Stanisław Lem
Stanisław Herman LEM (naskita la 12-an de septembro 1921 en Lvivo; mortinta la 27-an de marto 2006 en Krakovo) estis pola verkisto de satira kaj filozofiema sciencfikcio. Liajn librojn oni tradukis en 41 lingvojn. Vendiĝis pli ol 27 milionoj da ekzempleroj.
Stanisław Lem | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Stanisław Lem | ||||
Naskiĝo | 12-an de septembro 1921 en Lvivo | ||||
Morto | 27-an de marto 2006 (84-jara) en Krakovo | ||||
Mortis pro | kora malsufiĉo [#] | ||||
Tombo | Salwator Cemetery [#] | ||||
Religio | ateismo [#] | ||||
Etno | poloj • judoj [#] | ||||
Lingvoj | angla lingvo • pola lingvo [#] | ||||
Loĝloko | Krakovo • Vieno • Lvivo [#] | ||||
Ŝtataneco | Pollando [#] | ||||
Alma mater | Lviva Universitato • Jagelona Universitato [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Infanoj | Tomasz Lem [#] | ||||
Parencoj | Henryk Hescheles • Marian Hemar • Janina Altman [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo • eseisto • satiristo • scenaristo • sciencfikcia verkisto • futurologo • verkisto • poeto • kuracisto • scienca esploristo • dramaturgo [#] | ||||
Laborkampo | filozofio [#] | ||||
Aktiva dum | 1946– [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Solaris ❦ Summa Technologiae ❦ The Star Diaries ❦ Fiasko [#] | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [#] | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
VivoRedakti
Lem naskiĝis en Lvovo (tiam en Pollando, nun en Ukrainio) kiel filo de kuracisto Samuel Lem kaj Sabina Woller. Li studis medicinon en la Universitato de Lvovo kaj la Jagelona Universitato en Krakovo, sed interrompis la studadon pro la invado de la nazioj dum la dua mondmilito. Tiam Lem laboris kiel aŭtoriparisto kaj veldisto, kaj aniĝis al la kontraŭgermana rezistantaro. Je la fino de la milito Pollandon okupis la Ruĝa Armeo kaj la landon dum 45 jaroj regis fortoj strikte ligitaj al Sovetunio. En 1946 Lem transloĝiĝis al Krakovo kaj finis sian studadon. Li laboris kiel helpanto en scienca esplorejo kaj komencis verki novelojn dum la libertempo.
Stanislao Lem estis kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.
Li estis premiita per honora membriĝo al la asocio Science Fiction and Fantasy Writers of America (SFWA) en 1973, sed la premio estis forprenita en 1976 pro liaj komentoj pri lastatempa sciencfikcia literaturo; li priskribis ĝin kiel malplene elpensitan, aĉe verkitan, kaj zorgantan pli multe pri vendokvanto ol pri ideoj aŭ literatura novigo. SWFA poste proponis al li normalan membriĝon, sed tion li rifuzis.
VerklistoRedakti
- 1987 – Paco sur la Mondo (Pokój na Ziemi)
- 1986 – Fiasko
- 1983 – Kongreso futurologia (Kongres futurologiczny)
- 1982 – Surloka esploro (Wizja lokalna)
- 1968 – Rakontoj pri piloto Pirks (Opowieści o pilocie Pirxie)
- 1968 – Voĉo de Li (Głos Pana)
- 1965 – Ciberiado (Cyberiada)
- 1961 – Solaris (filmita de Andreo Tarkovski (Sovetio) en 1971 kaj de Steven Soderbergh (Usono) en 2002)
- 1959 – Edeno (Eden)
- 1957 – Kronikoj stelaj (Dzienniki gwiazdowe)
- 1955 – Malsanulejo de transformiĝo (Szpital przemienienia) (la unua romano de Lem, ne sciencfikcia, sed iom aŭtobiografia). En 1978 estis farita de Eduardo Zebrovski filmadapto Malsanulejo de transformiĝo.
- 1955 – La Magelana Nubo (Obłok Magellana)
En Esperanto aperisRedakti
- Rakontoj el Ciberiado (Cyberiada):
- La maŝino de Trurl (Elektrybałt Trurla) – tradukis Zbigniew Sienkiewicz en Pola Esperantisto 1-2, 1982.
- La maŝino de Trurl – tradukis el la pola Jerzy Walaszek[1].
- Kiel la mondo saviĝis (Jak ocalał świat) – traduko de Matthew McLauchlin de la angla traduko el la pola fare de Michael Kandel. 2002[1].
- Kiel saviĝis la mondo (Jak ocalał świat) – tradukis el la pola Vladimir Ivanov. 2010[2].
- Kiel la mondo saviĝis (Jak ocalał świat) – tradukis el la pola Jerzy Walaszek[1].
- La granda batado. – tradukis el la pola Jerzy Walaszek[1].
- La maŝino de Trurl (Elektrybałt Trurla) – tradukis Zbigniew Sienkiewicz en Pola Esperantisto 1-2, 1982.
- El la rememoroj de Ijon Tichy. Novelo el la ciklo Stelaj taglibroj (Dzienniki gwiazdowe). Tradukis Zbigniew Sienkiewicz. En: Sferoj 1. – Santander: Grupo Nifo, 1983[1].
- Luna nokto – sciencfikcia teatraĵo. Tradukis el la pola Valentin Melnikov. 1998[3].
- Surloka esploro (Wizja lokalna) – traduko de Jurij Finkel de la rusa traduko el la pola fare de K. Duŝenko. 2001[4].
- Elektitaj rakontoj – tradukis el la pola Jerzy Walaszek.
ReferencojRedakti
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Paĝo pri Lem ĉe autodidacticproject.org, kun la tradukoj
- ↑ Kiel saviĝis la mondo ĉe vgiv.narod.ru
- ↑ Luna nokto
- ↑ Surloka esploro en Esperanto-TTTejo