Ehingen (Danubo)
urbo en Germanio
Ehingen (Danubo) estas germana urba komunumo en la sud-oriento de la federacia lando Baden-Virtembergo, borde de la rivero Danubo, kaj estas parto de la regiono Danubo-Iller, kiu kovras teritorion kaj de Baden-Virtembergo kaj de Bavario. Ĝi situas pli-malpli 23 kilometrojn sud-okcidente de Ulm kaj 67 km sud-oriente de Stutgarto. Ehingen estas la plej granda urbo de la distrikto Alb-Donau. Fine de decembro 2020 la komunumo havis 26 398 loĝantojn.
Ehingen | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | |||||
Distriktaro | Distriktaro Tübingen | |||||
Distrikto | Distrikto Alb-Donau | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 07391, krom la sekvaj komunumopartoj: 07392 (Rißtissen), 07393 (Kirchen), 07395 (Altsteußlingen, Dächingen, Frankenhofen, Granheim, Mundingen), 07396 (Erbstetten)</ref> | |||||
Poŝtkodo | 89584 | |||||
Aŭtomobila kodo | UL | |||||
Oficiala Municipokodo | 08425033 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Alexander Baumann (CDU) | |||||
Adreso de la administrejo | www.ehingen.de | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 26398 (stato 2020-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 48° 17′ N, 9° 43′ O (mapo)48.2833333333339.7236111111111Koordinatoj: 48° 17′ N, 9° 43′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 515 m | |||||
Areo | 178,4 km² | |||||
Inter la jaroj 1769 kaj 1805 la urbo estis la administra centro de la regnoparto Antaŭa Aŭstrio, kiu post la napoleonaj militoj iĝis parto de la Duklando Virtembergo.
Ekde 1992 ekzistas urba partnereco al Esztergom - same borde de la Danubo - en Hungario.
Eksteraj ligilojRedakti
baroka palaco de 1750, en kiu inter la jaroj 1769 kaj 1805 administriĝis la regnoparto Antaŭa Aŭstrio