties areo estas 377 ha kaj ties plej alta pinto estas pinto Llen (569 m super marnivelo)

Peña Cabarga, vide de la Golfo de Santandero.
Monumento al Indiano y a la Marina de Castilla.

La montaro situas paralele al la suda bordo de la Golfo de Santandero. Ĝia norda flanko estas okupita de kultivoj kaj herbejoj en la suba parto kaj kalkŝtono-rokoj en la plej alta areo. En la meza nivelo kreskas home plantitaj eŭkaliptoj.

La suda deklivo estas kovrita de vastaj anzinaroj kie vivas riĉa faŭno. Tamen, pluraj fajroj celaj al kultivoj por bruto-bredado signife malgrandigis la arbaran areon. La plej komuna faŭno konsistas el jenaj specioj: griza ardeo, verdkrura galinolo, malgranda grebo, platbeka anaso, kuleranaso, kreko, kadavrogrifo, diversaj strigoj kaj mamuloj kiel musteloj.

La deponaĵoj de fera oksido sur la sudokcidenta deklivo estis ekspluatataj ekde Romia epoko (fakte klasikaj fontoj nomis la lokon "fera montoj") ĝis 1988. Por protekti la minejojn, en 1988 la Registaro de Kantabrio faris gravan pejzaĝan renoviĝon. Oni konvertis la sudan parton je amuza kaj ripoza areo per la Naturparko Cabárceno, kio estas vasta parko kie, kvazaŭ bestoĝardeno, pluraj specioj de bestoj vivas duon-libere en pitoreske ruĝeca medio.

Sur la supro de Peña Cabarga, apud la Monumento al Indiano, ekzistas observejo de kie oni povas panorame vidi la bordon de la Kantabra Maro, Santanderon, ties golfon kaj la montaron Picos de Europa. Ankaŭ estas senluma kamero per kiu oni povas, kaze de tre bona vetero, vidi eĉ la apudajn provincojn Biskajo kaj Burgoso.