Malfermi la ĉefan menuon

Leono Zamenhof

pola kuracisto kaj esperantisto

Leono (ruse: Lev[1], pole: Leon) ZAMENHOF, (ps. Lozo, Zetel, Elzet) (naskiĝis la 19-an de oktobro[jul.]/ 31-an de oktobro 1875[greg.] en Varsovio, mortis la 7-an de februaro 1934 en Varsovio) estis frato de Zamenhof, kuracisto de malsanoj de gorĝo, oreloj kaj nazo. Li estis unue rusa civitano, post la unua mondmilito ŝtatano de la restarigita Pollando.

Leono Zamenhof
Leon Zamenhof.jpg
Persona informo
Aliaj nomoj Lozo • LoZo • Elzet • Zetel
Naskiĝo 31-an de oktobro 1875 (1875-10-31)
en Varsovio, Kongresa Pollando, Flag of the Russian Empire (black-yellow-white).svg Rusia Imperio
Morto 7-an de februaro 1934 (1934-02-07) (58-jara)
en Varsovio, Flag of Poland (1928–1980).svg Pollando
Tombo Hebrea tombejo de Varsovio
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco PollandoRusia Imperio
Alma mater Universitato de Varsovio
Familio
Patro Marko Zamenhof
Patrino Rozalia Zamenhof
Frat(in)oj Ida ZamenhofFejgla Zamenhof • Mina Zamenhof • L. L. Zamenhof • Herŝ Zamenhof • Felikso ZamenhofHenriko ZamenhofAleksander Zamenhof • Sora Dvora Zamenhof • Aŭgusta Hermelin
Edz(in)o Leokadia Zamenhof
Infanoj Irena Zamenhof • Wanda Dzbikowska
Profesio
Profesio laringologo
Esperanto
Esperantisto numero 7014
v  d  r
Information icon.svg

Enhavo

VivoRedakti

En 1905 Leono Zamenhof estis sendita al Manĉurio servi dum la rusa-japana milito kiel kuracisto. En 1906 li revenis Varsovion kaj komencis regulan kuracistan praktikadon en hospitalo kaj private.

En 1909 li edziĝis al Leokadja Warszawska, kun kiu havis du filinojn.

Leon Zamenhof amplekse verkis fake, ekz. „Historio de medicino“ kun biografioj, aforismoj kaj anekdotoj (en pola lingvo).

Esperanta agadoRedakti

Leon Zamenhof estis esperantisto de 1898. Li partoprenis en ĉiuj okazaĵoj de la loka Esperanto-movado kaj estis fondinto de la Esperanto-Societo „Konkordo“ en Varsovio. Dum kelka tempo li estis vicprezidanto de PES. Li estis membro de la Lingva Komitato kaj korespondanto de ĝia Akademio pri la pola lingvo, krome ĉefkunlaborinto de la kultura periodaĵo Literatura Mondo. Red. de „Pola Esperantisto“ de 1908-1913. Li verkis multajn originalajn poemojn. Kiel apartaj libroj eliris liaj tradukoj: „Aspazio“ de Swietochowski; „Protesilas kaj Laodamia“ de Wyspianski; „Mia Liro“ (kolekto) kaj aliaj.

GalerioRedakti

ReferencojRedakti

  1. Aleksander Korĵenkov: Homarano. La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof. Sezonoj, Litova Esperanto-Asocio 2011

Eksteraj ligilojRedakti