Jan Günther
pola esperantisto
Jan GÜNTHER (Ginter), nask. en 1862 en Litovio, estis pola esperantisto. Ĝis 1906 Günther estis militisto (kolonelo), poste industriisto, loĝis en Varsovio.
Jan Günther | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1862 |
Morto | antaŭ 1945 (dum la dua mondmilito) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Dua Pola Respubliko • Pollando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • eldonisto |
En 1890 Günther eldonis la broŝuron Priskribo de oficira transportebla valizo-lito kaj kampa bagaĝo laŭ la sistemo de leŭtenanto I. I. Ginter[1]. Li estis tiutempe leŭtenanto de la 66-a Infanteria Regimento Butirskij de la Rusa Imperia Armeo en Chełm. Tiuj patentitaj Günteraj litoj, siatempe famaj en la rusa armeo, liveris al li multe da mono.
Dum 6 jaroj (de 1908 ĝis 1914) li eldonis la revuon Pola Esperantisto kaj krome publikigis multajn valorajn esperantlingvajn librojn.
Jan Günther mortis dum la dua mondmilito[2].
EldonaĵojRedakti
- Adam Mickiewicz: Improvizacio de Konrad : el dramo "Dziady" ("Festo de mortintoj") / El la pola lingvo trad. Roman Iwo Dobrzański. - Varsovio: Jan Günther, 1910. - 29 p.
- Władysław Stanisław Reymont: Ave patria, morituri te salutant... ("Saluton patrio, la mortontoj vin salutas...") / El la pola lingvo trad. Leono Zamenhof - Varsovio: Jan Günther, 1909. - 32 p.
- Władysław Stanisław Reymont: El la konstituciaj tagoj : memoraĵoj / El la pola lingvo trad. L. Zetel (Leono Zamenhof). - Varsovio: Jan Günther, 1910. - 32 p.
- Jan Günther: Klucz Esperanto. Podług systemu Ĉefeĉ’a (pola Esperanto-ŝlosilo)[3]
ReferencojRedakti
- ↑ Broŝuro pri faldebla lito en la retpaĝo de Rusa Ŝtata Biblioteko
- ↑ Pola Esperantisto : esperantaj sciigoj por pollingvanoj. Jaro 41, no 5 (Septembro-Oktobro 1961)
- ↑ Klucz Esperanto en Český esperantista, 1910