Majno
ŝtato de Usono
Majno (angle, Maine [mejn]) estas usona ŝtato. Ĝi fariĝis la 23-a ŝtato de Usono je la 15-a de marto 1820. Antaŭe ĝi estis parto de Masaĉuseco.
Majno estas parto de la regiono Nov-Anglio. Ĝi limas Nov-Hampŝiron kaj la kanadajn provincojn Kebekio kaj Nov-Brunsviko. Majno estas la sola usona ŝtato, kiu limas nur unu alian usonan ŝtaton.
La ĉefurbo estas Augusta, kaj la plej multhoma urbo estas Portland. La loĝantaro estis 1,330,089 en 2014.