Fritz Wollenberg

Fritz WOLLENBERG (naskiĝis la 16-an de novembro 1948) estas germana esperantisto, estrarano de Esperanto-Ligo Berlin (ELB). Li publikigis diversajn librojn kaj multajn artikolojn pri la historio de Esperanto en Berlino kaj pri konataj esperantistoj, ekzemple pri Adolf Schmidt und Wilhelm Ostwald. Li regule kontribuas al la simpozioj de la Gesellschaft für Interlinguistik (GIL - Societo pri Interlingvistiko).

Fritz Wollenberg
Persona informo
Naskiĝo 16-an de novembro 1948 (1948-11-16) (75-jaraĝa)
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantistoesperantologo
vdr
Membroj de la Esperanto-Ligo Berlin. De maldekstre Fritz Wollenberg, Henryk Wenzel, Roland Schnell, Peter Kühnel en "Café Mittendrin" 2002

Esperanta agado en GDR redakti

En GDREA Wollenberg estis membro de la Centra Estraro kaj respondeca pri la laboro kun infanoj. Li i.a. organizis diversajn tre sukcesajn aranĝojn.

Esperanta agado post 1990 redakti

Post la unuiĝo de GDR kun okcidenta Germanio Wollenberg dum multaj jaroj estis estrarano, poste prezidanto de ELB. Li multon faris kaj daŭre faradas por la intelekta "verda vivo" en Berlino, zorgante i.a. pri interesa programo en loka Esperanta grupo. Li gvidis multajn ekskursojn tra Berlino pritraktante Berlinajn kvartalojn aŭ konstruaĵojn, kiuj estis gravaj en la historio de Esperanto.

Partoprenis en En la mondon venis nova lingvo, festlibro por Ulrich Lins.

Interlingvistiko redakti

Wollenberg ankaŭ estas aŭtoro pri interlingvistikaj kaj aliaj temoj, aparte historiaj. Tion i.a. ankaŭ dokumentas la jubilea libro ("Esperanto. Lingvo kaj Kulturo en Berlin"), kiun li redaktis. Krome aperis pli ol 90 fakaj kontribuoj de li.

Li estas aktiva membro de "Gesellschaft für Interlinguistik e.V." (GIL, Societo pri Inter-lingvistiko r.a.), kie li kelkfoje prelegis dum la sciencaj konferencoj (la tekstoj aperis en la Aktoj de GIL).

Literaturo redakti

  • 2008: Blanke, Detlev. Bibliografio de la verkaro de Fritz Wollenberg. En: "Interlinguistische Informationen" (Interlingvistikaj informoj) kajero 68 (3/2008)
  • 2008: Berlina Informilo 12/2008

Verkoj (elekto) redakti

  • La humanisma mesaĝo de Zamenhof - Okaze de la 125-a naskiĝtago de la iniciatinto de Esperanto 15-a de dec. 1984. En: der esperantist 6/1984, p. 122-125
  • La naskiĝa dokumento de Esperanto. En: der esperantist, 6/1987, p. 121-127
  • La Berlinaj esperantistoj kaj la 750-jariĝo de Esperanto. En: PACO, GDR-eldono, Berlin 1987, p. 33-35.
  • Wilhelm Foerster - eminenta sciencisto kaj esperantisto. En: PACO, GDR-eldono, Berlin 1989, p. 31-35
  • El la historio de la Esperanto-movado en Berlin. Unua Parto 1903-1918, Esperanto-Liga Berlin, Berlin 1993,, 77 p
  • Prof. Adolf Schmidt - der erste Vorsitzende der Berliner Esperanto-Gruppe (1903-1908). En: Esperanto in Berlin 10 en majo1993, p. 7-9.
  • 90 jaroj Esperanto-movado en Berlin - De Jean Borel ĝis la jubilea kunveno en1993. En: Esperanto aktuell, p. 6-9
  • Wilhelm Wittbrodt - der erste Vorsitzende der Esperanto-Liga in Berlin (1949-1950). En: Esperanto in Berlin, speciala numero la 3-an de julio 1994, p. 4-6
  • Die interlinguistischen Auffassungen Adolf Schmidts und sein Engagement für die internationale Sprache Esperanto. En: Adolf Schmidt 1860–1944. Zum 50. Todestag des Geophysikers und Esperantisten am 17.10.1994. GeoForschungsZentrum Potsdam unter Mitwirkung der Esperanto-Liga Berlin (Eld.), Potsdam 1994, p. 15–29.
  • Wilhelm Wetekamp kaj la Werner-Siemens-Realgymnasium en Schöneberg. En: Berlina Esperanto-kulturo 2, aldono al la Berlina Informilo en aprilo 1995.
  • Der Briefwechsel Wilhelm Ostwalds zu interlinguistischen Problemen. En: Fritz Wollenberg / Ulrich Becker (Red.): Eine Sprache für die Wissenschaft. Beiträge und Materialien des Interlinguistik-Kolloquiums für Wilhelm Ostwald am 9. November 1996 an der Humboldt-Universität zu Berlin, Interlinguistische Informationen, Mitteilungsblatt der Gesellschaft für Interlinguistik e.V., Beiheft 3, Detlev Blanke (Eld.), Berlin 1998, p. 32-107.
  • kun Karl Hansel (Eld.): Aus dem Briefwechsel Wilhelm Ostwalds zur Einführung einer 'Weltsprache. En: Mitteilungen der Wilhelm-Ostwald-Gesellschaft zu Großbothen e.V., Sonderheft 6, Großbothen 1999. 149 p.
  • La Esperanto-movado en Berlino. En: Kongresa Libro de 84-a Universala Kongreso de Esperanto. Unviersala Esperanto-Asocio, Rotterdam 1999, p 42-46
  • Erfahrungen bei der Erforschung und Darstellung der Berliner Esperanto-Geschichte. En: Sabine Fiedler, Liu Haitao (Eld.): Studoj pri Interlingvistiko.Festlibro omaĝe al la 60-jariĝo de Detlev Blanke, Kava Pech, Dobřichovice, p. 487-503
  • Chronik zur Geschichte des Esperanto in Ostberlin 1945–1991. En Arbeitsmaterial. Arbeitsgruppe zur Erforschung der Geschichte des Esperanto-Verbandes im Kulturbund der DDR (Eld.), Berlin 2002, 85 p.
  • Eine Chronologie zur Geschichte des Esperanto in Berlin (Kronologio pri historio de Esperanto en Berlino). En: Blanke, Detlev (2003, Red.): Beiträge zur Geschichte des Esperanto-Verbandes im Kulturbund der DDR (von Rolf Beau, Ulrich Becker, Torsten Bendias, Dirk Bindmann, Detlev Blanke, Wolfgang Both, Rudolf Burmeister, Till Dahlenburg, Rainer Knapp, Linde Knöschke, Helmut Krone, Max Hans-Jürgen Mattusch, Monika Ludewig, Achim Meinel, Werner Pfennig, Marcus Sikosek, Janos Sipos, Fritz Wollenberg). Arbeitsgruppe zur Erforschung der Geschichte des Esperanto-Verbandes im Kulturbund der DDR, Berlin 2003, p.56-59.
  • Sukcesa omaĝo al Jan Fethke. En: Berlina Informilo 4/2003.
  • La vivo de Jan Fethke (1903-1980), alinome Jean Forge, filmisto kaj Esperanto-verkisto. En: Esperanto aktuell 3/2003, p. 16
  • Plansprachen im Archiv der Berlin-Brandenburgischen Akademie der Wissenschaften. En: Plansprachliche Bibliotheken und Archive – Beiträge der 17. Jahrestagung der Gesellschaft für Interlinguistik e. V., 23.–25. November 2007 in Berlin. Interlinguistische Informationen, Beiheft 15, Detlev Blanke (Eld.), Berlin 2008, S. 45–56.
  • Intervjuo kun Ludwig Schödl. Kun enkonduko de Detlev Blanke / La intervjuon realigis Fritz Wollenberg / Tajpita kaj esperantigita de Sebastian Hartwig). Arbeitsgruppe zur Erforschung der Geschichte des Esperanto-Verbandes im Kulturbund der DDR, Berlin 2008.
  • Adolf Schmidt - ein Pionier der Geophysik und des Esperanto als literarische Figur. En: Fiedler, Sabine (eld.). Die Rolle von Persönlichkeiten in der Geschichte der Plansprachen. GIL, Berlin 2010, p. 133-162.
  • (Red.). Esperanto – Lingvo kaj Kulturo Berlino: Jubilea Libro 1903 – 2003; Enrigardo, Rerigardo, Antaŭrigardo = Esperanto - Sprache und Kultur in Berlin. Esperanto-Ligo Berlino r.A. (Eld.), Mondial, Novjorko - Berlino: 2006, 367 p. (en la germana kaj Esperanto) – ISBN 1-59569-043-3.
  • Ein Novum mit Tradition - die deutschsprachige Biografie des Begründers der Sprache Esperanto, Lejzer Ludwik Zamenhof. En: Florilegium Interlinguisticum - Festschrift für Detlev Blanke zum 70. Geburtstag. Cyril Brosch, Sabine Fiedler (eld.), Peter Lang, Frankfurt am Main, Berlin... 2011, p. 381-406
  • (Red.): Esperanto. Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio 111 jaroj, Jubilea Libro 1903-2014, Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio (Eld.), Mondial, Novjorko – Berlino 2017 (Kontribuoj en la germana kaj en Esperanto), ISBN 978-1-59569-340-2.
  • La kuraĝulo el Neuruppin. Ludwig Schödl – elstara germana esperantisto kaj pedagogo kun civitana kuraĝo. En: En la mondon venis nova lingvo. Festlibro por la 75-jariĝo de Ulrich Lins, Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam 2018

Eksteraj ligiloj redakti