Isaj Dratwer
juda bakteriologo kaj esperantisto
Isaj DRATWER estis juda bakteriologo kaj esperantisto. Li naskiĝis la 1-an de januaro 1905 en Varsovio kaj mortis en 1985. En la Esperanto-movado, Isaj Dratwer estis interalie fervora propagandisto, prezidanto de la Akademia Esperanto-Rondo, kaj sekretario de komitatoj postkongresaj en 1927 kaj 1931. Li ofte aperigis artikolojn (leterojn) en Heroldo de Esperanto, Pola Esperantisto kaj alie. Aparte eldoniĝis Noveloj el la rusa de Romanov, 1932.
Isaj Dratwer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1905 en Varsovio |
Morto | 1-an de januaro 1985 (80-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Pollando Israelo |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | esperantisto bakteriologo |
Verkoj | Pri internacia lingvo dum jarcentoj |
Li travivis la germanan (dum la regado de nazioj) koncentrejon.[1] En la 1950-aj jaroj li estis ĝenerala sekretario de Pola Esperanto-Asocio kaj en la 1960-aj jaroj prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo.
Verkoj
redakti- Pri Internacia Lingvo dum Jarcentoj, Tel-Avivo, 1-a eldono, 1970, 142 p.; 2-a eldono, 1977, 320 p.
- Lidja Zamenhof. Vivo kaj Agado, Antverpeno/La Laguna, 1980, 112 p.