Brita Esperanto-Asocio


Brita Esperanto-Asocio, antaŭ la Dua Mondmilito ofte ankaŭ nomita Brita Esperantista Asocio,[1] estas asocio por subteno de Esperanto en Britio, fondita en 1904. La organizaĵo aliĝis al UEA en 1933.

Brita Esperanto-Asocio
esperanto-organizaĵo
Komenco 1904 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
vdr
emblemo de la aldona bonfara asocio Esperanto-Asocio de Britio de 2012

En 1976 fondiĝis Esperanto-Asocio de Britio kiel registrita bonfara asocio surbaze de Brita Esperanto-Asocio.

En la fruaj 1970-aj jaroj Brita Esperanto-Asocio alstrebis signife influi la publikan opinion interalie gajninte apogon por Esperanto en la brita parlamento kie fondiĝis Parlamenta Esperanto-Grupo el ĉiuj politikaj partioj kiu fariĝis la plej granda parlamenta grupo, inkluzive de la partio de la tiama ĉefministro Harold Wilson[2].

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti