Prezidanto de Kantabrio

La prezidanto de Kantabrio estas la estro de la Registaro de Kantabrio, akorde al la Statuto de Aŭtonomeco de Kantabrio. La prezidanto estras kaj kunordigas la regadon de aŭtonoma komunumo Kantabrio, elektas la areo-deputitojn kaj estas la plej alta reprezantanto de la aŭtonoma komunumo kaj ene de ĝi kaj por la ŝtato Hispanio. La Parlamento de Kantabrio elektas la prezidanton el siaj anoj, kiun la reĝo de Hispanio ceremonie nomumas.

Prezidanto de Kantabrio
Miguel Ángel Revilla
Miguel Ángel Revilla
pozicio • balote elektita ofico
prezidanto
Komenco 1-a de februaro 1982 vd
Antaŭe Q6085558 vd
Lando(j) Hispanio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Parlamento de Kantabrio elektas la prezidanton per absoluta plimulto en unua voĉdono aŭ per relativa plimulto en postunuaj voĉdonoj. Se la Parlamento ne sukcesas elekti prezidanton en du-monata periodo post establiĝo, ĝi eksiĝas kaj okazas nova voĉdonado por aranĝi novan parlamenton.

Antaŭ aprobo de la Statuto de Aŭtonomeco, Kantabrion regis la Provinca Deputitaro de Santandero. Post aprobo de la Statuto, la posteno de la prezidanto de la Deputitaro iĝis la nuna prezidanto de Kantabrio.


Listo de prezidantoj redakti

Numero Nomo Komenco Fino Partio Notoj
1. José Antonio Rodríguez 1982 1984 Senpartia Ĝis 1983 li estris provizoran registaron kiel eksmembro de UCD kaj apogite de PSOE. De 1983, li estis senpartiulo en la kandidat-listo de CP
2. Ángel Díaz de Entresotos 1984 1987 AP Li anstataŭigis José Antonio Rodríguez Martínez en aprilo 1984 post lia demisio pro malkonsento en la dekstra-centra koalicio
3. Juan Hormaechea 1987 1990 Senpartia Senpartiulo en la kandidat-listo de AP (poste PP)
4. Jaime Blanco 1990 1991 PSOE Li anstataŭigis Juan Hormaechea post deklaro de nekonfido instigita de PSOE, PP, PRC kaj CDS
5. Juan Hormaechea 1991 1995 UPCA Apogite de PP kaj ofice ekde 1994
6. José Joaquín Martínez Sieso 1995 2003 PP Koalicio kun PRC
7. Miguel Ángel Revilla 2003 2011 PRC Koalicio kun PSOE (kiu havas plimulton de areo-deputitoj de la Registaro de Kantabrio)
8. Ignacio Diego 2011 2015 PP Venko per absoluta plimulto
9. Miguel Ángel Revilla 2015 Nun PRC Koalicio kun PSOE (kaj nerekta apogo de Podemos)

Oficperiodoj de ĝisnunaj prezidantoj redakti

Ignacio DiegoMiguel Ángel RevillaJosé Joaquín Martínez SiesoJuan HormaecheaJuan HormaecheaJaime BlancoJuan HormaecheaÁngel Díaz de EntresotosJosé Antonio Rodríguez Martínez

Vidu ankaŭ redakti