La Nevenkebla (pole Niezwyciężony) estas romano de Stanisław Lem, unue publikigita en 1964 en la kolekto de rakontoj titolita Nevenkebla kaj aliaj rakontoj, apartenanta al la ĝenro de malmola sciencfikcio.

La Nevenkebla
Origine Niezwyciężony
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Stanisław Lem
Lingvoj
Lingvo pola lingvo
Eldonado
Eldondato 1964
Loko Pollando
Eldonejo Wydawnictwo Ministerstwa Obrony Narodowej
Lando Pollando
Trajtoj
Ĝenro malmola sciencfikcio
Loko de rakonto Pollando
vdr

Intrigo redakti

La duaklasa kosma krozŝipo La Nevenkebla surteriĝas sur la dezerta planedo Regis 3. La celo de la alveno de la kosmoŝipo estas trovi la Kondoron – ĝemelan veturilon, kiu surteriĝis ĉi tie pli frue kaj kun kiu la kontakto ĉesis. Plej strikte obeante sekurec- rimedojn, la ŝipanaro komencas la serĉadon. Samtempe la sciencistoj komencas esplori la planedon, provante identigi la fontojn de ebla minaco. Dum la serĉado de la perdita ŝipo, oni malkovras nekonatajn strukturojn, kiuj similas la ekvivalenton de Tera urbo. Dum grupo de esploristoj traserĉas ruinojn (kiuj, ĉe pli atenta rigardo, ŝajnas esti la restaĵoj de iuj aparatoj), Kondoro estas retrovita tricent kilometrojn for. Evidentiĝas, ke ĝia tuta kelkdekhoma ŝipanaro mortis sub misteraj cirkonstancoj, perdinte sian memoron antaŭ ol morti. Pristudante la planedon, la teranoj trovas insekt-grandajn robotojn, kiuj kuniĝas por formi nub-grandajn komunumojn. Ĉi tiuj robotoj ekstermis la tutan vivon sur la surfaco de la planedo. La vivo travivis nur en la oceanoj. La sciencistoj de La Nevenkebla enkondukas la esprimon nekrosfero (greke nekros, morta) por priskribi ĉi tiujn robotojn. Ĝi estas neologismo kreita de la aŭtoro analoge al biosfero. Por batali kontraŭ homoj, la nekrosfero uzas tre fortan magnetan kampon, detruante ĉiujn informojn en la homaj kaj elektronikaj cerboj. Arkeologia esplorado indikas, ke la nekrosfero de Regis 3 formiĝis post kraŝo de fremda kosmoŝipo. Tiuj robotoj, kiuj ne estis detruitaj en la katastrofo, komencis evolui kaj krei diversajn formojn, el kiuj nur miniaturaj robotoj sukcesis pluvivi[1].

Ĉefaj roluloj:

  • Rohan (Navigisto, vicestro)
  • Horpach (Astrogatoro, ekspediciestro)
  • Ballmin (sciencisto, planedologo, konsilisto de la estro)
  • Lauda (sciencisto, paleobiologo, kreinto de la teorio de nekrosfero)

Referencoj redakti