Bergen (Norvegio)
komunumo en Hordaland, Norvegio
Bergen (esperantigite Bergeno) estas la dua plej granda norvega urbo.
Bergen | |||
---|---|---|---|
| |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 5003–5098 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 267 117 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 3 064 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 60° 24′ N, 5° 19′ O (mapo)60.39255.3233333333333Koordinatoj: 60° 24′ N, 5° 19′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 5 m [+] | ||
Areo | 87,17 km² (8 717 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Bergen (Norvegio) ĉe la Norda Maro.
GeografioRedakti
- Koordinatoj: 60° 23′ N 5° 20′ O / 60.383 °N, 5.333 °O (mapo)
- Loĝantoj: 239 494 (2005)
PriskriboRedakti
Dum la Hansa epoko ĝi estis grava komercocentro. Bergen apartenas al la plej pluvoriĉaj lokoj de Norvegio, kaj vintraj temperaturoj nur malofte subas nulon. Somere la klimato agrablas, kaj allogas multajn turistojn por vidi interalie:
- Bryggen, "la Kajaĵo", Mezepoka kvartalo da lignaj domoj kiu troviĝas en la listo de UNESKO pri mondaj heredaĵoj.
- Proksime al Bryggen, la Bergena Fiŝbazaro.
- Fløyen, pertrajnete atingebla panoramejo.
- Bergena Akvario
En Bergen estis leprulejo kie Gerardo Armenauer Hansen studis lepron en 19-a jarcento.
Volapuko en BergenRedakti
En 19-a jarcento estis volapuk-klubo en Bergen.
Faktoj rilataj al EsperantoRedakti
- Naskiĝurbo de Rolf Bugge Paulsen, Edvard Grieg
- En 1991 okazis tie Universala Kongreso de UEA.
FamulojRedakti
Bergen estas naskiĝurbo de Gerardo Armenauer Hansen kaj en Bergen mortis hungara aldviolonisto István Ipolyi.