Emmi Stox (naskiĝis la 21-an de julio 1905) estis germana esperantistino. Ŝi estis prezidanto de Esperanto-Ligo Berlin - ELB (1971-1977).[1] Jam dum jardekoj ŝi aktivis en la berlina Esperanto-movado, kiam ŝi en 1971 fariĝis la unua virino pinte de berlina Esperanto-organizaĵo[2].

Emmi Stox
Persona informo
Naskiĝo 21-an de julio 1905 (1905-07-21) (118-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Profesie ŝi estis oficistino ĉe Deutsche Bundespost (Germana Federacia Poŝto).

Emmi Stox eniris la estraron de ELB en 1969 kiel IEMW-komisiulo. Ŝi flegis la kontaktojn al la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, kie hodiaŭ oni trovas foton de ŝi el 1953.[1].

Dum ŝia prezidanteco ELB transiris al novaj formoj de informado, instruado kaj de organiza agado kaj entute komencis moderniĝi. Hermann D. Tautorat (1944-1996) en 1970 eniris la estraron kiel komisiulo por informado kaj alparolis specifajn grupojn, ekz. studentoj, gvidis modernajn kursojn kaj instalis novan renkontiĝejon kun biblioteko.

Emmi Stox prelegis la 4-an de novembro 1975 en la monata ELB-kunveno pri la temo: “Pensoj de esperantistino okaze de la virina jaro”[3], kaj la 1-an de junio 1976 pri “Sepdekjara jubileo de tutlanda Esperanto-organizaĵo en Germanujo”[4]. Tio montras, kion ŝi trovis grave.

En jarĉefkunveno de ELB la 18-an de januaro 1977 Emmi Stox ne plu kandidatis. En la kunveno estis balotita Ina Tautorat nova prezidanto de ELB kaj Emmi Stox estis aprezita pro ŝia „senlaca agado“[5]. Emmi Stox daŭrigis sian agadon por ELB ankaŭ poste.

Fontoj redakti

  1. Fritz Wollenberg (Red.): Esperanto. Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio. 111 jaroj, Jubilea LIbro 1903-2014, Mondial, Novjorko – Berlino 2017, p. 432
  2. Gratuloj al Emmi Stox, 75-jara, en: Berlina Informilo, julio-aŭgusto 1980, p. 2, eldonis Esperanto-Ligo Berlin (ELB)
  3. Berlina Informilo, novembro 1975, p 2, eldonis ELB
  4. Berlina Informilo, junio 1976, p. 2, eldonis ELB
  5. Berlina Informilo, februaro 1977, p.1,eldonis ELB