Universitato de Stony Brook

universitato ĉe Stony Brook, Nov-Jorkio, Usono

Universitato Stony Brook (angle Stony Brook University) estas publika universitato en Stony Brook en Nov-Jorkio en Usono, unu el la universitatoj kiuj konsistigas la Ŝtata Universitato de Novjorko (SUNY). La universitato estis establita en 1957 kaj proksimume 27,000 studentoj studas tie.

Universitato de Stony Brook
publika universitato • esplorada universitato • publika eduka institucio en Usono
Informoj
fondodato 16-a de septembro 1957
Situo
Geografia situo 40° 55′ 2″ N, 73° 7′ 28″ U (mapo)40.9173205-73.1245537Koordinatoj: 40° 55′ 2″ N, 73° 7′ 28″ U (mapo)
lando Usono
urbo Stony Brook
adreso 310 Administration Building, Stony Brook, NY, 11794
poŝtkodo 11794
Estraro
ĉefestro(j) Maurie McInnis vd
Nombroj
nombro de studentoj 26 782 vd (stato: septembro 2020)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Cifereca Biblioteka Federacio
• Asocio de Esploradaj Bibliotekoj
Konsorcio de la Tut-Tera Teksaĵo
• Nov-Jorka Genara Centro
arXiv
• ORCID
Association of American Universities
• Association of American Colleges and Universities
• American Council on Education
• Koalicio por Retigita Informo
• Association of Public and Land-grant Universities
• Centro por Esploradaj Bibliotekoj vd
filioj
• Thomas Hartman Center for Parkinson' Research, Stony Brook University
• New York Sea Grant vd
Universitato de Stony Brook (New York)
Universitato de Stony Brook (New York)
DEC
Universitato de Stony Brook
Universitato de Stony Brook
Map
Universitato de Stony Brook
vdr
Logoo

Ĝi estas membro de la Asocio de Usonaj Universitatoj kaj la Asocio de Esploraj Universitatoj. Jaraj esplorelspezoj sumiĝas al pli ol 230 milionoj da dolaroj.

Historio redakti

Universitato Stony Brook estis establita en 1957 kaj translokiĝita al sia nuntempa loko en 1962. En ĝia unua jaro, ĉirkaŭ 148 studentoj studis en la universitato. La unuaj gradoj estis aljuĝitaj en 1961. Dum la 1960-aj jaroj la universitato multe kreskis kaj en 1969 pli ol 8 000 homoj studis tie. La rapida vastiĝo kaŭzis streĉitecojn inter la studentoj kaj la universitato, plejparte en lumo de la troloĝateco en la diversaj konstruaĵoj.

Dum la 1970-aj jaroj, la institucio multe investis en esplorado, kaj eĉ donis prioritaton al la Magistro super la unua grado.

Kun la ekapero de la Korona epidemio en 2020, la universitato establis elektitajn lokojn por loĝigi pacientojn.

Organizo redakti

La universitato konsistas el dek du lernejoj kaj altlernejoj, kaj kampusoj en Southampton en Unuiĝinta Reĝlando kaj el Sud-Koreio.

La lernejoj estas la jenajn:

Internaciaj rangigoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti