Katedralo de Ksanteno

La katedralo de Ksanteno (germane Xantener Dom) estas la romkatolika de la urbo Ksanteno ĉe la Malsupra Rejno kaj estas konsiderata kiel plej alta katedralo inter Kolonjo kaj la Norda Maro. La turoj altas 72 respektive 74 metrojn. En 1937 papo Pio la 11-a donis al ĝi la titolon de malgranda baziliko, krom tio la iama abatopreĝejo estas preposto-preĝejo.

Katedralo de Ksanteno
provost church • paroĥopreĝejo [+]
Koordinatoj51° 39′ 44″ N, 6° 27′ 12″ O (mapo)51.6623066.453317Koordinatoj: 51° 39′ 44″ N, 6° 27′ 12″ O (mapo)

Katedralo de Ksanteno (Nordrejn-Vestfalio)
Katedralo de Ksanteno (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Katedralo de Ksanteno
Katedralo de Ksanteno
Lokigo de Nordrejn-Vestfalio en Germanio

Map
Katedralo de Ksanteno

Vikimedia Komunejo:  St. Viktor (Xanten) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La katedralo de Ksanteno, vidate de nordo

Historio redakti

Sian nomon dankas la Dom St. Viktor (Katedralo Sankta Viktoro) al martiro kaj ano de legio teba Viktoro de Ksanteno, kiu onidire en la 4-a jarcento estus ekzekutata en la amfiteatro de Vetera apud la nuna Ksanteno. Simile al la legendo de Gereono de Kolonjo ankaŭ al la legendo de Viktoro apartenas imperiestrino Helena de Konstantinopolo, kiu konservus la ostojn de Sankta Viktoro kaj liaj legianoj kaj starigus al ili kapelon. Modernaj elfosadoj sukcese pruvis la ekziston de cella memoriae en la 4-a jarcento. Tiun ĉi cella memoriae tamen oni ne starigis por Viktoro, sed por du viraj entombigitoj tie malkovrataj dum elfosadoj, kiujn oni poste entombigis en la kripto.

La Unuan Fundamentoŝtonon de la katedralo metis en la jaro 1263 Konrado de Hochstaden, ĉefepiskopo de Kolonjo. La konstruado daŭris 281 jarojn kaj finiĝis finfine per la konsekrado de la Kapelo Sankta Spirito en la jaro 1544. Ekde tiam la katedralo konsistas, kvankam origine planita kiel trinava laŭlonga domo kun transversa navo, el kvinnava laŭlonga domo laŭ gotika stilo. Kontraste al multaj aliaj preĝejoj konstruataj ĉi-epoke Sankta Viktoro ne havas ĥorĉirkaŭirejon. Al la ĥorejo anstataŭe alligiĝas du kapeloparoj, simile al la katedralo Nia Kara Sinjorino en Treviro. Sankta Viktoro entenas unu el la plej gravaj ekleziaj bibliotekoj de la malsupra Rejnlando.

La prepostopreĝejo Sankta Viktoro redakti

En 1263 ĉefepiskopo Konrado de Hochstaden kaj lia frato Frederiko, kiu tiam estis preposto de la ĉefdiakonujo Ksanteno, solene ekkonstruigis la preĝejon Sankta Viktoro. Ĝis 1437 ekestis la orienta parto ĝis la ĥorbarilo, inter 1483 kaj 1519 la okcidenta parto kun alligo al la okcidenta ĥorejo de la jam ekzistanta romanika katedralo. En 1544 finfine oni konsekris la Kapelon Sankta Spirito kaj finkonstruis la gotikan katedralon, kiu de tiam estis centro de ĉefdiakonujo, kiu etendiĝis en la tuta malsupra Rejnlando kaj povis defendi certan memstarecon kontraŭ la ĉefepiskopujo de Kolonjo. La ĉefdiakonejo mem mastrumis sian posedaĵon kaj ankaŭ la elekto de la preposto de Ksanteno okazis plejparte sen influadoj de la ĉefepiskopejo. La ĉefdiakonejo restis ankaŭ plejparte sendependa de la profana urbo Ksanteno. Ekzemple ĝiaj konstruaĵoj situantaj ringoforme ĉirkaŭ la katedralo trans jarcentoj ĝuis imunecon, juĝopovo estis en la manoj de la preposto kiel estro de la ĉefdiakonejo, kies gravecon ankaŭ substrekis la sep iam ekzistaj monaĥejoj de diversaj ordenoj.

Literaturo redakti

  • Walter Bader, Herbert van Bebber: Sechzehnhundert Jahre Xantener Dom. DuMont, Kolonjo 1964.
  • Gustav Ferbers: Der heilige Viktor und die St. Viktorskirche zu Xanten. Gesthuysen, Xanten 1886, Cifereca eldono de la universitata kaj federaciera biblioteko de Duseldorfo.
  • Heike Hawicks: Xanten im späten Mittelalter. Stift und Stadt im Spannungsfeld zwischen Köln und Kleve. Böhlau, Köln u. a. 2007, ISBN 978-3-412-02906-7 (Rheinisches Archiv 150), (samtempe: Duisburg, Essen, universitato, doktortezo, 2004/05).
  • Hans Peter Hilger: Der Dom zu Xanten und seine Kunstschätze. 3-a plibonigita eldono de la 2-a eldono priverkita kaj pliampleksigita fare de Udo Grote und Heinrich Heidbüchel. Königstein en Taunus 2007, ISBN 978-3-7845-5242-2 (Die blauen Bücher).
  • Reinhard Karrenbrock, Holger Kempkes: St. Viktor zu Xanten. Propsteigemeinde St. Viktor, Xanten 2002, ISBN 3-9807401-1-0.

Eksteraj ligiloj redakti