Surloka esploro

Surloka esploro (pole Wizja lokalna) estas sciencfikcia romano de Stanisław Lem, unue publikigita de Wydawnictwo Literackie en 1982.
Surloka esploro | |
---|---|
Origine | Wizja lokalna |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Stanisław Lem |
Lingvoj | |
Lingvo | pola |
Eldonado | |
Eldondato | 1982 |
Eldoninto | Wydawnictwo Literackie |
Eldonejo | Wydawnictwo Literackie |
Lando | ![]() |
Trajtoj | |
Ĝenro | sciencfikcia romano |
Tradukado | |
Tradukinto | Jurij Finkel |
Eldonjaro de tradukita versio | 2003 |
La romano rakontas pri vojaĝo de Ijon Tichy al fora planedo, Entio, por esplori la tiean civilizon. La raporto estas siaspeca ĝustigo: Tichy havis la ŝancon (aŭ tiel oni kredis) viziti Ention (tiam nomatan Enteropio) dum sia Dekkvara Vojaĝo, tamen, kiel evidentiĝas, tiam li ne surteriĝis sur la hejmplanedon de entianoj, sed sur perfekte artefaritan mondon, kreitan por konfuzi eventualajn esploristojn[1].
Problemoj traktitaj en la libro redakti
- la rilato inter naturo kaj kulturo
- la altrudo de etikaj normoj fare de maŝinoj
- la sinteno de eksterteraj civilizoj al la homo kaj liaj problemoj
- la problemo de senmorteco
- la problemo pri forigo de malbono
Esperanto-traduko redakti
La romano estis esperantigita de Jurij Finkel surbaze de rusa traduko elpoligita de K. Duŝenko[2].
Referencoj redakti
- ↑ Stanisław Lem: Wizja lokalna. Agora, Varsovio 2010.
- ↑ Surloka esploro ĉe esperanto.mv.ru. Publikigita: 4-mar-2003, 21-sep-2014