Aŭgusta (ruse Avgustina; jide Gitla) HERMELIN, nask. ZAMENHOF (naskiĝis la 12-an de aŭgusto[jul.]/ 24-an de aŭgusto 1864[greg.] en Bjalistoko[1]) estis fratino de L. L. Zamenhof[2].

Aŭgusta Hermelin
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aŭgusto 1864 (1864-08-24)
en Bjalistoko,  Rusia Imperio
Morto nekonata
Familio
Patro Marko Zamenhof
Patrino Rozalia Zamenhof
Frat(in)oj L. L. ZamenhofIda Zamenhof • Mina Zamenhof • Felikso ZamenhofAleksander ZamenhofHenriko ZamenhofFejgla ZamenhofLeono Zamenhof • Sora Dvora Zamenhof • Herŝ Zamenhof
Edz(in)o Henriko Hermelin
vdr

Ŝi edziniĝis al Henriko Hermelin kaj havis kvin infanojn, el kiuj unu, Emilia, okupiĝis pri Esperanto (ŝi estis helpsekretariino de Konkordo en Varsovio)[2].

Fininte la studojn, Aŭgusta laboris kiel instruistino de la germana lingvo en porvirina lernejo en Varsovio[3].

Felikso Zamenhof dediĉis al Aŭgusta sian poemon Fratamo[4].

Referencoj redakti

  1. Aleksander Korĵenkov: Homarano. La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof. Sezonoj, Litova Esperanto-Asocio 2011
  2. 2,0 2,1 Heroldo de Esperanto, 21.03.1925
  3. Isaj Dratwer: Aldonaj faktoj pri Zamenhof’oj, Esperanto : revuo internacia : oficiala organo de Universala Esperanto Asocio. Jaro 63, n. 781 (1970), p. 186
  4. Fratamo en Vikifontaro