Harold Davies, Lordo Davies of Leek

Harold Davies, Lordo Davies of Leek[1], (n. la 31-an de julio 1904 – m. la 28-an de oktobro 1985) estis brita politikisto de la Brita Laborista Partio (Labour Party) kaj unua prezidanto de la Esperanta Parlamenta Grupo en la brita parlamento[2], grupo de 40 membroj kiuj aŭ parolis aŭ subtenis Esperanton.

Harold Davies, Lordo Davies of Leek
Persona informo
Naskiĝo 31-an de julio 1904 (1904-07-31)
Morto 28-an de oktobro 1985 (1985-10-28) (81-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Li estis elektita kiel parlamentano (MP) por Leek en Staffordshire en la ĝenerala balotado (1945) kaj tenis la seĝon ĝis lia malvenko ĉe la ĝenerala balotado en 1970 de la Konservativa kandidato David Knox.

Li estis parlamenta sekretario ĉe la Ministerio de Emeritiĝoj de 1964 ĝis 1966 kaj tiam parlamenta sekretario ĉe la Ministro de Socia Sekureco ĝis 1967. Poste, li fariĝis parlamenta privata sekretario de la ĉefministro Harold Wilson inter 1967 kaj 1970. Ambaŭ estis esperantistoj[2].

Kiam en la Commons, Davies gvidis la 40-anan grupon de membroj kiuj parolis Esperanton.

Referencoj redakti

  1. (en) "No. 45203". p.10691, The London Gazette. la 1-an de oktobro 1970. .
  2. 2,0 2,1 (eo) Ian Fantom, De kie fontos la nova movado?[rompita ligilo] (PDF), p. 61, La Ondo de Esperanto, n-ro 4, 2021. Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo ":0" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2

Vidu ankaŭ redakti