„ Kiu volas plibone konatiĝi kun nuntempa pola ŝtato, kiu volas ekkoni ĝian internacian situon kaj politikan historion, devas nepre tralegi tiun libron. Verkis ĝin fama pola aŭtoro Waclaw Sieroszewski, prezidanto de Pola Literatura Akademio, longjara kamarado de Pilsudski. La libro estas eldonita sur bela papero kun interesa artkovrilo. ”
„ Biografio de la pola ŝtatprezidanto sur bela papero, en bona stilo kaj akompanita de lia bildo. Oni diru, kion oni volas kontraŭ certaj ŝtatuloj, sed oni ne povas malkonsenti kun ni, ke la pola marŝalo meritas la sinceran amon de sia popolo pro siaj pura karaktero, pruvita malegoismo kaj simpla vivmaniero. Li dediĉis sian tutan vivon al la ideo de libera Polujo, kiu lastatempe leviĝas kiel granda potenco, ludonta gravan rolon sur nia kontinento. ”
„ lnteresa kaj bone verkita biografo de la Pola patrioto. Ĝi certe interesos ĉiun, kiu studas la modernan historion. Plenaj klarigaj notoj ĉe la fino pligrandigas la valoron de la libro. ”
„ Biografo de la antaŭnelonge mortinta nacia heroo, kun bona portreto, kaj klarigaj historiaj notoj. Tre interesa por ĉiu studanto de la historio; ankaŭ por ĉiu, kiun interesas la vivo de homo kuraĝa kaj mondfama. Verko serioza kaj konservinda. ”