Malfermi la ĉefan menuon

Jean Forge

pola germana filmisto (1903 - 1980)


Jean Forge (verkista nomo de Jan Fethke) (naskiĝis la 26-an de februaro 1903 en Opole (germane Oppeln), en la limoj de tiama Germanio, mortis 16-an de decembro 1980 en Berlino). Li estis polo kaj laboris kiel filmreĝisoro en Berlin (ĉe UFA, kun Fritz Lang) kaj kiel aŭtoro de sukcesaj verkoj ([1]).

Jean Forge
Jean Forge ĉ. 1931
Jean Forge ĉ. 1931
Persona informo
Naskonomo Jan Fethke
Aliaj nomoj Jean Forge
Naskiĝo 26-an de februaro 1903 (1903-02-26)
en Opole
Morto 16-an de decembro 1980 (1980-12-16) (77-jara)
en Berlino
Lingvoj Esperantogermana lingvopola lingvo
Ŝtataneco GermanioPollando
Familio
Edz(in)o Wanda Fethke-Großmann • Clotilde de Pétry
Profesio
Profesio reĝisoroverkistoesperantisto • scenaristo
Information icon.svg
vdr

Jan Fethke esperantiĝis en 1919, kiel unu el pluraj Esperante aktivaj fratoj el familio Fethke. Lia unua romano en la germana lingvo aperis kiam li estis nur 18-jara. Post la gimnaziaj studoj kelkan tempon li kunredaktis Esperanto Triumfonta. Komence de 1932 li gvidis sukcesajn Cseh-kursojn en Svedio.

Li estis eltrovema, temriĉa kaj sprita reprezentanto de ĝuinda amuzliteraturo kun kapablo de psikologia observemo kaj preciza kono de la efektoj. Liaj plej gravaj Esperantaj verkoj estas Abismoj kaj Mr. Tot Aĉetas Mil Okulojn, kiuj tradukiĝis en kelkajn lingvojn. Sur Mr. Tot Aĉetas Mil Okulojn baziĝas la lasta filmo de Fritz Lang, La mil okuloj de D-ro Mabuse.

De 1928 aperis liaj filmoj, inter ili la plej sukcesaj: Transe de la strato kaj Vojaĝo de Panjo Krause en feliĉon. Li ankaŭ reĝisoris Esperantan filmon: Morgaŭ komenciĝos la vivo.

Post kiam Hitler ekregis en Germanio Fethke elmigris al Pollando, konservante germanan civitanecon. En Dua Pola Respubliko li reĝisoris kelkajn filmojn kaj verkis dekkelkajn scenarojn[2]. Post la eksplodo de la dua mondmilito li restis en Varsovio kaj kunlaboris kun la okupaciaj aŭtoritatoj. Lia tiutempa agado estas diverse taksata. Laŭ Isaj Dratwer Fethke estis grava funkciulo en la hitlera administrado (ĉefo de la kultura fako) kaj direktoro de reklamo-oficejo Tempo. Dratwer petis lin interveni en la aferon de la familio Zamenhof, sed sen sukceso[3]. En la gazeto Życie Warszawy en 1947 aperis artikolo pri la sorto de Fethke dum la okupacio, kiu citas leteron de 15 funkciuloj de la Ŝtata Entrepreno Pola Filmo (Przedsiębiorstwo Państwowe Film Polski), kiuj asertis, ke Fethke faris neniun krimon kontraŭ Pollando. La artikolo tamen citas liajn diraĵojn el propagandaj germanaj gazetoj eldonataj en la pola, kiuj havas kontraŭjudan kaj por-nazian karakteron[4].

En 1944, dum realigado de la dokumenta filmo "Praha" li estis arestita[2]. Post la milito li akceptis la civitanecon de Pollando kaj laboris ĉe polaj filmoj kiel reĝisoro kaj scenaristo.

Dum UK 1959 en Varsovio Fethke faris la filmon Verda stelo super Varsovio. Kunlaboranto de Literatura Mondo kaj multaj aliaj gazetoj.

VerkojRedakti

 
Kovrilpaĝo de la noveloj "Mia verda breviero"; FES; 1974
  • Abismoj (romano pri problemoj de la amo, 1923); serio forge Fondumo Esperanto Helsinki, 1973
  • Saltego trans Jarmiloj (romano, fantazia historio pri veturo al tempo de Nerono, 1924); serio forge Fondumo Esperanto Helsinki, 1973
  • Mr. Tot Aĉetas Mil Okulojn (aventura romano, 1931); serio forge Fondumo Esperanto Helsinki, 1973
  • La Verda Raketo (originalaj noveloj, 1961); serio forge Fondumo Esperanto Helsinki, 1973
  • Mia verda breviero (noveloj), serio forge Fondumo Esperanto Helsinki, 1974

Pri Forge / FethkeRedakti

Poemo de lia amiko Karl Vanselow, kiun li esperantigis. El la serio Nia lingvo Esperanto

248 Jean Forge

Jean Forge estas lia pseŭdonimo,
Johannes Fethke lia vera nomo.
Ĉu vivas li aŭ pravas mia timo,
Ke eble mortis la amata homo?

De li la libroj ravas legemulojn.
Ĉu konas vi la lingvajn ĝojigilojn
,,Abismoj" kaj ,,Saltego trans jarmilojn"
Kaj „Mister Tot aĉetas mil okulojn"?

Li konatigis min kun Esperanto
Kaj ĝia ideala familio.
Ne povas mi forgesi, ke pro tio
Mi ĉiam restos lia dankŝuldanto.

Ĉu vere kaj pro kio trovis lia
Labor' valora por afero nia
La tiel ege bedaŭrindan ĉeson?
Se iu, kiu legas tion ĉi,
De li havigi povas la adreson,
Mi kore petas doni ĝin al mi.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti