Hünxe
La komunumo Hünxe situas en la regiono Malsupra Rejno nordokcidente de la Ruhr-regiono en Nordrejn-Vestfalio kaj estas komunumo de la distrikto Wesel en la distriktaro Duseldorfo. Ĝi estas membro de la Euregio Rhein-Waal. Fine de decembro 2017 la urba komunumo havis 13 590 loĝantojn.
Hünxe | ||||
| ||||
![]() | ||||
![]() | ||||
---|---|---|---|---|
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | |||
Distriktaro | Distriktaro Duseldorfo | |||
Distrikto | Distrikto Wesel | |||
Urborajtoj | – | |||
Koordinatoj | 51°38′30″N 06°46′02″O / 51.64167°N, 6.76722°O (mapo)Koordinatoj: 51°38′30″N 06°46′02″O / 51.64167°N, 6.76722°O (mapo) | |||
Alto super la marnivelo | 35 m | |||
Areo | 106,8 km² | |||
Loĝantaro | 13590 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||
Telefona antaŭkodo | 02858, 02064, 0281, 02853, 02855, 02856 | |||
Poŝtkodo | 46569 | |||
Aŭtomobila kodo | WES | |||
Oficiala Municipokodo | 05170016 | |||
Subdivido | 6 komunumopartoj (Ortsteile) | |||
Komunumestro | Hermann Hansen | |||
Adreso de la administrejo | Dorstener Straße 24 | |||
Oficiala retejo | https://www.huenxe.de/ | |||
GeografioRedakti
Geografia situoRedakti
La komunumo Hünxe situas ĉ. 10 km oriente de Wesel kaj 9 km norde de Dinslaken. La plejparto de la komunuma teritorio apartenas al Naturparko Hohe Mark, en kies oriento ankaŭ troviĝas la naturprotektejo Kaninchenberge. Kaj la Lippe kaj ankaŭ la Kanalo Wesel-Datteln trapasas la komunumteritorion laŭ po ĉ. 12 km de siaj pasadoj.
Komunuma teritorioRedakti
La komunumo Hünxe havas totalan areon de 106,80 km². Ĝi subdividas en la ses komunumpartoj, Bruckhausen, Bucholtwelmen, Drevenack, Gartrop-Bühl kaj Krudenburg.
Najbaraj komunumoj kaj urbojRedakti
urbo Hamminkeln | komunumo Schermbeck | komunumo Schermbeck |
urbo Wesel | urbo Dorsten | |
urbo Voerde (Niederrhein) | urbo Dinslaken | urbo Bottrop |
HistorioRedakti
Hünxe estas unuafoje dokumente menciita en 1092 sub la nomo "de Hungese".
Teritoria reformoRedakti
La 1-an de januaro 1975 kadre de la 2-a teritoria reformo de Nordrejn-Vestfalio la ĝis tiam memstaraj komunumoj Gartrop-Bühl kaj Hünxe de la iama ofica lando Gahlen (sidejo en Hünxe) en la iama distrikto Dinslaken samkiel la komunumoj Drevenack kaj Krudenburg de la iama ofica lando Schermbeck en la iama distrikto Rees estis kunigataj al la nova komunumo Hünxe.
Samtempe gravaj partoj de la eksaj distriktoj Dinslaken, Moers kaj Rees kun teritorieroj de la distriktoj Borken kaj Recklinghausen estis kunigataj al la nova distrikto Wesel. Hünxe estas ekde tiam distrikta komunumo de la distrikto Wesel.
Bruligatenco
En la nokto de la 2-a al la 3-a de oktobro 1991 en Hünxe estis bruligatenco sur la tiea hejmo por azilpetantoj. Tri junuloj post festaĉo ĵetis bruligilojn en la loĝejon de libana familio kaj precipe trafis infanon, kiun speciala malsanulejo en Hamburgo devis kuraci longatempe. La landa juĝejo en Duisburg kondamnis la krimulojn al longaj punoj je malliberejo. Unu el la farintoj pendumis sin post la krimo.
Kulturo kaj vidindaĵojRedakti
- Muzeo Otto-Pankok
- Regiona muzeo
- Kastelo Gartrop
TrafikoRedakti
Ekde Hünxe estas rekte atingebla per aŭtobuso Wesel, Dinslaken kaj Dorsten. Hünxe estas ligita al la granddistanca ŝoseoreto per la ŝoseo A 3 kaj la aŭtostrato B 58. Ĉe la A 3 ekzistas ripozgastejo Hünxe. Same ene de la komunumteritorio situas la alteriĝejo Schwarze Heide [nigra erikejo]
Gravaj personojRedakti
- Otto Pankok, pentristo, kiu sin okupis en la unua duono de la 20-a jarcento en la fako de la karbografiko kaj al kiu estas dediĉata propra muzeo en Drevenack. Ankaŭ la baza lernejo portas lian nomon.
- Erich Bockemühl, instruisto kaj orgenisto en Drevenack
- August Oppenberg, pentristo
- Carl Schurz (1829 - 1906), politikisto kaj unua Germandevena ministro (por interaj aferoj 1877-1881) en Usono.