Esperanto-Asocio de GDR

Esperanto-Asocio de GDR (GDREA) estis la Landa Asocio de esperantistoj en Germana Demokratia Respubliko. Ĝi estis fondita en 1981 kaj ekzistis ĝis 1991, kiam la esperantistoj de eksa GDR aliĝis al Germana Esperanto-Asocio.

Antaŭ GDREA ekzistis en GDR tiel nomata Centra Laborrondo Esperanto (CLE, ekde 1965), ankaŭ ĝi interne de la Kulturligo de GDR. Esperantistoj rajtis organiziĝi en GDR nur pere de CLE/GDREA. Laŭ oficialaj gvidlinioj ili devis propagandi la "progreson" de GDR kaj "senmaskigi la okcidentgermanan revenĝpolitikon".

Longan tempon CLE/GDREA ne rajtis aliĝi al UEA, nur en 1976 povis okazi la aliĝo.

Laborgrupo por esploro de la historio de GDREA redakti

Aro da membroj de Esperanto-Ligo Berlin antaŭ 1990 apartenis al la Esperanto-Asocio en Kulturligo de GDR (GDREA). Kelkaj historie interesitaj esperantistoj la unuan de marto 1997 kunvenis en la sidejo de Kulturring Berlin e.V. (Giselastraße, Berlin-Lichtenberg), fakte parto de la ŝanĝiĝinta sed ja pluekzistanta Kulturligo. Ili fondis la Laborgrupon por esploro de la historio de GDREA (Arbeitsgruppe Geschichte von GDREA, AGG). Tiu ĉi grupo ĝis aŭtuno de 2003 okazigis 10 kunvenojn, kiuj traktis diversajn aspektojn de la historio de GDREA. Dum la kunvenoj oni prezentis analizojn, skizojn, vidbendojn kaj multkomunikilajn kompaktdiskojn, rilatantajn al la historio de GDREA aŭ al la vivo de iamaj aktivuloj. Aperis 13 informbroŝuroj kun historiaj materialoj („AGG-Rundbrief“) kun entute 290 paĝoj. Rekte aŭ nerekte la laborgrupo iniciatis resp. realigis la aperon de multaj studoj, kiuj entute sumiĝas je ĉirkaŭ 3300 paĝoj.

Personaj memoraĵoj de Detlev Blanke redakti

La klopodoj de esperantistoj de GDR havigi al si organizan tegmenton por kontinua esperanto-agado daŭris longe. La 31-an de marto 1965 fondiĝis Centra Laborrondo de Esperanto-Amikoj en Germana Kulturligo (CLE), el kiu - post kelkaj pluaj nomŝanĝoj - en la jaro 1981 fariĝis la „Esperanto-Asocio en Kulturligo de GDR“, internacie konatiĝinta kiel GDREA (= GDR-Esperanto-Asocio). Pri la historio de GDREA oni legu la artikolojn i. a. en „der esperantist“ 6/1990 kaj „Esperanto aktuell“, Sonderheft (speciala eldono) 20 (2001), p. 18-19.

Berlino ludis tre gravan rolon por GDREA.

  • La sidejo de la ĉefa oficejo de Kulturligo estis en Berlin (Otto-Nuschke-Str. 1). La oficejo de GDREA pro tio same estis en Berlin: 1965-1986 en Charlottenstr. 60, Berlin-Mitte (3 ĉambroj); de 1987 - 1989 en Friedrichstr. 120, Berlin-Mitte, (8 ĉambroj). Post la falo de la muro kaj la antaŭvideblaj drastaj poltikaj ŝanĝoj necesis serĉi pli modestajn ejojn. Inter 1990 kaj pentekosto 1991 (unuiĝo de GDREA kun Germana Esperanto-Asocio), la oficejo de GDREA migris de Friedrichstr. 120 unue al Otto-Nuschke-Str. 1 (unu ĉambro), poste al Johannesstr. 2 (unu ĉambro) kaj denove al Otto-Nuschke-Str. 1 (unu ĉambro).
  • Estis aparte berlinanoj, kiuj fondis CLE. Poste multaj berlinanoj eniris la ĉefan gvidorganon, fakgrupojn aŭ komisionojn, fariĝis membroj de la Centra Estraro de GDREA kaj agadis en internacia skalo. Tre ofte gravaj aranĝoj kun efiko al la tutrespublika esperantista agado estis realigitaj en Berlino. Tiuj aranĝoj ne estis imageblaj sen la helpo de la berlinaj esperantistoj. Do, la berlinaj esperantistoj tre grave influis la tutan agadon de GDREA.
  • La ĉefaj aktivuloj de GDREA el Berlino ankaŭ influis la lokan agadon. Ili aktive partoprenis la vivon de la lokaj grupoj, ofte helpis al distriktaj kaj lokaj aranĝoj, peris internaciajn gastojn por aranĝoj kaj helpis alimaniere.
  • Multaj gravaj organizaĵoj kaj institucioj, kun kiuj GDREA kunlaboris, havis sian sidejon en Berlino. Tio validas ekz. por Friedensrat der DDR (Packonsilantaro de GDR, kontaktoj kun MEM, partopreno en internaciaj pacaranĝoj), Freie Deutsche Jugend, FDJ (Libera Germana Junularo, kontaktoj kun TEJO), la filmsinkroniza studio por dokumentaj filmoj (estis sinkronizitaj tri filmoj pri GDR en Esperanto), la Ministerio por Poŝto (eldono de poŝtmarko okaze de la centjariĝo de Esperanto en la jaro 1987), la Unesko-komisiono de GDR (kunlaboro de GDREA aparte lige al UEA, TEJO kaj MEM), la Ministerio por Eksteraj Aferoj (kiu helpis sendi delegitarojn al UK-oj kaj donis monon por la publikigo de informmaterialoj pri GDR (i. a. la libro „Faktoj pri GDR“, kiu en 1969 aperis en 10 000 ekzempleroj), la Gazetara Ĉefoficejo de GDR (licenco por „der esperantist“ kaj disponigo de la paperkvanto) ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti