Summa technologiae

Summa technologiae – unu el la unuaj libroj enhavantaj filozofiajn eseojn de Stanisław Lem.

Summa technologiae
Origine Summa technologiae
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Stanisław Lem
Lingvoj
Lingvo pola
Eldonado
Eldondato 1964
Loko Krakovo
Eldoninto Wydawnictwo Literackie
Lando Pollando
Ĝenro filozofioeseo
vdr

La libro unue estis publikigita fare de Wydawnictwo Literackie en 1964. Ĝia titolo rilatas al la verko de sankta Tomaso de Akvino Summa theologiae.

En ĉi tiu verko, la aŭtoro klopodas trakti la problemojn de la estonteco, kelkfoje ne tiel malproksimajn, el la vidpunkto de la nuno, kun problemoj tre aktualaj. La ĉefa afero, kiun Lem pritraktas en la libro, estas la problemoj de senlima civilizo – teknologiaj kaj materiaj. La aŭtoro ankaŭ rigardas la etikajn kaj filozofiajn konsekvencojn de estontaj teknologioj.

La verko estis publikigita en 1964 kaj tial enhavas erarojn pri iuj sciencoj (ekz. matematiko, biologio, sociologio ). Iuj el la temoj pritraktitaj de la aŭtoro plene apartenis al la kampo de sciencfikcio, kaj nur poste ili fariĝis gravaj kaj aktualaj temoj, kiel virtuala realaĵo, nanoteknologio kaj artefarita inteligenteco.

La aŭtoro pri sia verko redakti

Stanisław Lem konsideris Summa...o sia plej sukcesa diskursiva laboraĵo. Li dediĉis al ĝi interalie eseojn publikigitajn en la kolektoj Traktaĵoj kaj Skizoj (Rozprawy i Szkice, 1975) kaj Mia opinio pri la literaturo (Mój pogląd na literaturę, 2003), kie estis publikigita la eseo Tridek jarojn poste[1].

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Pri la libro en la oficiala retejo de la aŭtoro