Neues Deutschland

Germana taggazeto

Neues Deutschland (traduko: Nova Germanujo) mallongigo ND, estas bonkvalita komunisma taggazeto germana. Ĝi aperas en Berlino.

Neues Deutschland
emblemo
taggazetogazeto
Komenco 23-a de aprilo 1946 vd
Lando(j) Germana Demokratia RespublikoGermanio vd
Sidejo Verlagsgebäude Neues Deutschland
Ideologio

socialismosocialdemokratio

Fondinto(j) Socialista Unueca Partio de Germanio vd
Posedata de La Maldekstro vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Numero el majo 1962

Historio redakti

En la 23.4.1946 aperis ĝia unua numero, unu tagon post la komandita unuiĝo inter la socialdemokratoj kaj la komunistoj je SED. Ties centra organo la ĵurnalo restis ĝis decembro 1989. La nomo de la ĵurnalo ŝuldas al komunisma ekzilgazeto en Meksiko kiu aperis en 1942/43 unue kiel Alemania Libre kaj ekde januaro novtitolite Nueva Alemania. Same kiel la establinta partio ankaŭ la gazeto egalparte regitis komence: la unuaj ĉefredaktoroj estis la socialdemokrato Max Nierich kaj la komunisto Sepp Schwab. La unua domicilo estis Pfefferberg ĉe la aleo Schönhauser Allee, kaj la unuaj numeroj presitis en la presejo Druckerei des Magistrats von Groß-Berlin en la strato Linienstraße en la kerno de la urbo. La sovetia administrado permesis eldonon de 400.000 ekzempleroj kun 4 paĝoj, tamen havis la unua numero jam 6 paĝojn.

La ĵurnalo evoluiĝis al centprocente subiĝinta propagandilo por la GDR-reĝimo zorganta pri pozitiva bildo de la partio. La ĉefredaktoroj Lex Ende (ekde aŭgusto 1946) aŭ Rudolf Herrnstadt (majo 1949 ĝis julio 1953), ne plene obeante al la linio de la estrarano de SED, eksmembrigitis fare de la kamaradoj. La kontraŭnazia elano de la unuaj jaroj pli kaj pli kovritis de la tasko esti laŭtparolilo de la registraro de GDR. Tamen ĉiam ŝatatis la kulturaj paĝoj kaj la ĉiutagaj informoj (pri spektakloj, publikaj agadoj, malfermhoroj de institucioj ktp.) en ĝi. La eldonokvanto de 1,1 milionoj en 1989 igis Neues Deutschland la dua plej granda gazeto de GDR (post Junge Welt kun 1,5 milionoj). Ekde 1972 laboris pli ol 500 ĵurnalistoj kaj kunlaborantoj en moderna ejo de ĉe Franz-Mehring-placo. La tiea presejo nombriĝis inter la plej modernaj de tuta Eŭropo.

Post la Turniĝo redakti

Post la politikaj ŝanĝoj de 1989 ankaŭ ND ŝanĝitis, kvankam ne tute libervole je la komenco. En decembro 1989 ĝi eknomis sin socialisma taggazeto restante la posedo de la partio La Maldekstro (ĝis 2007). Influo politika rekta ĉesis en 1990. Malgraŭ redukto grandega de la eldonkvanto kaj de la ĵurnalista stabo kiel ankaŭ malgraŭ kvereloj kun Treuhandanstalt la ĵurnalo postvivis. Kun ĉiutage 30.000 venditaj ekzempleroj kaj ĉ. 180.000 legantoj ND estas ankaŭ hodiaŭ en Orienta Germanio la plej granda ĵurnalo transregiona. Ekde la fino de 2005 ĝi rezidas denove en "sia" ejo de sur Franz-Mehring-placo, sur ununura etaĝo.

En 2011 la aspekto de la ĵurnalo tute ŝanĝiĝis, en 2013 sekvis ŝanĝo de la presliteroj. Krom la ĵurnalista informperado en la konkreta senco la gazeto ofertas ankaŭ kromajn servojn (vojaĝoj, vendo de libroj kaj filmoj ktp.). Ĝi taksas sin vera alternativo en la pritrakto de diversaj prisociaj kaj politikaj temoj.

Fonto redakti

Informoj sur la hejmpaĝo gazeta