La Legio teba aŭ tebana (latine Legio Thebaea) estas la nomo atribuita al legenda romia legio en la hagiografia kristana literaturo, kreiĝinta ekde la 4-a jarcento.

Ŝildo de la teba legio, el manuskripto de mezepoka Notitia dignitatum

La legendo redakti

Laŭ Eŭkerio el Liono, episkopo (ĉ. 434450), tiu legio, kies militistoj ĉiuj kune konfesis la kristanan kredon, estis translokigita el Tebo al Gaŭlio por helpi la imperiestron Maksimianon. Kiam Maksimiano ordonis subpremi kelkajn gaŭlojn kristanajn, la teba legio rifuzis kaj estis pro tio dekumita, nome estis mortigita ĉiu deka legiano. Sekvis aliaj similaj ordonoj kiujn la legio rifuzis efektivigi, kuraĝigita de sankta Maŭrico, kiu estis ĝia komandanto; estis okazigita dua dekumado kaj fine la tuta legio estis ekstermita (6600 homoj; sed eble la nombro estis 666. Ĉu la apokalipsa nombro de la besto-diablo estis korektita per aldonita nulo?). La loko de la ekstermo estis Agaunum hodiaŭ Sankta Maŭrico en Valezo, sidejo de la samnoma Abatejo.

Transe de la legendo redakti

Laŭ la Notitia Dignitatum vere ekzistis legio Maximiana Thebaeorum (Maksimiana legio de tebanoj). Ĉu temas pri la sama? Historiistoj rimarkigas ke ne probablas, antaŭ la ensceniĝo de Konstantino, amasa ĉeesto de kristanoj en la imperia armeo, des malpli tute kristana legio; aliaj rimarkigas ke tiu dekumado estas certe anakronismo ĉar ne estas mencio pri similaĵoj en la imperia armeo. Duboj ĉiam ekzistis pri la historieco de tiu legio; eblas, male, eĉ certas ke dum la kontraŭkristana persekuto, aparte kruela, lanĉita de Diokleciano (284-305) ankaŭ armeanoj estis mortkondamnitaj pro ilia kredo.

El tio la kulto al tiuj martiroj kaj la kreiĝo de la legendo de Teba Legio. Denis Van Bercham, de la universitato de Ĝenevo donis sciencan konsiston al la duboj pri la legenda legio .[1] Laŭ David Woods, profesoro de la University College Cork, la rakontoj de Eŭkerio el Liono estas tute fikcio[2]. Fakte lia Passio Acaumensium martyrum estas teksto liturgia kiu unuflanke atestas pri radikita kulto al la tebaj martiroj, aliflanke reirigas al sia fonto, al Teodoro episkopo de Martigny. Sed estus ĝuste tiu ĉi la konstruiginto de la tombo nun vizitata de arkeologoj en la abatejo de Sant-Maŭrice-en Vallais, la plej antikva de Eŭropo kun kontinueco de monaĥa loĝado. Ĝuste el tio la malsupre citita Centini trovas indicojn de vereco en la legendo. Kial la episkopo Teodoro “inventis” tiun legendon, siavice tamen, ligite al veraj martiroj armeanaj? Jen respondo de Centini, kultura antropologo ([1]): eble la episkopo volis influi sur la invadantaj barbaroj ilin invitante ricevi kristanismon kiel jam faris la “barbaroj” tebaj kaj samtempe konvinki la romiajn aŭtoritatojn ne milite pezi sur la novajn alvenintajn ĉar iamaniere kristianiĝontaj. Eble kultura antropologoj kaj historiistoj interhelpos por rekrei la veron.

En la medio de katolikaj historiistoj la tezo de la legendo estas jam delonge akceptita kaj deklarata. Certe vekis atenton la ironiaĵoj de Voltaire pri la teba legio.

Bibliografio redakti

1. ^ Attempts to demonstrate its historical possibility, such as Donald F. O'Reilly, "The Theban Legion of St. Maurice" Vigiliae Christianae 32.3 (September 1978), pp. 195–207, reveal its continued vitality as an element of Christian legend rather than Christian mythology.

2. ^ 6666 is not the normal number of soldiers in a Roman Legion, and its appearance in this context is interesting for its similarity to 666, which has a diametically opposite association as the well-known Number of the Beast in the Book of Revelation.

3. ^ Codex Parisiensis, Bibliothèque National, 9550, reproduced in Louis Dupraz, Les passions de st Maurice d'Agaune: Essai sur l'historicité de la tradition et contribution à l'étude de l'armée pré-Dioclétienne (260-286) et des canonisations tardives de la fin du IVe siècle (Fribourg 1961), Appendix I. Dupraz writes to confirm the historicity of the Theban Legion.

4. ^ "legio militum, qui Thebaei appellabantur" in Eucherius' letter.

5. ^ Van Dam, R. ed., Gregory of Tours: Glory of the Martyrs, Liverpool, 1988, ch. 85.

6. ^ Grotius, De jure belli I.2.14-16, noted by O'Reilly 1978:195.

7. ^ O'Reilly 1978.

8. ^ Notitia Dignitatum, VII.

9. ^ Van Berchem, Denis, The Martyrdom of the Theban Legion, Basel, 1956.

10. ^ Woods, David, "The Origin of the Legend of Maurice and the Theban Legion", Journal of Ecclesiastical History 45 (1994), pp. 385–95

11. ^ Massimo Centini, Martiri Tebei, Storia e antropologia di un mito alpino, Triuli & Verlucca, Torino, 2010.

Personuloj ligitaj al la Legio Teba redakti

  • Santa Aleksandro de Bergamo
  • sankta Maurico, patrono de la Savoja dinastio
  • sankta Atilio
  • sankta Ekspupero
  • sankta Kandido
  • sankta Konstanco
  • sankta Markizo
  • sankta Kiafredo
  • sankta Porcio
  • sankta Domino
  • sanktaj Aventoro, Oktavio kaj Solutoro
  • sankta Beso
  • sankta Defendento
  • santaj Feliĉo kaj Regulo
  • sankta Fidelo el Komo
  • sankta Florenco
  • sankta Karpoforo
  • sankta Magno
  • sankta Sekundo
  • sankta Tiberio
  • sankta Viktoro el Marsejlo

Notoj redakti

  1. Van Bercham, Denis, The Martyrdom of the Theban Legion, Basilea. 1956.
  2. Woods, David, The Origin of the Legend of Maurice and the Theban Legion, in Journal of Ecclesiastical History 45 (1994), pp. 385-95.