Esperanto aktuell

gazeto de Germana Esperanto-Asocio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Esperanto aktuell estas la titolo de la gazeto de la Germana Esperanto-Asocio (GEA). Jare aperas ses numeroj. Ekde 2011 la gazeton kune redaktas la baratdevena germano Yashovardhan Singh kaj la slovako Stano Marček – internacia redakcia duopo.

Esperanto aktuell
Kovrilpaĝo de la gazeto, tria n-ro de 2016
Kovrilpaĝo de la gazeto, tria n-ro de 2016
gazeto
Speco movada revuo
Formato A4
Periodeco dumonata

Lando  Germanio
Posedanto Germana Esperanto-Asocio
Publikigisto Alfaprint, Martin, Slovakujo
Redaktisto Stano Marĉek, Yashovardhan Singh
Etataj aŭtoroj Uwe Stecher, Hermann Kroppenberg, Utho Maier
Establodato 1982
Prezo 18 EUR (Germanujo) aŭ
24 EUR (eksterlande) jare
ISSN 0942-024X

vdr

Enhavo redakti

La tuta revuo enhavas artikolojn ĉu en la Germana ĉu en Esperanto.

En ĝi aperas informoj pri la Esperanto-movado en Germanujo, raportoj pri Esperanto-ekskursoj, multe da novaĵoj el Interreto, fragmentoj de aliaj gazetoj kiuj parolis pri Esperanto, kalendaro de venontaj Esperanto-aranĝoj, impresoj post okazaĵoj en Esperanto-centroj, intervjuoj.

Kelkaj paĝoj kun fotoj estas presitaj kolore.

Historio redakti

La unua eldonaĵo kun la titolo aperis en la 1970-aj jaroj, ĝi servis al la Ludwig-Samenhof-Gesellschaft kiu provis altiri “amikojn de Esperanto„. Tiu eldonaĵo ne rilatas al GEA.

Ekde 1982 GEA havis novan revuon kun la nomo Esperanto aktuell, en formato A5. Dek jarojn poste ĝi ricevis la aspekton (kaj formaton, A4) de la regiona Esperanto-gazeto en Badeno-Virtembergo (Esperanto in Baden-Württemberg). Dum la unuaj jaroj oni eldonis alterne esperantlingvan kaj germanlingvan ekzempleron, sed fine oni decidis havi ĉiujn ekzemplerojn miksite.

Pasintaj redaktoroj redakti

Redaktoroj de Esperanto aktuell estis i.a. Richard Reuchlin, Dirk Willkommen, Rudolf-Josef Fischer, Andreas Ludden, Frank Stocker, Alfred Knapp, Ziko van Dijk, Dirk Kretschmann kaj Alfred Schubert.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti