Harold Wilson

ĉefministro de Britio

Harold WILSON (11-a de marto 191624-a de majo 1995) estis brita politikisto kaj ĉefministro.

Harold Wilson
Harold Wilson.jpg
Arms of Harold Wilson.svg
Persona informo
James Harold Wilson
Naskiĝo 11-an de marto 1916 (1916-03-11)
en Huddersfield
Morto 24-an de majo 1995 (1995-05-24) (79-jara)
en Londono
Mortis pro naturaj kialoj [#]
Mortis per kojlorektuma kanceroAlzheimer-malsano [#]
Tombo Kornvalo [#]
Religio Kongregaciismo [#]
Lingvoj Esperantoangla [#]
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando [#]
Alma mater Jesus College • Wirral Grammar School for Boys [#]
Partio Brita Laborista Partio [#]
Subskribo Harold Wilson
Memorigilo Harold Wilson
Familio
Patro James Herbert Wilson [#]
Edz(in)o Mary Wilson, Baroness Wilson of Rievaulx [#]
Infanoj Robin Wilson • Giles Wilson [#]
Profesio
Okupo politikistoesperantisto • statistikisto [#]
Laborkampo politiko [#]
Aktiva en Londono [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li naskiĝis en Huddersfield la 11an de marto 1916. Li estis edukita ĉe la Universitato de Oksfordo kaj multaj opinias,ke li estis unu el la plej intelektaj politikistoj de la 20a jarcento. En knabaĝo li estis skolto kaj lernis Esperanton. Li partoprenis esperantan tendumadon en Nederlando en 1930, estante 14-jara. [1]

En 1945 Wilson elektiĝis al la parlamento por la urbo Ormskirk en la provinco Lancashire. En 1963 li fariĝis la estro de la Laborista Partio. En 1964 li fariĝis ĉefministro en nova registaro. En 1976 li subite rezignis kaj James Callaghan prenis la postenon de ĉefministro. Mallonge post sia rezignado li malsaniĝis kaj fine mortis la 24-an de majo 1995.

Li opiniis, ke lia plej grava atingo estis la kreado de la Open University (Malfermita Universitato) – studentoj studas perpoŝte, televide, interrete kaj samtempe laboras en la propra profesio, do kompreneble oni bezonas pli da studjaroj por gajni diplomon.

ReferencojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti