Edvard Grieg

Edvard GRIEG (naskiĝis la 15-an de junio 1843, mortis la 4-an de septembro 1907) estis norvega komponisto kaj muzikisto, ĝenerale taksata la plej grava kaj genia el ĉiuj norvegaj komponistoj.

Edvard Grieg
Persona informo
Naskonomo Edvard Hagerup Grieg
Naskiĝo 15-an de junio 1843 (1843-06-15)
en Bergen
Morto 4-an de septembro 1907 (1907-09-04) (64-jaraĝa)
en Bergen
Mortokialo tuberkulozo
Lingvoj norvega
Ŝtataneco Norvegio
Alma mater Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko • Tanks Upper Secondary School
Subskribo Edvard Grieg
Familio
Patrino Gesine Hagerup
Frat(in)o John Grieg
Edz(in)o Nina Grieg
Infano 1
Okupo
Okupo komponistopianisto
Verkoj Peer Gynt
Piano Concerto
Holberg Suite
In the Hall of the Mountain King
Peer Gynt Suites
vdr

Edvard Grieg naskiĝis en burĝa familio de Bergen, Norvegio, la kvara el kvin infanoj, kie la patrino estis la unua pianoinstruisto. Ĉar li estis naturdotita por muziko, la tiama fama violonisto Ole Bull konsilis sendi la junan Edvardon al la konservatorio en Lejpcigo. Tie li studis de 1858 ĝis 1862 kaj verkis siajn unuajn komponaĵojn. Sed la unuajn ĉefverkojn li komponis post sia edziĝo kun sia kuzino Nina Hagerup. Tio estas la melodioj opus 5 laŭ poemoj de Hans Christian Andersen.

Li verkis ankaŭ konĉerton por piano, sonatojn, kvaropon, kantojn, ktp., en kiuj oni ofte aŭdas la influon de la norvega folklora muziko.

Sed tio, kio donis al li internacian famon, estas la scenmuziko por Peer Gynt, teatraĵo de Henrik Ibsen. Tiu muziko de Grieg estas nuntempe multe pli konata ol la teatraĵo.

Vidu ankaŭ redakti