Registaro de Kantabrio

La Registaro de Kantabrio estas institucio reganta la aŭtonoman komunumon Kantabrio. Ĝi estas la plej grava organo, kiu estras la politikon kaj administradon de Kantabrio. Ĝi ankaŭ havas reguligan kaj plenuman povojn ene de la kantabra teritorio. Ĝis la jaro 1998 ĝia oficiala nomo estis Regiona Deputitaro de Kantabrio.

Registaro de Kantabrio
Gobierno de Cantabria
registaro de aŭtonoma komunumo de Hispanio • registara organizaĵo
Jurisdikcio Kantabrio
Lando Hispanio
Sidejo Santandero
Posedataj Etnografia Muzeo de KantabrioRegiona Muzeo de Prahistorio kaj Arkeologio de Kantabrio • Archivo Histórico Provincial de Cantabria • Instituto de Biomedicina y Biotecnología de Cantabria vd
Dum 1982 - nuntempe
Retejo Oficiala retejo
vdr
Registaro de Kantabrio
Gobierno de Cantabria
emblemo
registaro de aŭtonoma komunumo de Hispanio • registara organizaĵo
Komenco 1982 vd
Geografia situo 43° 27′ 50″ N, 3° 47′ 50″ U (mapo)43.463852777778-3.7973305555556Koordinatoj: 43° 27′ 50″ N, 3° 47′ 50″ U (mapo)
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Santandero
Registaro de Kantabrio (Kantabrio)
Registaro de Kantabrio (Kantabrio)
DEC
Registaro de Kantabrio
Registaro de Kantabrio
Map
Registaro de Kantabrio
Agareo

politiko

Ĉefestro(j) Miguel Ángel Revilla vd
Posedatoj Etnografia Muzeo de KantabrioRegiona Muzeo de Prahistorio kaj Arkeologio de Kantabrio • Archivo Histórico Provincial de Cantabria • Instituto de Biomedicina y Biotecnología de Cantabria vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Blazono de Kantabrio.

Membroj redakti

La prezidanto de Kantabrio estras la Konsilion de Regado, kiun elektas la membroj de la Parlamento de Kantabrio. Tiu ĉi lasta elektas la areo-deputitojn; ili ankaŭ povas esti anoj de la Parlamento.

Nuna registaro redakti

Areo Nomo
Prezidanto de Kantabrio Miguel Ángel Revilla (PRC)
Vicprezidanto kaj Universitatoj, Esploro, Medio kaj Socialaj servoj Eva Díaz Tezanos (PSC-PSOE)
Prezidanteco kaj Justico Rafael de la Sierra (PRC)
Novigado, Industrio, Turismo kaj Komerco José María Mazón (PRC)
Publikaj Laboroj kaj Loĝado Jesús Oria (PRC)
Bredado, Fiŝkaptado kaj Kamparo-disvolvo Blanca Martínez (PRC)
Ekonomio, Financoj kaj Laboro Juan José Sota (PSC-PSOE)
Sano María Luisa Real (PSC-PSOE)
Edukado, Kulturo kaj Sporto Ramón Ruiz (PSC-PSOE)

Publikaj entreprenoj redakti

 
Malnova sidejo de la Registaro de Kantabrio.
  • Cantur[1]
  • SICAN[2]
  • SODERCAN[3]
  • Gesvican
  • Puertos de Cantabria (Havenoj de Kantabrio)
  • PCTCAN[4]
  • SCS (Servicio Cántabro de Salud - Kantabra San-Servo)[5]
  • MARE (Medio Ambiente, Agua, Residuos y Energía - Medio, Akvo, Residuoj kaj Energio)[6]

Sidejoj redakti

La pluraj areo-deputitejoj havas siajn sideojn dise en diversaj lokoj de Santandero. La sidejo de la Prezidanto estis en la strato Casimiro Sáinz, proksime de la haveno Puertochico, sed oni detruis ĝin por konstrui novan ĉefsidejon laŭ dezajno de arkitekto Rafael Moneo simila al Aŭditorio Kursaal. Tiu ĉi nova konstruaĵo kunarigos la diversajn oficejojn. En 2012 la provizora sidejo de la Registaro estis en la moderna Palaco de Peña Herbosa.

Listo de prezidantoj kaj vicprezidantoj redakti

1982-1984: José Antonio Rodríguez (eksterpartiulo en listo de elektitoj de CP), venkis en elekto de 1983.

  • 1982-1984: Vaka.

1984-1987: Ángel Díaz de Entresotos (AP), elektita de la Parlamento post demisio de José Antonio Rodríguez.

1987-1990: Juan Hormaechea (eksterpartiulo en la listo de elektitoj de AP), venkis en la elektado de 1987.

  • 1987-1990: Vaka

1990-1991: Jaime Blanco (PSC-PSOE), prezidis transiran registaron post mocio pri deklaro de nekonfido je Juan Hormaechea

1991-1995: Juan Hormaechea (UPCA), investite per apogo de PP.

1995-2003: José Joaquín Martínez Sieso (PP), venkis en elektoj de 1995 kaj 1999.

2003-2011: Miguel Ángel Revilla (PRC), investite per apogo de PSC-PSOE.

2011-2015: Ignacio Diego (PP), venkis en elekto de 2011 per absoluta plimulto.

2015-: Miguel Ángel Revilla (PRC), investite per apogo de PSC-PSOE.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Cantur.com
  2. Sican.es
  3. Sodercan.es
  4. Pctcan.com
  5. Scsalud.es
  6. mare.es. Arkivita el la originalo je 2018-03-10. Alirita 2012-12-29.

Ligiloj redakti