La Ponto estis organizaĵo, formiĝinta en Berno en 1910, kiu celis la starigon de unu sola plano por ĉiuj kulturaj entreprenoj de la nuntempo.

Inter aliaj tezoj de sia laboro, ĝi decidis praktike utiligi Esperanton kaj publikigis en Esperanto solidan verkon (1911), temantan pri la bazaj principoj de sia estonta agado. Wilhelm Ostwald ofertis al La Ponto 100.000 markojn kun kondiĉo, ke ĝi akceptu kaj uzu Idon. Ido do fariĝis la lingvo de La Ponto.

En 1913, post la ĉeso de la subvencio de Ostwald, La Ponton trafis bankrotiĝo kaj ĝia agado ankaŭ ĉesis.

Publikigaĵo

redakti
  • Karl W. Bührer kaj Adolf Saager: La organizado de la intelekta laboro per "La Ponto". (Die Organisierung der geistigen Arbeit durch "Die Brücke".) Ansbach: Seybold, 1911. 157 paĝoj.
 
 Kiam oni volas per sia laboro iom plivastigi la kampon de la homa scio, estas antaŭ ĉio

necese, ke li antaŭe koniĝu kun la tuteco de la scio jam akirita de liaj antaŭuloj, por ke li ne malŝparu sian tempon en la reeltrovado de aferoj jam esploritaj de aliaj laborintoj. La intelekta laboranto bezonas kvazaŭ landkarton, kiu montrus al li precize kaj ĝisdate la konostaton jam ekzistantan kaj desegnus proksimume la limon, kie komencas la nekonata lando, kiun li devas enpenetri. „Kaj ĝuste tian informon “ La Ponto” celas liveradi. Ĝia tasko estas grandega, kolosa, ĝi postulas inferan paciencon kaj nelacigeblan energion; sed ĝi estas tre entrepreninda kaj plue ĝi estas racia kaj sendube plenumebla, se ĉiuj intelektaj laborantoj, dece ŝatante ĝian gravecon, lojale kunlaboros por la komuna bono. “La Ponto” devos laŭeble katalogi la tutan mondon de konataj objektoj kaj tiamaniere klasi la aĵojn, ke ili estu tuj kaj senreste uzeblaj por la interesatoj. Inter ĝiaj multaj fakoj eble la plej grava estas tiu, kiu koncernas la skribaĵojn kaj precipe, almenaŭ por sciencaj aferoj, la presitaĵon. En tiu rilato la aŭtoroj trafe atentigas pri la graveco de la starigo de universale norma formato ĉe la libroj, kaj donas citaton el unu broŝuro de Profesoro W. Ostwald pri la racia formato. Oni facile konsentas la principon, ke la formato estu lia, ke duonfolio estos geometrie simila al la plena folio, kio postulas, ke la apudaj lateroj de la folio havu inter si la proporcion 1 : 1'414. Sed mi ne tiel facile konsentas lian elekton de la mezura bazo, laŭ kiu li starigas serion

donantan kvankam tre oportunan formaton por la muziko 22'6 : 32 cm. (8'9 : 12'6 anglaj coloj) kaj por poŝvolumetoj 1113 : 16 cm. (4'5 : 6'3 coloj), tamen por ordinaraj libroj donas la tre neoportunan formaton 16 : 22'6 cm. (6'3 : 8'9coloj). Libro kun tiu ĉi formato estas jam en la kategorio de grandaj volumoj ; malfermite ĝi estas tro larĝa por oportuna subteno per la mano; se ĝi estas iom dika, ĝi estas tro peza por legi sen apogo sur tablon ; en okazo de studobjekto bezonanta la samtempan, ĉeeston de kelkaj malfermitaj libroj ĝi okupas iro mulie da loko sur la tablo; ĝi taŭgas nek por romanoj nek por logaritmaj tabeloj nek por ĵurnaloj dividataj laŭ du kolonoj. Tiu serio estas bazita sur la arbitra postulo, ke oni komencu per la centimetro, tute ne pretendante, ke ĝi estas taŭga, sed nur ke ĝi estas scienca ; sed ŝajnas al mi, ke estus multe pli racie komenci per formato, kiu taŭgus por ordinaraj libroj. Eĉ se ni devas cedi la racion, por esti pedante “ sciencaj,” almenaŭ la decimetra bazo donus pli kontentigan rezulton, ol la centimetra. La stilo de tiu ĉi verko estas iom peza por tiu, kiu ne koniĝis iom kun la germana scienca pensmapiero, kaj mi bedaŭras konstati en la traduko kelkajn nebelaĵojn, ekzemple sama ol anstataŭ sama kiel ; akurata (kiu propre rilatas la tempan ĝustecon) anstataŭ precizaĝusta ; ignori anstataŭ nescii (ignori estas agi kvazaŭ nescianta, aliokaze estus nur superflua vorto); ĝenerale anstataŭ ordinare ; mencii anstataŭ aludi pri
— A.E.W. La Brita Esperantisto - Numero 086, Februaro (1912)

Literaturo

redakti