Fiasko (romano)

pollingva sciencfikcia romano far Stanislao Lem

Fiasko - sciencfikcia romano de pola verkisto Stanisław Lem, origine eldonita en la germana lingvo en 1986 en Germanio de la eldonejo S. Fischer Verlag. En Pollando por la unua fojo ĝi unue estis en 1987 fare de Wydawnictwo Literackie. Ĝia intrigo temas pri la konfrontiĝo de homo kun la naturo de la kosmo kaj ekstertera inteligenteco, kaj rilatas al la pli frua serio Rakontoj de la Piloto Pirx de la sama aŭtoro.

Fiasko
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Stanisław Lem
Lingvoj
Lingvo pola lingvo
Eldonado
Eldondato 1986
Loko Germanio
Eldonejo Harcourt
Ĝenro sciencfikcio
vdr

En la romano la aŭtoro uzis fragmenton de sia propra rakonto Kristala globo (Kryształowa kula) el la kolekto Sezamo kaj aliaj rakontoj (Sezam i inne opowiadania, 1954)[1]. La nefinita rakonto La arbaro Birnam (Las Burnam) pri Pirx estis publikigita kiel la unua ĉapitro de la romano[2].

La romano estis kandidato por la premio Arthur C. Clarke en 1988[3].

Intrigo redakti

Komence la okazaĵoj havas la lokon sur Titano, satelito de Saturno, kie la protagonisto Angus Parvis, serĉanta malaperintajn minkonstruistojn kaj komandanton Pirx, ekiras por savi ilin. La tereno estas al li, loĝanto de la Tero, fremda, kaj Parvis pro eraro alfrontas neeviteblan morton. Esperante esti revivigita kun la helpo de estonta scienca inventaĵo, li okazigas specifan sinmortigon per dormiĝo.

Ĉirkaŭ jarcenton poste, sur la ferdeko de kosmoŝipo direktanta sin al nekonata ekstertera civilizo de la planedo Kwinta, unu el la homoj, kies korpoj estis trovitaj sur Titano, estas vivigita. La sciencistoj konjektas, ke la savito povas esti Parvis aŭ Pirx, sed eĉ post la revivigo la ŝipanoj malsukcesas certiĝi kiu li estas, do poste li aperas sub la alprenita nomo Marek Tempe. La konstruo de la romano, kiu ne havas la tiel nomatan ĉioscian rakontanton, lasas la leganton dubi pri la solvo de mistera personeco de la heroo[4].

Kiam la ŝipo atingas la celon, unu el la plej gravaj taskoj en la kampo de rekta kontakto kun la fremda civilizo estas konfidita al la resurektinto. Tamen interkonsento inter la "intelekthavaj fratoj" finfine montriĝas neebla pro tro profundaj biologiaj kaj kulturaj diferencoj, kaj finiĝas per la titola fiasko.

Prezentita mondo redakti

La intrigo de la romano okazas en fora estonteco, en kiu la homaro disponas pri ege altnivela teknologio. La ŝipo, per kiu veturas la herooj, estas akcelata per fotona propulso, kaj poste uzas la tiel nomatan fluksojeton de Bussard – jetan fuzian propulson. Ĝi estas ekipita per la tiel nomataj ekstremaj komputiloj enhavantaj procesorojn kun la plej granda ebla potenco.

Takso de la verko redakti

Fiasko estas la lasta romano de Stanisław Lem. Ĝi estas speciala resumo de lia plurtema beletra verkado. Ĝi prezentas plurflankan kaj dinamikan reprezentadon de implikiĝo de homo en la propra naturo, determinita de la surteraj kondiĉoj. Tiel la aŭtoro, ne por la unua fojo, skeptikas pri la eblo kontakti niajn "kosmajn fratojn". La fina obstaklo ne estas la distanco, sed la malsameco.


La verkon eblas kompreni kiel opinion de Lem pri la fiasko de la sciencfikcia literaturo. La plej grava motivo de ĉi tiu literatura ĝenro – kontakto kun alia civilizo – en Fiasko estas elokvente parodiita. La elkosma invadanto kaj agresanto estas la homo, ne la "malbonaj" eksterteranoj, kiel tiuj priskribitaj en la romanoj de WellsHeinlein. Krome la motivo de agreso montriĝas la "bona volo" kontakti ĉiakoste[5].

Referencoj redakti

  1. Oramus, Marek. (2006) “Bratnia pomoc”, Bogowie Lema. Przeźmierowo: Wydawnictwo Kurpisz, p. 149. ISBN 978-83-89738-92-9.
  2. Oramus, Marek. (2006) “Lem – istota nieznana”, Bogowie Lema. Przeźmierowo: Wydawnictwo Kurpisz, p. 131–132. ISBN 978-83-89738-92-9.
  3. The Arthur C. Clarke Award (angle). Arkivita el la originalo je 2018-11-04. Alirita 13-a de junio 2018.
  4. Komp. malakordon inter literatur-kritikistoj: Wojciech Orliński taksas, ke oni revivigis Pirx (W. Orliński, Pirx, Gazeta Wyborcza/Kraków 9.05.2005), kaj Jerzy Jarzębski – male (J. Jarzębski, Czarny scenariusz, en la retejo de S. Lem).
  5. Orliński, Wojciech. (2007) Co to są sepulki?. Kraków: Społeczny Instytut Wydawniczy Znak, p. 91. ISBN 978-83-240-0798-1.

Eksteraj ligiloj redakti