Tebo (malnovegipe: Uaset, greke: Θῆβαι - Thēbai, ĉe Homero Centpordega; laŭ K. Bein Teboj; ankaŭ konata per la nomo Veseto) - antikva urbo en Alta Egiptio, apud Nilo, ĉirkaŭ 800 km sude de la hodiaŭa Kairo.

Panorama vido al okcidenta bordo de Nilo en regiono de antikvaj Teboj
Panorama vido al okcidenta bordo de Nilo en regiono de antikvaj Teboj
Monda heredaĵo de UNESKO
Tebo
antikva urbo • arkeologia loko • emporia • aro de konstruaĵoj [+]

Supermara alteco78 m [+]
Koordinatoj25° 43′ 14″ N, 32° 36′ 37″ O (mapo)25.72055555555632.610277777778Koordinatoj: 25° 43′ 14″ N, 32° 36′ 37″ O (mapo)
Areo73,9 km² (7 390,16 ha) [+]

Estiĝo-3200

Teboj
en hieroglifa skribo
R19X1
O49

Tebo (Egiptio) (Egiptio)
Tebo (Egiptio) (Egiptio)
DEC

Map
Tebo
Vikimedia Komunejo:  Thebes [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo

Kolumnaro de Luksor-tempelo
Kolumnaro de Luksor-tempelo
Lando  Egiptio
Surfaco 7390.16 ha
Bufra areo 443.55 ha
Kriterioj (i)(iii)(vi)
Fonto 87
Regiono** Arabaj ŝtatoj
Geografia situo 25° 43′ 14″ N, 32° 36′ 37″ O (mapo)25.72055555555632.610277777778Koordinatoj: 25° 43′ 14″ N, 32° 36′ 37″ O (mapo)
Registra historio
Registrado 1979  (3-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Templo en Karnako

Historio redakti

Tebo
S40X1
O49
G7
Waset
W3st
„La (urbo) de la Vas-sceptro
O49
X1 Z1
Niut
Njwt
„La urbo“
O49
X1 Z1
M24
Niut-reset
Njwt-rst
„Suda urbo“
Θῆβαι, Thēbai
Διὸς Πόλις Μεγάλη, Diòs Pólis Megálē („Granda urbo de Zeŭso“)
Tape / Thaba[1]
 
vdr

Dum la frua Meza Ŝtato (la 11-a dinastio) Tebo iĝis ĉefurbo de Egiptio. La funkcion perdis dum regado de la 12-a dinastio, kaj reakiris ĝin komence de la Nova Ŝtato (dekoka egipta dinastio). Ĉefa templo de Tebo estis la templo de Amono,nomata Ipet-sut, hodiaŭ Karnako, kune kun akompanataj al ĝi kultaj areoj de dio Montu (malnova diaĵo de Tebo, forigita de sia funkcio de la ĉefdio per Amono) kaj diino Mut (la partnerino de Amono). Dum preskaŭ 1500 jaroj preskaŭ ĉiu reĝo de Egiptio postlasis en Karnako sian spuron.

Hodiaŭ ampleksa arkeologia loko troviĝas sur ambaŭ bordoj de rivero Nilo. Sur la orienta bordo troviĝas nuntempa vilaĝo Karnako kaj urbo Luksoro kun restaĵoj de templaj kompleksoj de dio Amono, en dezerto sur la okcidenta bordo de Nilo estas proksimume 8 km longa zono de nekropoloj kun tomboj kaj restaĵoj de postmortaj temploj (ekz. Dér el-Bahrí, Dér el-Medine, Dra Abůn-Naga kaj Valo de reĝoj).

Tebo en Esperanto redakti

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venonta ĉiĉerono estas Akenatono kiu montras interesaĵojn el Afriko dekomence el Egiptujo, kaj kompreneble unu el ĉefaj rimarkindaĵoj (kaj unuaj) estas Tebo:

 
 
Jam ili pluvojaĝas kaj fluge venas Afrikon,
super Egipta grundo, la piramide roklarma.
-Jen kun lumturo luksa l'Aleksandria haveno,
impona konstruaĵo sur la insulo Faroso,
ĉe urbo kun skribrula biblioteko fiera,
kien pilgrime venos la scienculoj el ajna
mondregiono por ĉiubranĉaj studoj erudaj.
Baldaŭ ili alŝvebas al la sabloza Gizeo.
Inter kolonaj temploj, jen piramido Keopsa,
tiuj de Mikerinos kaj diokulta Kefreno,
brilantaj sub sunhelo per kalkoŝtona kovraĵo,
kaj la arkana Sfinkso, alrigardanta nenien,
saĝulo leonkorpa, nura kreanto de morgaŭ.
Ili vojaĝas suden al centpordega Teb-urbo.
-Jen la Amona Templo de l'Suvereno nubloĝa,
kien la homoj paŝas laŭ longa sfinksavenuo
el tiu de Luksoro; piemaj artokreaĵoj
kun hieratikaj skulptoj, surmuraj pentroj okrecaj.[2] 

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. En memfisa dialekto Tebo nomiĝis Thaba.
  2. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 121-122.