Hans BREITENBACH (naskiĝis la 27-an de januaro 1924 en Erfurto, Turingio, mortis la 19-an de februaro 1980 en Berlino) estis germana esperantisto. En Germana Esperanto-Revuo li publikigis recenzojn sub la pseŭdonimo monitoro.

Breitenbach blindiĝis en frua junaĝo kaj ricevis lernejan kaj profesian (stenotajpistan) edukadon en la blindul-lernejo en Halle-Saale. Tie li ankaŭ lernis pianludon kaj agordadon.

Post militfino en 1945 li en Orienta Berlino laboris en muzikredakcio de berlina radiostacio. Komence de la 1950-aj jaroj li transloĝiĝis al Okcidenta Berlino kaj estis dungita de la Berliner Bank, kie li laboris kiel telefonisto ĝis la morto.

Breitenbach apartenis al la unuaj membroj de Esperantista Blindula Ligo en Germanio (EBLOGO) post ĝia refondiĝo. Inter 1959 kaj 1979 li estis la unua prezidanto de EBLOGO. De Joseph Kreitz li transprenis la eldonadon de la brajla revuo de EBLOGO Panoramo. Li mem produktis la kliŝojn per malnova presmaŝino de la berlina blindul-presejo kaj verkis kontribuojn.

Li partoprenis multajn internaciajn kongresojn kaj organizis seminariojn de blindaj esperantistoj en Rheinbreitbach 1967 kaj la 42-an IKBE en Hamburgo 1974.

Breitenbach publikigis en la Germana Esperanto-Revuo kritikajn observoj pri radioelsendoj.

Li estis redaktoro de Berlina informilo ekde julio 1953 ĝis lia morto kaj vicprezidanto de Esperanto-Ligo Berlin ekde 1956. Kiel la kontaktadresulo kaj sekretario de la Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj, Breitenbach redaktis kaj parte produktis ankaŭ ĝian organon Esperanta Ligilo. Li verkis la kontribuaĵon pri la blindula Esperanto-movado en Esperanto en Perspektivo.

En la jaro 1979 pro kancermalsano li demisiis de ĉiu posteno, Stankiewicz skribis pri li :en la Historio de Esperantomovado inter la blinduloj:

„Hans Breitenbach estis homo kun multaj talentoj. Li kapablis gvidi kunsidon kaj poste amuzi la ĉeestantojn per pianludo aŭ per spritaj kabaredaĵoj memverkitaj... Hans Breitenbach ludis gravegan rolon en la E-movado de germanaj blinduloj."

Fontoj redakti

  • I. Stankiewicz: Historio de la Esperantomovado inter la blinduloj, 3-a volumo: Eminentaj pioniroj de la blindulesperantista movado. Korektis: D. Jagiello kaj St. Makowski redaktis Raymond Gonin kaj Rudolf Krchňák, finredaktis Attila Varró, komisiite de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj. Pola Asocio de Nevidantoj, Esperanto-Sekcio (eld.). 1990.