Bengt-Arne Wickström

aŭstra ekonomikisto

Bengt-Arne WICKSTRÖM (naskiĝis la 6-an de aprilo 1948 en Borgsjö, Svedio) estas sveda esperantisto. Li estas doktoro pri ekonomiko kaj manaĝero de scienco, kiu ekde 2014 laboras kiel Herder- kaj ekde 2016 kiel gastprofesoro ĉe la Universitato Andrássy en Budapeŝto. Li instruis ekonomikon de la publika sektoro en Humboldt Universitato en Berlino, Germanio kaj gvidis tie la Institut für Finanzwissenschaft (Instituto pri Publikaj Financoj) de Ekonomika Fakultato, en kies konstruo li grave kunagadis.[1]

Bengt-Arne Wickström
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aprilo 1948 (1948-04-06) (76-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco AŭstrioGermanio
Familio
Infanoj Anna-Laura WickströmDavid-Emil Wickström
Okupo
Okupo ekonomikisto • universitata instruisto • esperantisto
vdr

Wickström ligis sian instrulaboron kun administracia kaj sciencorganiza agado, kun esplorado kaj publikigado pri liaj ĉeffakoj  Public Choice, loĝantara ekonomiko, socialema ekonomiko, pensiula antaŭzorgo kaj „ekonomio kaj lingvo“. Wickström aktivas kiel membro de Societo pri Interlingvistiko kaj en la Esperanto-movado.[2]

Li aktivis kiel membro de LKK de tri UKoj kaj estis prezidanto de LKK por la 84-a UK de Esperanto en Berlino 1999. Li estas senatano de AIS.[3]

Eduko redakti

Bengt-Arne Wickström abiturientiĝis en 1967 ĉe fama internuleja gimnazio en Sigtuna ĉe Stokholmo.

En 1969 li finis studon de fiziko kaj matematiko ĉe la Bowdoin College en Brunswick en Usona Federacia Ŝtato Majno kiel Bachelor of Arts. Poste li translokiĝis al la federacia ŝtato Novjorkio kaj daŭrigis sian fizikstudon ĉe la Stony-Brook-Universitato kaj finis ĝin en 1970 kiel Magistro (Master of Arts).

Poste li studis en la sama universitato ekonomikon de la publika sektoro. Sian duan magistron li akiris en 1973 kaj doktoriĝis en 1975 pri „Ekonomia sistemo kun ŝanĝeblaj preferoj“ (angle „An economic system with changeable preferences“) al Doctor of Philosophy.

Instru- kaj esploragado redakti

Post unu jaro kiel instrukomisiito ĉe la Nordokcidenta Universitato en Evanston (Ilinojso) Bengt-Arne Wickström en 1976 fariĝis profesoro en la renoma Norvega Komerca Altlernejo (NHH) en Bergeno. En ĉi-tiu urbo li ĉeflabore agadis ĝis 1988 kaj de 1988 ĝis 1992 kromlabore, sed estis interrompoj pro esplorrestadoj ĉe la Universitato Mannheim (Alexander-von-Humboldt-Forschungsstipendium). En 1986 li transiris de NHH al la Universitato Bergeno.

Ekde 1988 li instruis kiel profesoro ĉe la Universitato Johannes Kepler Linco, Aŭstrio. En 1992 li akceptis la katedron pri ekonomiko de la publika sektoro de Humboldt-Universitato en Berlino, kiun li tenis ĝis la emeritigo en 2013.

Ekde 2003 li krome estas instrukomisiito ĉe la Universitato Lucian Blaga Sibiu (Rumanio) kaj ekde 2007 ankaŭ honoraria profesoro de la Universitato de Havano (Kubo).

Liaj instrufakoj estas apud la ĝenerala ekonomiko de la publika sektoro la socialema ekonomiko, pensiula antaŭzorgo kaj „ekonomio kaj lingvo“.

Li gastis inter 1995 kaj 2012 interalie en la universitatoj en Orléans (Francio), Stokholmo (Svedio), Bergeno (Norvegio), Munkeno, Kanbero (Australian National University), Parizo (Université Paris 1 Panthéon-Sorbonne, Francio), en Ĥajfo (Universitato de Ĥajfo, Israelo), Havano (Kubo), Ramat-Gan (Bar-Ilan-Universitato, Israelo), Romo (La Sapienza, Italio), Ŝanhajo (Fudan Universitato, Ĉinio), en Bolzano (Libera Universitato, Italio) kaj Vuhano (Universitato pri Scienco kaj Tekniko de Centra Ĉinio).

Jam de 2006 ĝis 2010 Bengt-Arne Wickström kaj Jürgen van Buer en prelegoj kaj seminarioj en la Humboldt-Universität pritraktis la rilatojn inter ekonomio kaj lingvo.

Wickström komune kun Michele Gazzola kaj Torsten Templin fondis la esplorgrupon „Ekonomio kaj lingvo“, REAL. En 2013 ĝi organizis la konferencon „The Economics of Language Policy“, en 2015  la simpozion „Economics, Linguistic Justice  and Language Policy kaj en 2017 la simpozion „Language Skills for Economic and Social Inclusion“. De 2014 ĝis 2019 esplorgrupo apartenis al la Kultur-, Sozial- und Bildungswissenschaftliche Fakultät der Humboldt-Universität zu Berlin (Kultur-, Soci- kaj Klerigscienca Fakultato de Humboldt-Universitato) kaj estis parto de la interfaka MIME-Projekto (Mobileco kaj Inkludo en plurlingva Eŭropo) subtenita de la Eŭropo-Komisiono (7-a Kadra programo). Ekde 2020 ĝi apartenas al la Ulster University.[4]

Celo de la esplorgrupo estas la pluevoluigo kaj apliko de la ekonomia ektraktado kaj de la metodoj de politika analizo en la lingvosciencoj. Ĉefaj esplortemoj estas lingvodinamiko, lingvopolitiko, ekonomio de la lingvo kaj lingvaj rajtoj.

Redakta agado redakti

Bengt-Arne Wickström estis membro de Redakta Komitato de kelkaj ekonomikaj gazetoj: Journal of Population Economics (1988–2006) kaj Public Choice (1990–2016). Redaktoris Language Policy and Linguistic Justice.

Funkcioj redakti

Bengt-Arne Wickström plenumis diversajn administraciajn taskojn kaj kunlaboris en kelkaj estraroj kaj komisionoj.

Ekde 1988 li en Verein für Socialpolitik (VfS) interalie estis de 2001 ĝis 2005 prezidanto de la komisiono pri loĝantara ekonomio kaj de 2005 ĝis 2009 prezidanto de la komisiono pri ekonomiko de publika sektoro.

Ekde 1992 li estas senatano de la Internacia Akademio de Sciencoj San Marino (AIS).

La Simpozion de Eŭropaj Konunikadkibernetikistoj kaj Interlingvistoj kun la kadra temo “Kibernetikaj vizioj – (re)vizio de kibernetiko” en novembro 1999 ĉe la Humboldt-Universitato li gvidis kaj kiel gastiganto kaj kiel dekano de la Sekcio Kibernetiko de AIS San Marino komune kun Heinz Lohse (Lepsiko), direktoro de la Institut für Kybernetik Berlin / Gesellschaft für Kommunikationskybernetik e. V (Instituto pri Kibernetiko Berlino / Societo pri Komunikadkibernetiko r. A.) kaj Siegfried Piotrowski (Hagen), prezidanto de Europa Klub / Gesellschaft für sprachgrenzübergreifende europäische Verständigung e. V. (Eŭropa Klubo / Societo pri Lingvolimtransira Eŭropa Interkompreniĝo r. A.).[5]

De 2001 ĝis 2003 Wickström estis vicprezidanto de Deutsches Institut für Wirtschaftsforschung (DIW – Germana Instituto pri Ekonomiesploro).

Li kontribuis al la pliigo de universitataj esplorkooperadoj de DIW kaj al la plivastigo de intima ligo kun berlinaj sciencaj rondoj kaj de internacia interkonektado prefere en Eŭropo.

Li estis loka aranĝanto de la sesa jarkunveno de European Society for Population Economics en Gmunden (ĉe Linco), Aŭstrio (junio 1992), prezidanto de la programkomitato kaj loka aranĝanto de la jarkunveno de European Public Choice Society en Berlino (aprilo 2004) kaj prezidanto de la Local Organizing Committee de European Association for Research in Industrial Economics(EARIE) en Berlino (septembro 2004).

Kiel ekstera ekspertizisto kaj membro de la Plankomisiono Socisciencoj de altlerneja strukturkoncepto de la Universitato Osnabrück li agadis en 1996.

Esperanto/Interlingvistiko redakti

Bengt Arne-Wickström kaj private kaj per scienca laboro bone konis la problemojn de internacia lingva komunikado. Liaj infanoj, kiuj aktivis en la Esperanto-Junularo, kreskiĝis kun angla (lingvo de la patrino), sveda (patrina lingvo de la patro), norvega kaj germana lingvoj (lingvoj de la landoj, en kiuj la familio vivis). Wickström krome regas la francan kaj la hispanan lingvojn.

Pro tio li pli kaj pli interesiĝis pri problemoj de plurlingveco, de lingvolernado kaj de lingva justeco.

Esperanton Wickström jam lernis kaj uzis kiel lernanto kaj gimnaziano en Svedio, sed nur en Norvegio kaj partoprenante la UK de Esperanto en Varsovio en 1987 li komencis aktivi en la Esperanto-movado kaj de tiam uzis la lingvon en la privata kaj scienca interkomunikadoj.[6]

Li estis membro de LKK de la UK en Bergeno (1991) kaj de tiu en Vieno (1992).

Kiel prezidanto de la LKK li gvidis de 1995 ĝis majo 1999 la preparlaboroj por la 84-a UK en Berlino (1999), okazinta sub aŭspicio de la eksa Federacia Prezidento Roman Herzog kun pli ol 2700 Esperanto-parolantoj el 66 landoj pri la kongrestemo „Tutmondiĝo – ŝancoj por la paco?“.

Wickström respondecis pri la estiĝo kaj la agado de la Honora Komitato de UK, al kiu apartenis altrangaj personoj el politiko, scienco kaj kulturo.

Pli ol 190 unuopaj aranĝoj – sciencaj, kulturaj, artaj kaj aliaj – estis kunordigendaj dum la UK, kiam Wickström agadis kiel kongresejestro en ICC.

Ekde 1993 Wickström estis membro de la Societo pri Interlingvistiko. Li prelegis kadre de la jarkunvenoj en Berlino pri la temoj „Ekonomio kaj llingvo“ (2008), „Lingvoplanado kaj kostoj“ (2016), „Lingvoplanado baze de kostoj“ (2017) und „Procenta regulo, teritoria komunumo kaj la sukcesa diskriminacio de malplimulto: Kelkaj ekzemploj el Transilvanio kaj el la suda Slovakio“ (2019).[7]

La prelegoj estis publikigitaj en aldonaj kajeroj al la GIL-bulteno „Interlinguistische Informationen“, eldonitaj de 2009 ĝis 2010 de Sabine Fiedler kaj ekde 2011 de Cyril Brosch kaj Sabine Fiedler.

Wickström kunlaboris kun aliaj GIL-membroj kadre de esplorprojektoj, ekzemple kun Michele Gazzola, Cyrill Brosch kaj Sabine Fiedler en la projekto MIME. Vidu ankaŭ sub Verkoj.

Kiel gastiganto Wickström malfermis la komunan Interlingvistik-Kolokvon por Wilhelm Ostwald de Societo pri Interlingvistiko, Wilhelm-Ostwald-Gesellschaft zu Großbothen (Wilhelm-Ostwald-Societo en Großbothen) kaj de Esperanto-Ligo Berlin kun la Ostwald-ekspozicio de la Arkivo de Berlin-Brandenburgia Akademio de Sciencoj en novembro 1996 en la Ekonomika Fakultato de Humboldt-Universitato en Berlino.[8]

La aranĝo okazis memore al la prelego de Ostwald „Die internationale Hilfssprache und das Esperanto“ (La internacia helplingvo kaj Esperanto)[9], farita en 1906 en la ĵus nove malfermita Komerca Altlernejo Berlino, altlerneja institucio kun entrepenekonomia fokuso, unuigita en 1946 kun Staatswissenschaftlich-Statistisches Seminar (Ŝtatscienca- Statistika Seminario) de Friedrich-Wilhelm-Universitato, fondita en 1886, al Ekonomika Fakultato de Humboldt-Universitato en Berlino.[10]

Rigarde al la jubileoj Wickström en sia malferma parolado citis la vortojn de Ostwald el 1906 „La zorgo de la maljunaj praktikuloj, ke la science klerigita komercisto fariĝus tro dokta, tio signifas ne taŭga, montriĝis senkiala. Wickström klarigis, ke tio ankaŭ validas por la nuna klerigo de siaj studentoj kaj substrekis la valoron de la interlingvistiko por sia fakultato laŭ la penso de Ostwald „La esenco de ĉi-tiu nova movado (Movado por mondlingvo - komento de la kontribuaŭtoro) estas la ekkono, ke la scienco havas aliron al ĉiuj terenoj de la vivo.“[11]

Li partoprenis en kolektiva verko La arto labori kune per artikolo Lingvaj rajtoj kaj lingva justeco.[12]

Persone redakti

Bengt-Arne Wickström estas edzo de la usona lingvoinstruistino Judith Wickström-Haber kaj ekde lia agado en Linco aŭstria civitano. Lia edzino instruas ĉe la Eŭropa Universitato Viadrina en Frankfurto ĉe Odro. Li havas du plenkreskajn infanojn Lia filo David-Emil (nask. 1978 en Bergeno) estas profesoro ĉe la Popakademie Baden-Württemberg (Popakademio Baden-Virtembergo), lia filino Anna-Laura (nak. 1980 en Bergeno) doktoriĝinta matematikistino.

Verkaro redakti

  • kun Michal Simon: Radio observations of filaments during the eclipses of September 11, 1969 and March 7, 1970. En: Solar Physics 20 (1971), p. 122–129.
  • An economic system with changeable preferances. Dissertation. State University of New York at Stony Brook 1975,.93 paĝoj.
  • kun Peter J. Kalman: A dynamic nonlinear constrained optimal replacement model. En: Naval Research Logistics Quarterly 23 (1976), p. 639–651.
  • Prepensely prejudicing preferences: Prologue to a probe of propaganda and proselytizing. En: American Economist 23 (1979), p. 7–15.
  • kun Lars Thorlund‐Petersen: Price uncertainty, economies of scale and the competitive firm. En: Economics Letters 9.2 (1982-02), p. 147–151.
  • Income redistribution and the demand for social insurance. Social Insurance (eld. L. Söderström). Amsterdam: North-Holland 1983, p. 21 –33.
  • Economic justice and economic power: An inquiry into distributive justice and political stability. En: Public Choice 43 (1984), p. 225–249.
  • kun Richard Dusansky: Money and transaction costs under uncertainty. En: European Journal of Political Economy / Europäische Zeitschrift für Politische Ökonomie 1.1 (1985), p. 21–44.
  • Free riders and band wagons: On the optimal supply of public goods. Public Goods and Public Allocation Policy. Serio: Staatliche Allokationspolitik im marktwirtschaftlichen System, vol. 14 (eld.R. Pethig). Frankfurt a. M., Peter Lang Verlag 1985, p. 41 –61.
  • Steuer und Allokation. Wirtschaftspolitische Blätter,33 (1986), p. 517 –526.
  • The growth of government and the rise of pressure groups. Efficiency, Institutions, and Economic Policy (eld. R. Pethig kaj U. Schlieper). Springer-Verlag, Berlin 1987, pS. 39 –57.
  • Ekonomiaj teorioj pri justeco. Scienca revuo, 39(1988), p. 3 –16.
  • The Norwegian socialsecurity system: Present state and future prospects. In: Essays in law and conomics: Corporations, accident prevention and compensation for losses. Eldonita de Roger Faure Michael kaj van den Bergh. Antwerpen: Maklu Uitgevers, 1989, p. 163–184.
  • kun Johann K. Brunner: Politically stable pay-as-you-go pension systems: Why the social-insurance budgetis too small in a democracy. Journal of Economics / Zeitschrift für Nationalökonomie, Suppl. 7(1993), p. 177 –190.
  • Decentralization and pressuregroup activities. En: Optimal decisions in markets and planned economies. Richard Quandt kaj Dušan Tříska (eld.), Westview Press, San Francisco 1990, p. 189–196.
  • Editorial: Symposium on: Social Insurance Economics. En: Journal of Population Economics 8.2, (1995-05), p. 135.
  • (eld.): Symposium on: Social Insurance Economics. En: Journal of Population Economics 8.2 (199505), p. 135–221.
  • kun Werner Güth kaj Martin Strobel: Equilibrium selection in linguistic games: Kial ni (ne) parolas esperanton? En: Understanding strategic interaction: Essays in honor of Reinhard Selten. Wulf Albers, Werner Güth, Peter Hammerstein, Benny Moldovanu kaj Eric Van Damme (eld.), Springer, Berlin 1997, p. 257–269.
  • Was ist Gerechtigkeit zwischen Generationen? Beziehungen zwischen Generationen (eld. Ch. Badelt). Schriftenreihe des ÖIF, 4(1997) Wien, p. 47 –57.
  • Comment on “The politics of European federalism”. En: Constitutional law and economics of the European Union. Dieter Schmidtchen kaj Robert R. Cooter (eld.). Edward Elgar, Cheltenham 1997, p. 105–107.
  • Kio estas kostoj kaj utilo de lingvouzo? La kostoj de la eŭropa lingva (ne-)komunikado. (R. Selten, eld.). „Esperanto“ radikala asocio, Rom 1997, 5 –13. Kaj en: Esperanto – Lingvo kaj Kulturo en Berlino, Jubilea Libro 1903 - 2003, Redaktis: Fritz Wollenberg, Esperanto-Liga Berlin (eld.), Mondial, Novjorko – Berlino 2006, p. 203–215, Esperanto kun germanlingva resumo – ISBN 978-1-59569-043-2.
  • Regulation of natural monopoly: A public-choice perspective. Approaches to and Dilemmas in Economic Regulation. Politics, Economics and Dynamics (eld. A. Midttun kaj E. Svindland.), Palgrave Publishers, Houndmills und New York 2001, p. 55 –73.
  • kun T. Brück (eld.): The economic consequences of terror European Journal of Political Economy, 20 (2004), p. 291 –515.
  • Can bilingualism be dynamically stable? A simple model of language choice. Rationality and Society, 17(2005), S. 81 –115.
  • Fairness, rights, and language rights: On the fair treatment of linguistic minorities. Public Economics and Public Choice. Contributions in Honor of Charles B. Blankart (eld. P. Baake kaj R. Borck). Springer, Berlin 2007, p. 81 –102.
  • Ekonomiko kaj lingvo. Internacia kongresa universitato, 61a sesio (Hrsg. José Antonio Vergara). UEA, Rotterdam 2008, p. 13–24.
  • Ökonomie und Sprache. Interlinguistische Informationen, Beiheft 16 (Hrsg. Sabine Fiedler), Gesellschaft für Interlinguistik, Berlin 2009, p. 137 –156.
  • Finanzpolitik und Schattenwirtschaft. (Reihe: Schriften des Vereins für Socialpolitik.) Neue Folge, vol. 324 (eld.), Duncker & Humblot, Berlin 2010, 196 paĝoj.
  • Lingvaj rajtoj kaj lingva justeco. En: La arto labori kune. Festlibro por Humphrey Tonkin (eld. Detlev Blanke kaj Ulrich Lins). UEA, Rotterdam 2010, p. 97–103.
  • Öffentliche Finanzen, Fiskalwettbewerb, Nachhaltigkeit und soziale Wohlfahrt. Serio: Schriften des Vereins für Socialpolitik. Neue Folge, vol. 330. (eld.). Duncker & Humblot, Berlin 2011, 239 paĝoj.
  • Die Sprache als erneuerbare Ressource: Die Kapazität verschiedener Sprachen, fremde Elemente zu nostrifizieren. En: Florilegium Interlinguisticum. Festschrift für Detlev Blanke zum 70. Geburtstag (eld. Cyril Brosch kaj Sabine Fiedler), Peter Lang, Frankfurt am Main 2011, p. 193 –208.
  • Rechte für ethnische Minderheiten und Einwanderung / Rajtoj de etnaj malplimultoj kaj enmigrado. En: Littera scripta manet. Serta in honorem Helmar Frank (eld. Vĕra Barandovská-Frank). Akademia libroservo, Paderborn 2013, p. 718–728.
  • Nachhaltiges Überleben von Minderheitensprachen: eine Übersicht einiger Modelle. In: Dogma und Evolution. Beiträge zum 60. Geburtstag von Dietmar Meyer. (eld. Jörg Dötsch). Metropolis-Verlag, Marburg 2014, p. 101 –126.
  • kun Michele Gazzola kaj François Grin: A concise bibliography of language economics. En: The economics of language policy. Michele Gazzola kaj Bengt‐Arne Wickström (eld.). MIT Press, Cambridge 2016. ĉapitro 2, p. 53–92.
  • kun Michele Gazzola (eld.) The economics of language policy. MIT Press, Cambridge 2016.
  • English-only language policy: The road to provincialism? En: Acta universitatis sapientiae, European and regional studies. 9, 1(2016), p. 71–76.
  • Lingvopolitiko kaj kostoj. Perspectives of language communication in the EU (eld. Dominika Tekeliová). Constantin the Philosopher University of Nitra –Faculty of Central European Studies, Nitra 2016, p. 125–138.
  • Lingva justeco: Optimumaj minoritataj rajtoj kaj ilia realigo. En: Internacia kongresa universitato, 69a sesio. José Antonio Vergara und Alexandre André (eld.). Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam 2016, p. 5–16.
  • kun Michele Gazzola kaj Sabrina Hahm: Sind Fremdsprachenkenntnisse mit dem Einkommen und der Beschäftigung verbunden? Empirische Evidenz aus Deutschland und aus der Welt. En: Jahrbuch der Gesellschaft für Interlinguistik (eld. Cyril Robert Brosch kaj Sabine Fiedler), Leipziger Universitätsverlag GmbH, Leipzig 2018.
  • kun Torsten Templin kaj MIichele Gazzola: How important is demolinguistic concentration for the survival of minority languages in a world of increasing mobility? En: The MIME vademecum: Mobility and inclusion in multilingual Europe. François Grin, Manuel Célio Conceição, Peter A. Kraus, László Marácz, Žaneta Ozolina, Nike K. Pokorn und Anthony Pym (eld.). MIME Project, Geneva 2018.ĉapitro 17, p. 64–65.
  • kun Michele Gazzola kaj Torsten Templin (eld.): Language skills, the labour market, and socioeconomic integration: Selected papers from a colloquium at Humboldt-Universität zu Berlin, October 2017. En: Empirica 46.4 (2019), p. 617–795.
  • The percentage rule for minority language rights: Inadequate or discriminatory. En: Język, Komunikacja, Informacja 14 (2019). Ilona Koutny und Ida Stria (Hrsg.), p. 72–84.
  • On the political economy of minority rights. Three ways to manipulate a minority: Goals, rules, and border poles. En: European Journal of Political Economy (2020): 101894.

Referencoj redakti

  1. Prof. Dr. Bengt-Arne Wickström designierter Vizepräsident, Germanlingva gazetara komuniko de DIW de la 19a de aprilo 2000
  2. Detlev Blanke: Interlinguisten aus Berlin. Bengt-Arne Wickström. En: Esperanto – Lingvo kaj Kulturo en Berlino, Jubilea Libro 1903–2003, Redaktis: Fritz Wollenberg, Esperanto-Liga Berlin (eld.), Mondial, Novjorko - Berlino 2006, p. 293–295, Esperanto kun germanlingva resumo - ISBN 978-1595690432.
  3. La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). paĝo 103.
  4. Research Group Economics and Language (REAL) - About Real, ĉe ulster.ac.uk
  5. GrKG/Humankybernetik, Band 40, Heft 3, September 1999, "Mitteilungen", p. 135.
  6. Fritz Wollenberg: El la intervjuo kun prof.Wickström de la 16-a de oktobro 1995. En: Berlina Esperanto-Kulturo, Aldono al la Berlina Informilo de decembro 1995, Esperanto-Ligo Berlin (eld.).
  7. Gesellschaft für Interlinguistik e.V. - Tagungen, ĉe interlinguistik-gil.de
  8. Fritz Wollenberg: Interlingvistika Memorkolokvo por Wilhelm Ostwald en Berlin. In: Esperanto – Lingvo kaj Kulturo en Berlino, Jubilea Libro 1903–2003, Esperanto-Ligo Berlin (eld.), Mondial, Novjorko - Berlino 2006, p. 203–215, Esperanto kun germanlingva resumo - ISBN 978-1595690432.
  9. Wilhelm Ostwald: Die internationale Hilfssprache und das Esperanto. Möller & Borel, Berlin 1906.
  10. Frank Zschaler: Vom Heilig-Geist-Spital zur Wirtschaftswissenschaftlichen Fakultät. 110 Jahre Statswissenschaftlich-Statistisches Seminar an der vormals königlichen Friedrich-Wilhelms-Universität – 90 Jahre Handels-Hochschule Berlin. Springer-Verlag, Berlin, Heidelberg 1997.
  11. Ulrich Becker/Fritz Wollenberg: Eine Sprache für die Wissenschaft. Beiträge und Materialien des Interlinguistik-Kolloquiums für Wilhelm Ostwald am 9. November 1996 an der Humboldt-Universität zu Berlin. Interlinguistische Informationen. Mitteilungsblatt der Gesellschaft für Interlinguistik e.V., Beiheft 3. Berlin 1998. ISSN 1432-3567.
  12. La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). paĝoj 97-103.

Vidu ankaŭ redakti