Remi Rudaitytė
litovdevena psikologo, filologo kaj esperantisto
Remi Rudaitytė (naskiĝis la 19-an de majo 1963 ) estas litovdevena psikologino, filologino kaj esperantistino. Ŝi de 1973 vizitis mezlernejon en Kaŭno, de 1982 studis anglistikon en la Universitato Vilno, kaj en la 1980-aj jaroj estis aktivulino kaj kursestrino kaj de la junulara Esperanto-klubo Juneco en Vilno kaj de la junulara Esperanto-klubo Ondo en Kaŭno. En 1990 ŝi elmigris al Germanio, aktivis en la junulara Esperanto-klubo de Bonno, en la tiuurba centra oficejo de GEJ kaj GEA, kaj de 1991 ĝis 1993 kun Klaus Dahmann kaj Thomas Pusch estis redaktorino de la revuo TEJO Tutmonde. En 2014 ŝi en Darmstadt finis studon pri psikologio kaj de tiam en Majenco laboras kiel psikologino.
Remigija Rudaitytė | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-a de majo 1963 |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | litova |
Ŝtataneco | Litovio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Esperantistiĝis en | 1980 |