Monumento al Indiano
La Monumento al Indiano (oficiale, Monumento al Indiano kaj la Mararmeo de Kastilio) estas monumento sur la pinto de la monto Peña Cabarga, en Kantabrio (Hispanio). Ĝi honoras kantabrajn migrintojn al Ameriko (indjanoj) kaj la helpon de la kantabra mararmeo servinta la Reĝlandon de Kastilio.
Monumento al Indiano | ||
---|---|---|
monumento [+] | ||
Koordinatoj | 43° 22′ 46″ N, 3° 46′ 43″ U (mapo)43.379338888889-3.7786472222222Koordinatoj: 43° 22′ 46″ N, 3° 46′ 43″ U (mapo) | |
Arkitekto | Ángel Hernández Morales | |
Monumento al Indiano | ||
Vikimedia Komunejo: Monumento al Indiano y a la Marina de Castilla [+] | ||
Oni konstruis ĝin en 1968 laŭ desegno de la arĥitekturisto Ángel Hernández Morales kaj projekto de la konstruinĝeniero José Calavera Ruiz, kiuj ankaŭ konstruis la telferon de Fuente Dé. Oni inaŭguris la monumenton la 8-an de julio 1968.
La monumento konsistas el turo kun ronda ejo, al kiu oni iras per strukturo simila al ponto. La turo altas 40 metrojn proksimume. De ĝi oni povas rigardi vastan panoramon de la Golfo de Santandero, la marbordo de Kantabrio kaj la montaro Picos de Europa. Apud la monumento oni konstruis televidan ripetilon.
En la monumento estas plato kun tiu ĉi solena mesaĝo:[1]
|
En majo 2007 oni instalis senluman kameron. Ĝi havas areon de 23 kvadrataj metroj kaj en ĝi povas samtempe esti 58 homoj. Ankaŭ en 2007 oni malfermis novan restoracion (en la unua inaŭguro de la monumento ankaŭ estis restoracio, sed post iom da tempo ĝi malaperis).