Hospitalo de la Transfiguriĝo

La Hospitalo de la Transfiguriĝo (pole Szpital Przemienienia) estas la unua parto de la trilogio Neperdita tempo (Czas nieutracony) de Stanisław Lem. La romano estis finverkita en septembro 1948 kaj eldonita unuafoje en 1955 kune kun la aliaj du volumoj.

Hospitalo de la Transfiguriĝo
Origine Szpital Przemienienia
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Stanisław Lem
Lingvoj
Lingvo pola
Eldonado
Eldondato 1955
Loko Krakovo
Eldoninto Wydawnictwo Literackie
Eldonejo Czytelnik
Lando Pollando
Trajtoj
Ĝenro realisma romano
Serio Neperdita tempo
vdr

Libro redakti

La aŭtoro komence ne intencis verki la du sekvajn volumojn (ilia apero estis la rezulto de la enmiksiĝo de la komunistaj aŭtoritatoj en la enhavon de la verko), do la Hospitalo de la Transfiguriĝo, verkita multe pli frue, havas alian stilon[1]. Ĝi estas la sola volumo de ĉi tiu trilogio, kiun Lem permesis reeldoni poste kiel memstaran titolon kun la unua eldono (ankaŭ sen iu cenzura enmiksiĝo) en 1975.

La libro temas pri juna kuracisto, Stefan Trzyniecki, kiu post la diplomiĝo trovas laboron en psikiatria hospitalo. La intrigo okazas dum la Dua Mondmilito, en la nazia okupacio. Ĝi estas speco de filozofia kaj morala traktato, la aventuroj de la herooj kombiniĝas kun diskuto pri filozofiaj temoj[1]

Filmaj kaj radiaj adaptoj redakti

En 1978 aperis samtitola pola filmo bazita sur la romano. La reĝisoro estis Edward Żebrowski. En 2021 la Teatro de Pola Radio faris radioteatraĵon adaptitan kaj reĝisoritan de Piotr Skotnicki sub la sama titolo[2].

Vidu ankaŭ redakti

Piednotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti