Esperanto-gazetoj en Germanio
En Germanio oni eldonis kaj eldonas diversajn Esperanto-gazetojn; la ĉefa estas kutime tiu de Germana Esperanto-Asocio, la plej multaj aliaj estas regionaj aŭ lokaj.
La plej fama internacia Esperanto-gazeto el Germanio estis Heroldo de Esperanto de 1920 ĝis 1936.
Fruaj gazetoj (ĝis la fondiĝo de GEA)
redakti- La Esperantisto, 1889-1895
- Esperantistische Mitteilungen (Berlino), 1904
- La Svaba Esperantisto, duonmata gazeto por la disvastigado kaj flegado de la lingvo Esperanto. Redaktoro Dro Zimmerman. — Eldonejo R. Abt Schussenried. 1913
Gazetoj de GEA aŭ en GDR
redaktiGEA ĝis 1936
redaktiGermana Esperanto-Asocio, la tutnacia asocio kaj Landa Asocio de UEA, estas fondita en 1906. Ĝi havis kutime unu tutnacian gazeton:
- Germana Esperantisto / Der deutsche Esperantist; ĝin eldonis Friedrich Wilhelm Ellersiek en Berlino, de 1905 ĝis 1935. Ekde 1934 ĝi metis la germanan subtitolon al la komenco. Pro la malaktiviĝo de Ellersiek, kiu ne kontentis kun la vojo de GEA, ĝi ĉesis fine de 1935. La gazeto havis longan tempon kaj "asocian" parton (A) kaj literaturan/lingvan parton (B).
- Bundesnachrichten; ĝi aperis neregule la unuajn monatojn de 1936 kaj estis eldonitaj por GEA de Teodor Jung. Ĝi ĉesis kiam la ŝtato devigis la Asocion al mem-dissolvo.
GEA ekde 1947
redakti- La Ponto, 1948-1953, eldonata de Siegfried Ziegler, prezidanto de GEA
- Esperanto aktuell, ekde 1982
Gazeto en GDR
redakti- Der esperantist, 1965-1990, la organo de la tut-GDR-a Esperanto-organizaĵo.
Aliaj tutnaciaj gazetoj
redaktiAsociaj
redaktiJunularaj
redakti- GEJ-Gazeto, organo de Germana Esperanto-Junularo, ĉiun duan monaton ekde 1979 ĝis 1999, poste je nova nomo /·kune·/ ĉiun trian monaton de 2000 ĝis 2010.
- Koncize, komuna gazeto de la eŭropaj junularaj Esperanto-asocioj aperinta de julio 1967 ĝis oktobro 2000, almenaŭ dum la tempo de la tri germanaj ĉefredaktoroj Thomas Pusch (1986-1989), Ulrich Matthias (1990-1993) kaj Marko Naoki Lins (1996-1999) havis redakcian adreson en Germanio kaj konsideriĝis germania gazeto, sed fakte ankaŭ en pliaj periodoj presiĝis en kaj dissendiĝis el Germanio.
- Simile statas pri TEJO Tutmonde, la oficiala movada revuo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, aperinta inter la jaroj 1983 kaj 2010, kiu dum la tempo de la germanaj ĉefredaktoroj Klaus Dahmann kun Thomas Pusch kaj Remi Rudaitytė (1991-1993) kaj Marcos Cramer (2006-2009) havis redakcian adreson en Germanio, sed fakte ankaŭ en pliaj periodoj presiĝis en kaj dissendiĝis el Germanio.
Aliaj
redakti- Internacia Bulteno, 1914-1919, eldonata de Friedrich Wilhelm Ellersiek, informis laŭ oficialaj germanaj raportoj pri la milito
- Okcidentgermana Revuo, eldonata de la informa agentejo de Federacia Respubliko Germanio
- La Spritulo, humura, eldonata en Leipzig (Germanujo), Körnerstrato, 31, ĉirkaŭ 1908 [1].
Regionaj kaj lokaj gazetoj
redakti- Magdeburga folio, ekde 1994
Vidu ankaŭ
redakti- la artikolon Esperanto-gazeto pri esperantaj periodaĵoj ĝenerale kaj de aliaj landoj
Referencoj
redakti- ↑ Belga Esperantisto n005 (mar 1909)