Ilustraĵo (el la latina: illustrare, klarigi) estas bildo aldonita al la teksto por klarigi ĝin. Kelkaj teknikaj aŭ abstraktaj tekstoj povas bezoni klarigajn ilustraĵojn; aliajn fojojn ilustraĵoj povas utili kiel distraĵoj aŭ simplaj helpiloj por nekleraj legantoj, ekzemple en porinfana literaturo. Foje la kondiĉo enhavi ilustraĵojn povas esti grava por la priskribo aŭ reklamado de specifa verko; foje tio eĉ venas al la titolo, kiel en Plena Ilustrita Vortaro.

Ilustraĵo de la artikolo velboato en la germanlingva Vikipedio.

Ilustraĵoj estas veraj artaĵoj, tiele ke ofte la artistoj iĝas konataj kiel famaj ilustristoj, aparte de pentristoj, desegnistoj ktp. Nepra trajto de ilustraĵoj estas ke tiuj devas utili kiel komplemento al la legado kaj ne kiel tute aparta artaĵo.

Ilustristoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti