Malfermi la ĉefan menuon

Kazimierz Bein

pola okulkuracisto, leksikografo, tradukisto kaj esperantisto
(Alidirektita el K. Bein)

Kabe estas la pseŭdonimo de D-ro Kazimierz BEIN (Esperantigite Kazimieĵ BEJN) (naskiĝis la 29-an de februaro 1872 en Sierżnia, en la komunuma distrikto de Stryków, kaj mortis la 15-an de junio 1959 en Lodzo), pola okulkuracisto, krome leksikografo, tradukisto kaj dumtempe tre aktiva esperantisto kaj vicprezidanto de la Akademio de Esperanto.[1] Li estis unu el la plej grandaj stilistoj dum la frua periodo de la Esperanto-literaturo.

D-ro Kazimierz Bein
Kazimierz Bein (Kabe).jpg
Kazimierz Bein, elstara esperantisto kaj la unua kabeinto
Persona informo
Aliaj nomoj Kabe
Naskiĝo 29-a de februaro, 1872
en Sierżnia
Morto 15-a de junio, 1959
en Lodzo, Pollando
Lingvoj Esperanto
Nacieco polo
Ŝtataneco PollandoRusia Imperio
Profesio
Profesio okulkuracisto • esperantistokuracistoverkistotradukisto
Esperanto
Tradukis en Esperanton Fundo de l' Mizero
liaj tradukoj
Akademiano vicprezidanto de AE
Esperantisto numero 9074
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

En siaj junaj jaroj li partoprenis en kontraŭrusia movado, pro kio li estis ekzilita dum pluraj jaroj. Tial nur en 1899 li finis la medicinan fakultaton en Kazan. Li verkis multajn prifakajn librojn kaj artikolojn kaj fondis la Polan Oftalmologian Societon kune kun du kolegoj. Li estis konata ankaŭ kiel amatora foto-artisto.

Esperanto-agadoRedakti

Kabe eksciis pri Esperanto jam en 1887, dum li estis liceano en Varsovio, sed ne eklernis ĝin. En 1903, esperanta kroniko kiun li legadis en angla revuo vekis lian interesiĝon pri la lingvo. Li aĉetis la Unuan Libron kaj konstatis ke "post kelkhora laboro" li povas legi preskaŭ ĉiajn tekstojn sen vortaro. Li decidis viziti sian kolegon Zamenhof en lia kabineto, kaj komencis sian agadon por Esperanto.

TradukadoRedakti

Li baldaŭ famiĝis (uzante la plumnomon Kabe) pro la traduko de la Fundo de l' Mizero de Wacław Sieroszewski, kiu aperis en Lingvo Internacia en 1904. Ekde 1906 li estis vicprezidanto de la Akademio. Kabe estis dum kelkaj jaroj la plej elstara Esperanto-tradukisto.

La du ĉefverkoj de Kabe estas: Vortaro de Esperanto (vortaro esperanta, en kiu la esperantajn vortojn li difinas en eleganta maniero) kaj la traduko de La Faraono, romano de Bolesław Prus.[2]

 
Grupo de esperantistoj kun Ludoviko Zamenhof, 1908. Dua de maldekstre staras Kabe

La granda merito de Kabe estas lia influo rilate al la evoluo de la esperanta prozo-stilo. Lia lingvaĵo estas klara, simpla kaj libera de ĉiu naciismo: la spirito de la lingvo vivas en lia stilo plenspire kaj sendifekte. Liaj frazoj estas perfekte ekvilibraj, ĉiu vorto en sia ĝusta loko. Forestas ĉiu nenecesa komplikaĵo aŭ trologikaĵo; ekz. li preskaŭ ĉiam evitas la kompleksajn verboformojn (estas -inta, estis -anta). Li verkis per vere internacia Esperanto, lingvo agrable glata, lude legebla. Li mem klarigas tion, en la supre nomita intervjuo, per sia plurlingveco, laŭ li: "por havi bonan stilon nepre estas necese koni minimume tri diversajn lingvojn". Ĉi tio nepre estis vera por la unua periodo de la lingvo, kiam Esperanto ne havis ankoraŭ propran spiriton kaj oni ĝin devis krei, sed ĝi pli kaj pli perdas sian signifon per la iom-post-ioma kompletiĝo kaj memstariĝo de la lingvo.[3]

Originale li ne verkis. Laŭ lia opinio, "la lingvo profitas pli multe per la tradukado, ol per libera originala verkado. La originala verkisto ĉiam iel povos eltiri sin, li simple ne uzos malfacilajn esprimojn aŭ simple donos aliajn anstataŭ ili."

Kabe kabeisRedakti

 
Kovrilpaĝo de Konopnicka: Mia Poŝhorloĝo, 1964, trad: Kabe
 
Portreto de Kabe

En 1911 Kabe subite malaperis el la movado, sen komento pri la kialoj. Li rezignis pri Esperanto-kariero kaj anstataŭe fariĝis direktoro de la Varsovia Oftalmologia Instituto. De tiam li tute ne okupiĝis plu pri Esperanto. La motivoj de ĉi tiu decido estas neklaraj, verŝajne kontribuis en tio ankaŭ personaj kaŭzoj (malpaciĝo kun Antoni Grabowski, Adam Zakrzewski kaj aliaj). Post dudek jaroj, intervjuate en 1931 (Literatura Mondo, paĝo 144), li parolis pri neprogreso de Esperanto kaj asertis sin ne konsideri tian neprogresantan lingvon solvo por la internacia lingvo.

Laŭ tio ĉi, lian "Grandan Rezignon" motivus principaj konsideroj. Kia ajn estis la kaŭzo de lia retiriĝo, la esperantistaron vigle okupis ĉi tiu neordinara sinteno, ke iu, ĉe la kulmino de sia esperantista gloro, riĉiginte la lingvon per gravaj laboroj kaj eksterordinara influo, subite, en siaj junaj jaroj, turnas por ĉiam la dorson al la kampoj de siaj riĉaj rikoltoj.

El lia plumnomo estiĝis Esperanta verbo kabei, kio signifas estinte aktivulo forlasi la Esperanto-movadon. Ankaŭ kabeiĝi estas ofte aŭdata varianto. Jam en la Enciklopedio de Esperanto el 1935, Kalocsay skribas pri tio, ke [l]ia nomo fariĝis kvazaŭ la sim­bolo de apostateco, aŭdante pri "kabeoj", la e-istoj scias, pri kiuj temas.[4]

Laŭ atestoj de esperantistino loĝinta en Lodzo[5] kaj rusa gazetartikolo[6], Kabe denove interesiĝis pri Esperanto ekde la aĝo de 84 jaroj, t.e. dum la lastaj 3 jaroj de sia vivo.

Li estas entombigita en Lodzo, en la katolika tombejo Sankta Jozefo (sektoro 26b).

TradukojRedakti

 
La kovrilpaĝo de la 4-a eldono de la Esperantlingva traduko de Pieśni przerwanej (La Interrompita Kanto[7]), 1928
 
Kovrilpaĝo de Kabe: Literatura Antologio, represo, PEA, 1977
 
Kovrilpaĝo de E. Orzeszkowa: Bona Sinjorino, PEA, 1979

Kuracistaj verkoj de KabeRedakti

  • Zwyrodnienie krążkowe plamki żółtej (1948)
  • O poprawność mowy polskiej : (najpospolitsze błędy w polszczyźnie lekarzy) (1950)
  • Najprostsze oko schematyczne (1951)
  • Zarys okulistyki Bronisław Ziemiński (Kabe preparis por la preso, 1930)

BibliografioRedakti

ReferencojRedakti

  1. Julius Glück, El la klasika periodo de Esperanto (Grabowski kaj Kabe), en Muusses Esperanto Biblioteko No. 5, Purmerend, 1937. p 30.
  2. Julius Glück, El la klasika periodo de Esperanto (Grabowski kaj Kabe), en Muusses Esperanto Biblioteko No. 5, Purmerend, 1937. p. 32.
  3. Julius Glück, El la klasika periodo de Esperanto (Grabowski kaj Kabe), en Muusses Esperanto Biblioteko No. 5, Purmerend, 1937. pp. 34-35.
  4. Enciklopedio de Esperanto - K
  5. Letero de Zofia Kłopocka el la jaro 1983: https://pionirojdeesperanto.files.wordpress.com/2018/06/1983-memorigo-pri-kabe.jpg
  6. Artikolo en miresperanto.narod.ru
  7. Tekst La interrompita kanto

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

Rete legeblaj tradukojRedakti

  Trovu « Kazimierz Bein » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Elŝutebla difinvortaro de 1910Redakti

  • Kabe, Vortaro de Esperanto, 1910 - 5-a senŝanĝa eld. de la unua difin-vortaro de Esperanto kun bibliografio de Kabe kaj enkonduko en la vortaron, Berlino 2013.