Muzeo de Prahistorio kaj Arkeologio de Kantabrio

La Muzeo de Prahistorio kaj Arkeologio de Kantabrio estas muzeo pri prahistoria arkeologio, kiu estas en la urbo Santandero, en Kantabrio (norda Hispanio).

Muzeo de Prahistorio kaj Arkeologio de Kantabrio
muzeo
Bazaro, en kies kelo estas la muzeo.
Oficiala nomo: Museo de Prehistoria y Arqueología de Cantabria
Ŝtato Hispanio Hispanio
Duoninsulo Iberio
Regiono Kantabrio
Urbo Santandero
Situo Avda. Los Castros, 65-67
 - koordinatoj 43° 27′ 46″ N 3° 48′ 18″ U / 43.46278 °N, 3.80500 °U / 43.46278; -3.80500 (mapo)
Inaŭguro 1926
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo kadre de Hispanio
Situo kadre de Hispanio
Situo kadre de Hispanio
Vikimedia Komunejo: Museo de Prehistoria y Arqueología de Cantabria
Retpaĝo: http://www.museosdecantabria.com/prehistoria

Historio redakti

La muzeo estis kreita en 1926 de la Provinca Deputitaro de Santandero, kiu komisiis ties estradon kaj disvolvigon al Jesús Carballo García. La reĝo Alfonso la 13-a ĉeestis inaŭguran ceremonion. Ĝia unua sidejo estis la mezlernejo Instituto de Santander (la nuna nomo estas Santa Clara). En 1941 ĝi translokiĝis al la Palaco de la Provinca Diputitaro, ĝis nun.

Internacie aprezite por esploro kaj kompreno de prahistorio, la muzeo estis reformita komence de la 21-a jarcento. Ekde decembro 2001, en la ekspoziciejoj de la muzeo videblas kaj malnovaj objektoj kaj ĵusaj elkavaĵoj. En la pludisvolvigo de la muzeo partoprenis kaj hispanaj entreprenoj, kiel banko Caja Cantabria, kaj eksterlandaj, elstarante Texnai, el Japanio.

La muzeo nun estas en la keloj de la bazaro Mercado del Este (Santandero), pro konstruo de nova sidejo por la Registaro de Kantabrio en la loko, kie ĝis nun estis la malnova sidejo kaj ankaŭ la muzeo. Oni esperas, ke la fina sidejo estos la konstruota Muzeo de Kantabrio, kiu, laŭprojekte, konstruiĝos en parko Vaguada de las Llamas, en Santandero.

Kolekto redakti

La kolekto konsistas el pli ol 1200 objektoj. Elstaras riĉa kolekto de prahistoria arto el Malfrua Paleolitiko. La plej malnovaj objektoj (100 000-jaraj) devenas de kaverno El Castillo. Ankaŭ estas iloj de Musterio (inter 100 000 kaj 40 000-jaraj) kaj diversaj objektoj de Epipaleolitiko kaj Ĥalkolitiko kaj Bronzepoko. Kompreneble, ankaŭ abundas objektoj rilataj al la historio de Kantabrio, speciale, tiuj uzitaj de kantabroj kaj kantabraj steleoj (ekzemple, tiu de Zurita). Cetere, ankaŭ estas pli novaj ne-prahistoriaj objektoj. La muzeo ankaŭ enhavas pli ol 70 000 libroj.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti