Władysław Stanisław Reymont

Pola verkisto
(Alidirektita el Władysław Reymont)

Władysław Stanisław REYMONT, origine: Władysław Stanisław REJMENT (naskiĝinta la 7-an de majo 1867 en Kobiele Wielkie, proksime al Radomsko, mortinta la 5-an de decembro 1925 en Varsovio) estis Nobelpremiita pola verkisto. Li apartenis al la movado de Renouveau catholique. Entombigita en la pola nekropolo Tombejo Powązki en Varsovio.

Władysław Stanisław Reymont
Nobel-premiito
Persona informo
Władysław Stanisław Reymont
Naskonomo Władysław Stanisław Rejment
Naskiĝo 7-an de majo 1867 (1867-05-07)
en Kobiele Wielkie
Morto 5-an de decembro 1925 (1925-12-05) (58-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio vd
Etno poloj vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Rusia ImperioDua Pola Respubliko vd
Partio Ligo Nacia vd
Subskribo Władysław Stanisław Reymont
Familio
Edz(in)o Aurelia Szacnajder Szabłowska vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • scenaristo • prozisto vd
Laborkampo beletro vd
Aktiva dum 1896– vd
Verkado
Verkoj La Kamparanoj ❦
La Promesita Tero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Portreto de Władysław Reymont de Jacek Malczewski, 1905
Monumenteto de Reymont en Lodzo

Verkista agado redakti

Naskiĝinte kiel la filo de orgenisto li elprovis sin en multaj okupoj kaj aŭtodidakte lernis la verkadon. En la jaro 1893 li transloĝiĝis al Varsovio, kie plene dediĉis sin al la verkado.

En sia unua romano Komediantka (Komediistino) (1896) li ĉerpis el propraj spertoj kiel aktoro. La verko Ziemia Obiecana (Promesita lando) (1899) temigas la industriigon de pola eturbo. Reymont famiĝis per la kvarvoluma romano laŭ la sezonoj de la jaro Chłopi (Kamparanoj) (1904-1909): temas pri, en dialekto skribita, viva kroniko de la pola kampara vivo. Helpe de tiu li ricevis la Nobelpremion pri literaturo en 1924.

Inter 1913-18 li verkis la historian trilogion Rok 1794 pri la insurekcio de Kościuszko kaj la perfortaj ribelestingo efektivigita fare de Prusio kaj Rusa Imperio en 1794.

Listo de verkoj redakti

  • Pielgrzymka do Jasnej Góry (Pilgrimado al Jasna Góra), (1895)
  • Fermenty (Fermentoj) (romano, 1897)
  • Ziemia obiecana (romano, 1899)
  • Chłopi (popola eposo, 4 vol., 1902-1909)
  • Rok (historia romantrilogio, 1914-1919)
  • Marzyciel (Revanto) (1910) – romanskizo
  • Wampir (Vampiro) (1911) – hororromano
  • Z ziemi chełmskiej. Wrażenia i notatki (El la Chełm-tero. Impresoj kaj notoj) (1916), rakonto
  • Legenda (Legendo) (1924), rakonto (la tuto en Cifereca Nacia Biblioteko Polona).

En Esperanto aperis redakti

Distingoj redakti

  • Oficira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta (la 13-an de julio 1921, kiel unu el la unuaj 15 personoj honorigitaj per la Ordeno)
  • Komandoro de la Ordeno Honora legio

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Barbara Kocówna, Reymont: opowieść biograficzna (Reymont. Biografia rakonto), LSW Varsovio 1971
  • Józef Rurawski, Władysław Reymont, Warszawa 1988

Eksteraj ligiloj redakti