Esperanto Triumfonta

Esperanto Triumfonta estis malnova nomo de Heroldo de Esperanto en frua 20-a jarcento. Fondita en 1920 de Teodor Jung en Kolonjo, ŝanĝis sian tro optimisman nomon al Heroldo de Esperanto en 1925[1].

La unua numero de Esperanto Triumfonta

En sia 100a eldono, je Septembro 3 1922, ili diras kiel ili havis proksimume 3200 abonantojn[2]. Pro tio, ili verŝajne estis tiam la 2a plej granda ĵurnalo en Esperantujo laŭ kvanto de abonantoj, post la revuo Esperanto de Universala Esperanto-Asocio (U.E.A.).

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti