Berlina informilo (BI) estis titolo de du samnomaj informiloj en Berlino.

  • La dua aperis en Orienta Berlino en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj unue kiel informilo por la berlinaj esperantistoj, poste por la esperantistoj kaj amikoj de Esperanto en la ĉefurbo de GDR, Berlin, ekde 1977 kiel Berlina Informilo eldonita de Distrikta Laborrondo Esperanto Berlino en Kulturligo de GDR, ekde 1981 de Distrikta Estraro de Esperanto-Asocio en Kulturligo de GDR.

Berlina Informilo (Okcidenta Berlino) redakti

BI kaj EIBB spegulas la Esperanto-historion kaj -kulturon en Berlino kaj estas grava fonto por esplorantoj.

La informilon fondis la instruistino Margarete von Waldowski en majo 1949. Adreso de la redakcio estis Jugendheim, Karl-Marx-Straße 160, Berlin Neukölln. Kiel eldoninto jam por la numeroj 1 kaj 2 en majo kaj junio aperis Esperanto-Ligo Berlin, kvankam ELB estis fondita poste – la 3-an de julio 1949.

En januaro 1950 Rolf Müller fariĝis nova redaktoro. De februaro ĝis majo1950 BI aperis kiel organo de ELB, presita en Berliner Esperanto-Verlag (Noeske, Teupitzer Straße 111). Oni komencis nove nombri per numero 1 en februaro 1950. Poste pro kvereloj inter la eldonejo kaj la estraro de ELB pri la respondeco rilate al la enhavo, BI denove estis multobligita.

Ĝis 8/1995 BI aperis en dimensio A4 (escepto estis unuopaj folioj en 1950 kaj en 1990). Ekde BI 9/1995 ĝi aperis en dimensio A5. La enhavo de la Berlina informilo ekde novembro 1997 troviĝas en la reto. Regule kaj akurate enretigis ĝin Beate Mielke. La elektronika versio laste estas videbla antaŭ la papera versio.

Inter la redaktantoj kelkaj prizorgis la periodaĵon dum longa periodo: Hans Breitenbach (1953-1980), Gerd Bussing (1980-1990) kaj Holger Tautorat (1990-2004). Holger Netzel (post edziĝo Tautorat) skribis pri Breitenbach: „Hans Breitenbach, juna esperantisto, tre engaĝita, akurate kaj konstante plenumis tiun taskon. Kvankam blinda, li preskaŭ sen eraroj produktis la matricojn por multobligi la eldonon.“[1] Pri Gerd Bussing li rimarkis: „Dum ok jaroj krom siaj multaj aliaj taskoj por la movado Gerd ebligis la aperon senescepte regulan kaj konstantkvalitan de la Berlina Informilo.“[2] Bussing mem rememoras: „Mia laborilo estis ordinara skribmaŝino, regis ja ankoraŭ la antaŭkomputila tempo… Mi preskaŭ neniam tajpis la du paĝojn sinsekve, sed unuope surpaperigis la artikolojn, poste mi eltondis ilin kaj surgluis sur A4-foliojn, tiel ricevante la fotokopipretan matricon… Berlina Informilo havis tiam eldonkvanton de 230 ekzempleroj, kiujn mi povis malaltkoste produktigi en la presfako de mia laborejo.“[3]

Aldono Berlina Esperanto-kulturo redakti

De marto 1995 ĝis novembro 1997 aperis 11 aldonoj al BI en dimensio A4 kun la titolo Berlina Esperanto-kulturo, redaktita de Fritz Wollenberg.

Temoj estis:

1 Agado de esperantistoj en Berlino sub kondiĉoj de malpermeso kun memoroj de Karl Maier

2 Wilhelm Wetekamp, unu el la fondintoj de la Berlina Grupo Esperantista en 1903, memoroj de Rudolf Hahlbohm kaj Ludwig Schödl pri la berlinaj esperantistoj en tempo de malpermeso de Esperanto en GDR

3 Memoroj de Margot Kehrmann pri la Esperanto-Ĉe-grupo fine de la 1920-aj kaj komence de la 1930-aj jaroj

4 La eldonejo ludovikito kaj intervjuo kun la japana ĵurnalisto sinjoro Nagase el Nagojo

5 Societo pri Interlingvistiko kun intervjuo kun Alicja Sakaguchi kaj Otto Back

6 Fondo de prorovizora LKK por la UK 1999 en Berlino, intervjuo kun Bengt-Arne Wickström

7 Aliĝo de Orientberlina Esperanto-grupo al Esperanto-Ligo Berlin en 1991, intervjuoj kun Ina Tautorat, prezidantino de ELB kaj Helmut Krone, prezidanto de la Distrikta Estraro de GDREA en Berlino

8 Memoroj de August Franke el Spandau pri prelego de Andreo Cshe en Sophienstädtisches Gymnasium (Weinmeisterstraße), Andreo Cseh en Berlino

9 Hermann D. Tautorat kaj Ĵaŭda Rondo

10 Wilhelm Ostwald kaj lia prelego en 1906 en Handelsbochschule Berlin

11 La informiloj en Berlino 1903–1997

Redaktoroj redakti

Margarete von Waldowski: BI 1 (majo 1949) ĝis 8 (decembro 1949)

Rolf Müller: BI 9 (januaro 1950) kaj nova nombrado BI 1 (februaro 1950) ĝis 7 (julio 1951)

Hippolyt Wietrzynski: BI 8-–9 (septembro 1951) ĝis 6 (junio 1953)

Hans Breitenbach: BI 7 (julio 1953) ĝis 3 (marto 1955) kaj 2 (februaro 1956) ĝis 2 (februaro 1980)

Emmi Stox: BI 4 (aprilo 1955) ĝis 1 (januaro 1956)

Hermann D. Tautorat (kun la ĵaŭda studrondo): 3 (marto 1980) ĝis 2 (februaro 1982)

Gerd Bussing: BI 3 (marto 1982) ĝis 2 (februaro 1990)

Hermann kaj Ina Tautorat: BI 3 (aprilo 1990)

Hermann Tautorat, Ina Tautorat kaj Angela Oehler: BI 4 (somero 1990) ĝis 10 (oktobro 1990)

Angela Oehler: BI 2 (jfebruaro 1991) ĝis 6 (oktobro 1992)

Didier Izacard: BI 1 (februaro 1993) ĝis 4 (oktobro 1993)

Sebastian Hartwig: BI 1 (marto 1994) ĝis 7 (julio 1995) kaj EIBB ? ĝis 12 (decembro 2006)

Holger Netzel: BI 8 (aŭgusto 1995) ĝis BI 3 (marto 2004)

Berlinaj Studentoj-Esperantistoj (BSE): BI 4 (aprilo 2004) ĝis ?

Henryk Wenzel: EIBB 1 (januaro 2007) ĝis 10 (oktobro 2009)

Stefan Packebusch EIBB ? ĝis 3 (marto 2010)

Philippe Beaudonnet kaj Henryk Wenzel: 11–12 (decembro 2010) ĝis 6 (2011)

Felix Zesch: EIBB ? ĝis 11 (novembro 2014)

Marc Hanisch: EIBB 2-3 (februaro 2015 ĝis 2-3 (februaro 2016)

Berlina Informilo (Orienta Berlino) redakti

  • La en 1965 fondita Distrikta Laborrondo Esperanto Berlino en 1970–1972 eldonis kvin germanlingvajn numerojn de Esperanto-Informoj por la Berlinaj esperantistoj, poste Informoj por la esperantistoj kaj amikoj de Esperanto en la ĉefurbo de GDR, Berlin en dimensio A4 (n-ro 1–3) kaj A5 (n-ro 4–5).
  • De 1977 ĝis 1979 Distrikta Laborrondo Esperanto Berlino aperigis esperantlingvan Berlina Informilo por la esperantistoj kaj amikoj de Esperanto en la ĉefurbo de G.D.R. Aperis n-ro 1–4/1977, 1, 3–4/1978 (A5), 1/1979 (A4). En oktobro 1977 aperis speciala numero okaze de la morto de Rudi Graetz, prezidanto de Centra Laborrondo Esperanto en Kulturligo de GDR.
  • En 1981 aperis du numeroj de Berlina Informilo en dimensio A5, eldonita de Distrikta Laborrondo.
  • De 1983 ĝis 1989 aperis Berlina Informilo en dimensio A5, eldonita de Distrikta estraro Berlin de Esperanto-Asocio en Kulturligo de GDR. Aperis la numeroj 1-6/1983, 1-6/1984, 1–61985, 1–5/1986, 1-11/1988–1989

Redaktoroj redakti

Ernst Schonert, prezidanto de Distrikta Laborrondo Esperanto Berlin en Germana Kulturligo (ekde 1974 Kulturligo de GDR): BI 1–4/1977, 1, 3–4/1978, 1/1979

Hans Wegner, prezidanto de Distrikta Laborrondo Esperanto Berlin en Kulturligo de GDR, ekde 1981 prezidanto de Distrikta Estraro Berlin de Esperanto-Asocio en Kulturligo de GDR: BI 1–2/1981 und 1–5/1986

Dieter Berndt: BI 1-6/1983, 1-6/1984, 1–61985

Joachim Berndt kaj Bettina Büchner: BI 1–11/1988–1989

Literaturo redakti

Holger Netzel: Jubilea numero 500. En: Berlina Informilo 6/97, eld. Esperanto-Ligo Berlin, Berlino 1997, p. 1.

Fritz Wollenberg: La informiloj en Berlin. En: Berlina Esperanto-kulturo 11, aldono al la Berlina Informilo en novembro 1997.

Holger Tautorat: Eta historio de la (Okcident-) Berlina Informilo. En: Fritz Wollenberg (Red.): Esperanto – Lingvo kaj Kulturo en Berlino: Jubilea Libro 1903 - 2003. Esperanto-Ligo Berlino (Hrsg.), Mondial, Novjorko, Berlino 2006 (Kontribuoj en la germana kaj en Esperanto), ISBN 1-59569-043-3, p. 133–136.

Gerd Bussing: Berlina Informilo: Mia redaktoreco 1980–1990. Fritz Wollenberg (Red.): Esperanto – Lingvo kaj Kulturo en Berlino: Jubilea Libro 1903 - 2003. Esperanto-Ligo Berlino (Hrsg.), Mondial, Novjorko, Berlino 2006 (Kontribuoj en la germana kaj en Esperanto), ISBN 1-59569-043-3, p. 136–138.

Referencoj redakti

  1. Holger Tautorat: Eta historio de la (Okcident-) Berlina Informilo. En: Fritz Wollenberg (red.) Jubilea LIbro 1903–2003, p. 134.
  2. Holger Tautorat: Eta historio de la (Okcident-) Berlina Informilo. En: Fritz Wollenberg (red.) Jubilea LIbro 1903–2003, p. 135.
  3. Gerd Bussing: Berlina Informilo: Mia redaktoreco 1980–1990. En: Fritz Wollenberg: Jubilea Libro 1903–2003 …, p. 137.