Nagojo
Nagojo[1][2][3] aŭ Urbo Nagojo[4] (
Nagojo | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 460-8508 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 326 844 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 7 128 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 35° 11′ N, 136° 54′ O (mapo)35.181388888889136.90638888889Koordinatoj: 35° 11′ N, 136° 54′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 326,43 km² (32 643 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+09:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
NomoRedakti
La nomo signifas malvaste Urbo Nagoja, sed vaste signifas pli grandan lokon: Kiel oni nomas ĉirkaŭejon de Tokiaj specialaj kvartaloj "Tokio", tiel oni nomas ĉirkaŭejon de Urbo Nagoja "Nagojo". Ĉar la lokonomo "Aiĉi" de la gubernio estas malpli konata ol "Nagojo", fojfoje oni uzas "Nagoja" anstataŭ "Aiĉi" por gubernio Aiĉi. Ankaŭ originale Nagoya (名古屋) signifis ĉirkaŭejon de la urbo de Nagoja Kastelo (nun Naka-kvartalo).
Nagojo estas esperantigita loknomo de Nagoya.
HistorioRedakti
Nagojo ligiĝas al konstruo de kastelo en 1612. Antaŭ ol Nagoja Kastelo konstruiĝis, oni skribis la nomon Nagoya en alia ĉin-skribo (那古野). Poste la loko iĝis industria loko. Oni okupiĝis precipe pri ceramikaĵoj. Nagojo urbiĝis en 1889. Dum la 2-a mondmilito Usono ofte bombardis la urbon.
GeografioRedakti
Nagojo situas en la regiono Ĉubu, borde de la Pacifika Oceano
KlimatoRedakti
En Nagojo jare pluvas po 1565 mm (en ĉiuj monatoj pluvas, en februaro neĝas). La temperaturo en julio-aŭgusto estas ĉirkaŭe 30 °C. Tio estas vintre ĉirkaŭ frostopunkto.
Kvartaloj (-ku)Redakti
Urbo Nagojo havas la 16 kvartalojn, kiuj nomiĝas Atsuta, Kita-ku, Ŝoŭa, Ĉikusa, Tenpaku, Nakagaŭa, Naka-ku, Nakamura, Niŝi-ku, Higaŝi-ku, Mizuho, Midori, Minato, Minami, Mejto kaj Morijama.
EdukadoRedakti
En la urbo lokas la Universitato de Nagojo.
TransportoRedakti
Nagojo havas internaciajn flughavenon, havenon, stacidomojn kaj metroojn. Flughaveno de Nagojo (aŭ Komaki) troviĝas apud Nagojo. Je la 17-a de februaro 2005 Internacia Flughaveno Ĉubu (aŭ angle konata kiel Centrair: "centro" laŭ la regiono Ĉubu + "aero".) malfermiĝis, alproprigis ĝian flugservon.
Haveno de Nagojo servas amase eksporti aŭtomobilojn.
La turforma stacidomo de Nagoya (JR Central Towers, aŭ "JR Centra Turo") estas konsiderata la plej alta stacidomo de la mondo.
VidindaĵojRedakti
SpecialaĵojRedakti
FamulojRedakti
Nagojo estas naskiĝurbo de Ŝimomura Joŝiŝi.
SportoRedakti
Esperanto en NagojoRedakti
- Nagoja Esperanto-Centro[5]
ĜemelurbojRedakti
BildaroRedakti
Notoj kaj eksteraj ligilojRedakti
- ↑ Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (SAT, 2012)
- ↑ Japana-Esperanta Vortaro (JEI, 1998)
- ↑ Esperanto-Japana Vortaro (JEI, 2006)
- ↑ Korespondado kun Nagojanoj Esperanto en Cisvalo
- ↑ [http://nagoya-esperanto.a.la9.jp/index.html Nagoja Esperanto-Centro japane, esperante
Vidu ankaŭRedakti
- Plej grandaj urboj (laŭ loĝantaro)
- Listo de milionurboj