Karl Maier

germana esperantisto

Karl MAIER (naskiĝis la 1-an de februaro 1901 en Hausach (Badeno), mortis la 25-an de julio 2000 en Berlino) estis germana esperantisto kaj membro de Universala Esperanto-Asocio pli ol 50 jarojn. Li grave agadis por la  la restarigo de Esperanto-movado en Germana Demokratia Respubliko (GDR) kaj estis Esperanto-kursestro.

Karl Maier
Persona informo
Naskiĝo 1-an de februaro 1901 (1901-02-01)
Morto 25-an de julio 2000 (2000-07-25) (99-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Vivo redakti

Edukiĝo, profesia agado kaj familio redakti

Maier estis filo de la laborestro ĉe telegrafo. Li finis la popolan lernejon en 1915 kaj poste vizitis la anstataŭgimnazion (Progymnasium) en Riedlingen kaj la reallernejon en Ehingen (Virtembergo), kie li en 1918 faris la unujarulan ekzamenon. Sekvis staĝo ĉe dentisto Häusler en Saarbrücken kaj trijara praktika laboro kiel dentoteknikisto. En 1924 li vizitis profesiekzercan instituton (Fortbildungsinstitut) por dentistoj kaj estis ekzamenita kiel dentisto. Intertempe li loĝis en Merseburg. Ĝis 1930 li laboris kiel dentisto. Poste li en Usono kvalifikiĝis en sia profesio. Post vojaĝo tra Meksiko li en Japanio agadis en la German-Japana Medicina Societo. Tie li ankaŭ instruis al japanaj studentoj la germanan lingvon kaj helpis al la medicinisto Choei Ishibashi (1894-1990) fini instrulibron pri pediatrio.

En 1933 li en Jokohamo edziĝis al Hedwig Walther (1909-1997). Ili jam interkonatiĝis en 1925 dum esperantista balo kaj nun kune vivis en Tokio.

De 1933 ĝis 1955 li vivis en Tianjin (Tientsin Ĉinio). Tie li ankaŭ laboris kiel dentisto, unue kun partnero, ekde 1935 en propra kuracejo.

En 1955 li revenis al Germanio, al Orienta Berlino kaj ricevis samjare la aprobon kiel dentkuracisto kaj post trijara operacia kurso kaj kliniko de dent-, buŝ- kaj makzel-malsanoj la 11-an de julio 1960 la plenan aprobon. De la  5-a de januaro 1956 ĝis la 31-a de januaro 1966 li laboris kiel dentkkuracisto kaj estro de la medicinejo Wisbyer Straße de la Malsanulejo Prenzlauer Berg.[1]

En 1930 Maier vojaĝis per la ŝipo Karlsruhe al Usono. Li priskribas la ŝipvojaĝon kaj unuajn impresojn en raporto.[2] Kunveturis elmigrintoj. Maier ne sentis sin elmigrinto. Ekipita per gazetara legitimilo de la gazeto Der Deutsche Dentist kaj certigilo de la lasta labordoninto, li vojaĝis al Usono por profesie kvalifikiĝi. Li restadis pli ol unu jaro en Novjorko, laboranta tie kiel dentoteknikisto. Por konatiĝi kun la lando, li entreprenis busvojaĝojn tra Usono. Li havis oftajn E-kontaktojn. Maier akcentis en sia raporto la gravecon de siaj Esperanto-scioj. Jam la unuan tagon li estis survoje en Novjorko kun du Esperanto-amikoj – advokato kaj inĝeniero.  „… sen Esperanto mi sentus min perdita…“ li notis.

En 1932 li pluvojaĝis al Meksiko, poste per pramo en la direkto al Japanio. Survoje en Honolulu li renkontis Esperanto-amikojn. 22 jarojn li vivis en Ĉinio.

Reveninte al Germanio, li skribis en 1956 leteron al siaj ĉinaj amikoj pri sia vojaĝo kaj la impresoj en Orienta Berlino.

„Neniam ni forgesos ĉi tiujn momentojn, plenajn de amo kaj amikeco“, li emocie skribis pri la adiaŭo de Ĉinio  kaj aldonis, ke li kaj lia edzino ĉe la ĉina-soveta landlimo “ankoraŭfoje rerigardis en la landon, kie ili estis tiel feliĉaj. Hedel eĉ amare ploris.” [3]

Ili veturis per trajno tra norda Ĉinio kaj Siberio, trans Moskvo kaj Varsovio al Berlino. Ni ankaŭ ekscias, ke li regas apud Esperanto 5 lingvojn – germanan, ĉinan, anglan, rusan kaj francan, do li vigle povis paroli kaj traduki dum la trajnvojaĝo.

Esperantista agado redakti

Karl Maier lernis Esperanton en 1924. Al Ulrich Lins li en 1998 dum intervjuo en sia loĝejo Chrysanthemenstraße 8 diris, ke dekomence Esperanto por li estis ligita kun la ideoj de pacifismo kaj socialismos. Li estis aktiva membro de Deutsche Friedensgesellschaft kaj Deutsche Liga für Menschenrechte kaj lin maltrankviligis la plifortigo de la naziismo.[4] Dum la longa restado eksterlande li ĉiam havis kontaktojn kun esperantistoj.

En videointervjuo kun Fritz Wollenberg en 1991 li memoris, ke li devis konstati post la reveno el Ĉinio en 1955 seniluziigite, ke Esperanto en Orienta Berlino, kie li nun laboris kaj vivis, ne estis dezirata. Maier kune kun Ludwig Schödl ankoraŭ sub la kondiĉoj de la malpermeso de Esperanto-organizaĵoj kaj publikigaĵoj (ĝis 1961) agadis por legaligo de Esperanto-agado en GDR kadre de Germana Packonsilantaro. Li kunigis esperantistojn per sia varbado de 300 abonantoj por El Popola Ĉinio kaj impulsis regulajn E-kunvenojn en Orienta Berlino (de 1960). Por ĉiun unuopan kunvenon en Faltins Gaststätte en Berlino-Köpenick  en la jaroj 1961–1963 li petis permesilon de la polico.

Sukceso estis, ke en 1959 dek esperantistoj el GDR unuafoje oficiale rajtis veturi al Universala Kongreso de Esperanto  – en Varsovio – kun mandato de la Germana Packonsilantaro, kiu en 1960 eldonis 6000 ekzemplerojn de 10-paĝa GDR-eldono de la revuo PACO.[5] Maier kaj Schödl apartenis al la delegacio en Varsovio en 1959 kaj estis redaktoroj de la eldono de PACO en 1960.

Malsukceso estis, ke en 1962 la liverado de El Popola Ĉinio per la GDR-a poŝto subite finiĝis. 50 ĉinaj kalendaroj, senditaj al Maier por 1963, fariĝis viktimoj de la paperdisŝirilo. Nur en 1988 la gazeto denove estis abonebla en GDR. Maier pro sia rifuzo distanciĝi de Ĉinio en 1961 estis elĵetita el SED, kies membro li estis ekde 1956.

Gravan kulturan laboron faris Karl Maier, sia edzino Hedwig kaj aliaj orientberlinaj esperantistoj tiutempe en Staatsbibliothek Berlin. Tie troviĝis ekde 1936 la librokolekto de la antaŭa Esperanto-Insituto por la Germana Regno.  Orientberlinaj esperantistoj sub gvido de  Karl Maier ordigis kaj purigis la kolekton kaj alirebligis ĝin per slipa katalogo, kiu funkciis ĝis la 1990-aj jaroj. Maier eldonis tiutempe regule informfoliojn (A6 kvarpaĝaj). En novembro 1962 li alvokis al helpo en la laborado pri la Esperanto-kolekto en Staatsbibliothek.[6]

Post fondo de Centra Laborrondo en Kulturligo de GDR Maier estis la unua prezidanto de Esperanto-grupo Prenzlauer Berg en Kollwitzstraße 93 kaj Prenzlauer Allee 217. Li gvidis ankaŭ la konversacian kurson de la grupo.

Ĉinion li fine rajtis viziti en 1987. Tri semajnojn li kaj lia edzino vojaĝis tra la lando kaj vizitis Pekino, Nankino, Ŝanhajo, Suĝoŭo, Hangĝoŭo kaj memkompreneble Tianjin, kie ili loĝis pli ol 20 jarojn.

La prezidantino de Ĉina Esperanto-Ligo kaj vicĉefredaktorino de El Popola Ĉinio Tan Xiushu tiutempe konatiĝis kun li kaj priskribis la revidon kun Ivan Ko, malnova amiko, en kies pekina loĝejo la tuta familio regalis Karl kaj Hedwig Maier. Ŝi ankaŭ rakontis, ke ŝi rekontaktigis Maier kun amiko en Japanio.

Osaki Kazuo skribis al ŝi: „En 1932 survoje al Ĉinio Karl Maier alvenis al Osaka kaj tranoktis en mia dometo. Lia sinteno tre kortuŝis min. Li ne drinkas, ne fumas, nek kredas Dion. Tiele amikeco okazis inter mi kaj li."

Tan Xiuzhu vizitis Karl Maier okaze de la UK en Berlino en 1999. Ŝi rememoris:

„En sia apartamento, plena de ĉinaj mebloj kaj artaĵoj, s-ro Karl Maier regalis nin per teo kaj kukaĵo. Li detale demandis nin pri siaj malnovaj amikoj kaj laŭ nia peto rakontis pri siaj travivaĵoj: mizera infaneco, konatiĝo kun sia edzino, batalo kontraŭ nazioj, migrado tra Usono, kie li vidis la "ekonomian miraklon" kaj ankaŭ senlaborecon, interparolis kun indianoj kaj foje estis tre proksima al morto pro aventuro en Granda Kanjono de Kolorado, restado en Ĉinio kaj kontaktiĝo kun ĉinaj esperantistoj, la vivo en GDR post 1955... Demandite, kial li ne sukcesis viziti Ĉinion dum tiom longa tempo, li diris, ke pro sia subteno al Ĉinio en la konfliktoj inter Ĉinio kaj Sovetunio li estis eksigita el la Unuigita Socialista Partio de Germanio, sed kiam normaliĝis la rilatoj inter Ĉinio kaj GDR, oni ne fidis lin pro lia tiutempa opono kontraŭ la registaro. Lia vizito al Ĉinio fine realiĝis en 1987 post la Varsovia UK. Per sia rakontado li kvazaŭ donis al ni enhavoriĉan lecionon de historio.”[7]

Heredaĵo redakti

Karl Maier testamente ordonis, ke lia financa havaĵo estu duone donata al Esperanto-Ligo Berlin kaj al Ĉina Esperanto-Ligo. Nur post multaj jaroj oni solvis la jurajn problemojn

Verkoj redakti

New York, 9. Dezember 1930 – Die ersten Eindrücke. / Novjorko, 9-a de decembro 1930 – La unuaj impresoj. Manskribita teksto en germana lingvo. En: Fritz Wollenberg (Red.):  Esperanto. Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio 111 jaroj, Jubilea Libro 1903-2014… p. 109–121.

Letero el Berlino al amikoj en Ĉinio de la 13-a januaro 1956. Traduko el la angla al Esperanto kun piednotoj: Jessica Grasso. En: Fritz Wollenberg (Red.):  Esperanto. Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio 111 jaroj, Jubilea Libro 1903-2014… p. 121–129.

Bibliografio redakti

  • Tan Xiuzhu: Jarcenta maljunulo Karl Maier, en Esperanto kunligas nin, Ĉina Fremdlingva Eldonejo, Pekino 2008, 136-139, ISBN 978-7-119-05576-3. Reta versio.
  • Ulrich Lins: Karl Maiers langes Leben in Ostasien und Deutschland. En: Esperanto aktuell 3/2000, p. 12–13.[4]
  • Jin Feng: D-ro Maier kaj lia edzino - amikoj de ĉinaj esperantistoj. En: El Popola Ĉinio 4/1984, p. 15-16.
  • Fritz Wollenberg: Ni funebras pri Karl Maier (1901-2000). En: Berlina Informilo 9/2000.
  • Fritz Wollenberg: Karl Maier - vivo inter Ĉinio kaj Germanio. En: Berlina Informilo 7/2004.
  • Fritz Wollenberg: „… ohne Esperanto wäre ich mir hier sehr verloren vorgekommen …“ Karl Maier reist nach Amerika (1930) und kehrt aus China zurück (1955). / „…sen Esperanto mi ĉi tie sentus min tre solece“ – Karl Maier vojaĝas al Ameriko (1930) kaj revenas el Ĉinio (1955). En: Fritz Wollenberg (Red.):  Esperanto. Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio 111 jaroj, Jubilea Libro 1903-2014, Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio (Eld.), Mondial, Novjorko – Berlino 2017 (Kontribuoj en la germana kaj en Esperanto), ISBN 978-1-59569-340-2, p. 101–121.

Referencoj redakti

  1. Lebenslauf / vivhistorio de Karl Maier de la 6-a de junio 1961.
  2. New York, 9. Dezember 1930 – Die ersten Eindrücke. / Novjorko, 9-a de decembro 1930 – La unuaj impresoj. Manskribita teksto en germana lingvo. En: Fritz Wollenberg (Red.):  Esperanto. Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio 111 jaroj, Jubilea Libro 1903-2014… p. 109–121.
  3. Letero el Berlino al amikoj en Ĉinio de la 13-a januaro 1956. Traduko el la angla al Esperanto kun piednotoj: Jessica Grasso. En:  Fritz Wollenberg (Red.):  Esperanto. Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio 111 jaroj, Jubilea Libro 1903-2014… p. 121–129.
  4. 4,0 4,1 Ulrich Lins: Karl Maiers langes Leben in Ostasien und Deutschland. En: Esperanto aktuell 3/2000, p. 12.
  5. Ludwig Schödl, Karl Maier (red.): PACO (GDR-eldono), Berlino 1960.
  6. Fritz Wollenberg (Red.): Esperanto – Lingvo kaj Kulturo en Berlino: Jubilea Libro 1903 - 2003. Esperanto-Ligo Berlino (Hrsg.), Mondial, Novjorko, Berlino 2006 (Kontribuoj en la germana kaj en Esperanto), ISBN 1-59569-043-3, p, 155.
  7. Tan Xiuzhu: Jarcenta maljunulo Karl Maier. En: Esperanto kunligas nin. Ĉina Fremdlingva Eldonejo,2008, p. 136-139, ISBN 978-7-119-05576-3.