Alta Egiptio respektive supra Egiptio estas la nomo kiun ricevas la sudo de la lando, tiu kiu etendiĝas ekde la sudo de la antikva regiono Memfiso (proksima al Kajro), ĝis la unua akvofalo de la rivero Nilo (en Asuano). La nuna araba nomo estas al-Sa'īd (الصعيد), sed dum la faraona epoko ĝi nomiĝis schmau «tero de la hordeo».

Alta Egiptio
Regiono
Alta Egiptio kaj ĝiaj nomosoj
Alta Egiptio kaj ĝiaj nomosoj
Alta Egiptio kaj ĝiaj nomosoj
regiono, historia lando [+]

LandoEgiptio
- koordinatoj24° 6′ 0″ N, 32° 42′ 0″ O (mapo)24.132.7Koordinatoj: 24° 6′ 0″ N, 32° 42′ 0″ O (mapo)


Alta Egiptio (Egiptio)
Alta Egiptio (Egiptio)
DEC

Map
Alta Egiptio
Vikimedia Komunejo:  Upper Egypt [+]
vdr

La regiono de la Nildelto (kiu ampleksiĝas ekde Aleksandrio en la okcidento ĝis Said-Haveno en la oriento, ĉe la mediteranea marbordo, ĝis la urbo Kajro sude) ricevas la nomon Malalta Egiptio.

Kaj Alta kaj Malalta Egiptio troviĝas ene de la Malalta Nilo.

Dum la antaŭdinastia epoko de Egiptio estiĝis sendependaj regnoj: la Alta kaj Malalta Egiptio. Ili estis kunigitaj de la faraono Narmer, de la Alta Egiptio, sub lia regado, ekiĝante per tiu okazintaĵo la dinastia historio de Egiptio.

La Alta Egiptio havis eksterordinaran ĉirkaŭon: gi konsistis el tre fruktodona ebenaĵo danke al la akvofluegoj de Nilo, kaj ĝi produktadis plusajn nutraĵojn. Je mallonga distanco, en la apudlima dezerto, estis oazoj ekde kiuj organiziĝis ekspedicioj al la minejoj de la dezerto kaj la montoj de Sinajo, por akiri metalojn kaj gemojn.

Tiu ĉi riĉeco igis la landon vojkruciĝo de komercaj vojoj, kaj ekde Nubio sude kaj la Ruĝa Maro oriente, la tiel nomata vojo Uadi Hammamat, komercado konfirmeta per la eltrovo en Abidozo de vin-amforoj el Kanaano. Ankaŭ ekzistis la ruvera vojo de Nilo al la Delto. Tiu ĉi riĉeco de la lando evidentiĝis pro la riĉaĵoj de iliaj reĝoj en siaj tomboj.

La supera dio de la Alta Egiptio estis Setho kaj la simbolo estis la Blanka krono (Heĝet), la diino vulturo Neĥbet kaj la blanka floro Nelumbo; alia simbolo estis la junco, ofte reprezentita apud la abelo de la Malalta Egiptio, antaŭanta la kartuŝon kiu enhavis la nomon de la faraono.

La Blanka krono kunfandiĝis, komence de la 1a dinastio, kun la Ruĝa krono de la Malalta Egiptio, naskiĝante tiel la Duobla Krono, ĉefsimbolo de la faraonoj kiel reĝoj de Alta kaj Malalta Egiptio.

Vidu ankaŭ

redakti