Kulturligo de GDR (germane Kulturbund der DDR) estis t.n. amasorganizaĵo en GDR. Ene de tiu organizaĵo ekzistis ankaŭ Centra Laborrondo Esperanto (CLE, 1965–1981) kaj Esperanto-Asocio de GDR.

Kulturligo de GDR
emblemo
kultura institucio
Komenco 1945 vd
Fino 1990 vd
Lando(j) Germana Demokratia Respubliko vd
Sidejo Orienta Berlino
vdr
Jara solena konferenco

Pri la estroj de Kulturligo decidis la nomenklatursistemo de la komunista partio. Kulturligo estis parto de la t.n. antifaŝista bloko, daŭra koalicio de partioj kaj amasorganizaĵoj sub gvido de la komunista partio. Tial Kulturligo havis eĉ deputitojn en la tutlanda kaj aliaj parlamentoj de GDR.

En la praktiko la suborganizaĵoj de Kulturligo havis certagradan memstarecon, sed ili devis sekvi la komunistan politikon kaj propagandi ĝin (laŭ "gvidlinioj").

Prezidantoj de la kulturligo redakti